Diluvo en Turingio (1613)

La t.n. Diluvo turingia (germane: Thüringer Sintflut) estis inunda katastrofo en la 1613-a jaro per kiu partoj de Turingio (Germanujo) grave tuŝitis.

Enskribaĵo en Oberweimar apud la Muzeo pri abeloj (Weimar)

HistorioRedakti

En la 29.5.1613 malŝarĝiĝis supre de partoj de Turingio gravaj fulmotondroj ege kreskiganta ene de malmultaj horoj la akvonivelojn de multaj riveroj. Konfrontiĝis per tio areoj disde Mühlhausen, Bad Langensalza kaj Artern norde ĝis Stadtilm kaj Ichtershausen sude, disde Erfurto kaj Gotao okcidente ĝis Naumburg oriente. Tiu ĉi vetera katastrofo priskribitis sub la epiteto de diluvo en multaj kronikoj. Jen kelkaj ekzemploj:

En Kahla pluraj mortis, en Jena granda urboteritorio suferis per sukerakvego. En Zottelstedt apud Apolda la akvonivelo de Ilm altiĝis je inter 6 kaj 8 metroj detruonte la ĉebordan vilaĝon komplete. En Apolda mem ok domoj formovigitis kaj 24 bestoj dronis. En Vajmaro detruitis 44 konstruaĵoj, en Bad Berka 23 , en Erfurto 125. En Mattstedt la alto akva de Ilm kreskis je 6 metroj kaj malsekigis la tutan malsupran vilaĝon. Sekvis ke ekde tiam la vilaĝa centro ekalilokiĝis pli supren. En Bad Sulza la nur kelkajn jarojn pli frue starigita salejo perforte malkonstruitis: ĝi rekonstruitis ene de kelkaj jaroj samloke.

La nombro viktima estas de 2.261 homoj. Historiaj inundoj kiel la ĵus menciita en Turingio, estante hidrologiaj-meteologiaj ekstremaĵoj, memkompreneble ankaŭ gravas por hodiaŭa klimataj esploristoj.

LiteraturoRedakti

Aperis en 1720 fare de Georg Wilhelm von Lage la verko Die vollständigen Acta der Thüringischen Sündfluth von 1613 ĉe Lackisch Buchhandlung (Vajmaro kaj Lepsiko). Ĝi troviĝis en la postlasitaĵoj de la en 1821 mortinta monta konsilisto Johann Carl Wilhelm Voigt (Verzeichnis der mineralogischen Bibliothek, welcher der am Irsten Januar verstorbene Herr Bergrath Voigt hinterlassen hat; eldonis la filo kaj posta eldonisto Bernhard Friedrich Voigt, en Sondershausen, Ilmenau respektive Weimar). Plusa ekzemplero estas en la centra ekleziarĥivo de Johano-komunumo.

La meteologiisto Gustav Hellmann kolektis bibliografion pri la katastrofo turingia kun altvalora superrigardo pri siatempe ankoraŭ haveblaj ĉi-prieaj skribaĵoj kune kun ĉiuj represitaĵoj. Al ĝi venis ankoraŭ du kompletigantaĵoj, nome:

  • Die Thüringische Sintflut vom Jahre 1613. Ĉe: Bericht über die Tätigkeit des Königlich Preußischen Meteorologischen Instituts im Jahre 1912 (= Veröffentlichungen des Königlich Preußischen Meteorologischen Instituts Nr. 256). Behrend & Co. Berlin 1913, p. 21–57 kun karto.
  • Die Thüringische Sintflut vom Jahre 1613. Nachtrag. Ĉe: Bericht über die Tätigkeit des Königlich Preußischen Meteorologischen Instituts im Jahre 1914 (= Veröffentlichungen des Königlich Preußischen Meteorologischen Instituts Nr. 284). Behrend & Co. Berlin 1915, p. 11–15 kun karto.
  • Die Thüringische Sintflut vom Jahre 1613. Zweiter Nachtrag. Ĉe: Tätigkeitsbericht des Preußischen Meteorologischen Instituts für die Jahre 1917, 1918 und 1919. Behrend & Co. Berlin 1920, p. 141-142

Eksteraj ligilojRedakti