Ŝparkasoj (Erfurto)

(Alidirektita el Ŝparkaso (Erfurt))

Ekzistas en Erfurto du belaj ŝparkasaj ejoj, ambaŭ situantaj urbocentre. Ŝparkaso urba ekzistas en Erfurto ekde 1823.

La Fischmarkt-ŝparkaso.
Reliefdetalo de la Fischmarkt-ejo
La ŝparkasejo fotita el la interna korto de la urbodomo.

Ejo apud la urbodomo redakti

La Ŝparbanko de sur Fischmarkt estas unu el la belaj konstruaĵoj de sur la Fiŝbazar-placo en la urbocentro de Erfurto. Ĝi troviĝas je la dekstra flanko de la urbodomo, konstruite en 1934/35

La konstruaĵo apartenas al la epoko de Nova objektivismo kaj estas grava monumento arkitektura.

Sur la fasado estis alegorie reprezentitaj, fare de la erfurta skulptisto Hans Walther, la malvirtoj:

  • ekscesa manĝemo
  • koketeco
  • pigreco
  • stulteco
  • envio
  • avareco.

Al ili estis kontraŭstarigita la zorgo por malriĉuloj.

Pluse estis grandlitere skribita: Gemeinnutz geht vor Eigennutz (tradukite: Publika utilo pli gravas ol privata). Ĉe la fenestroj troviĝas 12 signoj de zodiako. La munkena pentristino Luise Klempt ornamis la fasadon per buntaj freskoj en 1935, temantaj pri diligenta laborado diversmetie, pri patrujo, tradicioj kaj multinfanaj familioj. Vandbildo pentrita de Franz Markau en 1935, troviĝinta en la giĉethalo, montris junajn gepatrojn kun infanoj kaj geavoj. Post 1945 el la artaĵaro restis nur la artaĵoj de Walther.

 
Ejo sur Anger nr. 25 b

Ejo de sur Anger redakti

Antaŭula konstruaĵo estis la Domo Zum Rehbock (Ĉe la virkapreolo; Anger-strato nr. 25) el la renesanca tempo. Planoj por la nova konstruo estis de Ludwig Boegl kaj Johannes Klaß; la internon aranĝis Johannes Saal.

Laŭ la stilo de Nova objektivismo faritis apogkonstruaĵo el ferbetono kun kalka tegaĵo. En la teretaĝon lokitis la giĉetejo, la unua etaĝo ricevis fortimpresan kunsidĉambron kun burĝa mebligo. La pli suprajn etaĝojn luprenis la Ĉambro industria-komerca de Erfurto kaj pluraj kuracistoj. Ĉe la flanka enirejo troviĝis virkapreola kapo el latuno, kiu memoru la nomon de la domo; ĝi bedaŭrinde ne estas konservita. Super la enirejo legeblis grandlitere "Mitteldeutsche Landesbank".

La erfurta skultpisto Hans Walther ornamis la du flankojn frisokadre kun 16 plastikaĵoj senvestaj. Tiuj simboligas dekstre la bonan mastrumadon kaj maldekstre la diboĉan, nepripensitan elspezon da mono kaj ties konsekvencojn.

En 1968 alikonstruitis la tuto; i.a. oni enmetis septon en la giĉetohalon. Post la Turniĝo oni tute novaranĝis la internon, respektante la monumentprotektitan fasadon. La giĉetejo estis vitre tegmentita kaj en ĉiuj ĉambroj oni pendigis verkojn de turingiaj artistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Domo de la asekura kompanio AOK

Literaturo redakti

  • Ruth und Eberhard Menzel: Sparkasse Erfurt. Die Geschichte 1823 - 1998, Artus-Atelier Erfurt, 1998
  • Die neue Sachlichkeit einer Bank. Lichtdurchflutet: Sparkasse am Fischmarkt nahm vor 75 Jahren den Betrieb auf, en: Thüringische Landeszeitung, 26-a de oktobro 2010
  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti