Malfermi la ĉefan menuon
La ĉefa sidejo kaj kursejo de VHS Erfurt en Schotten-strato.
Kursanino de la erfurta popolaltlernejo en la jaro 1954-a.

La Popolaltlernejo de Erfurto (germane: Volkshochschule Erfurt) estas moderna universitato popola en la turingia ĉefurbo Erfurto. Ĝi estis unu el la unuaj popolaj universitatoj en Turingio kaj estas hodiaŭ la pli granda en la Liberŝtato.

Enhavo

HistorioRedakti

La "liberaj popolaltlernejoj" kaj la situacio en Erfurto (1919-33)Redakti

En Germanujo naskiĝis la popolaltlernejoj (VHS) plejparte nur post la kolapso de la monarkio, la Germana Imperiestra Regno, ekde 1919. En respubliko kleriĝo estu ebla por ĉiuj socialaj klasoj. Kaŭzo por la relativa rapida fondo de tia libera universitato popola en Erfurto estis - laŭ la memoroj de ties unua prezidanto - travivaĵo en la erfurta gastejo "Rheinischer Hof" kie okazis disputo de la loka porinstruista societo "Erfurter Lehrerverein". Dum ĝi maljuna laboristo konfrontigis la prelegantojn kun demando pri la sorto de la malfeliĉuloj kiuj neniam ĝuis kleriĝeblecojn. Reago estis rapidigo de planfarado pri fondo de popolaltlernejo en la urbo de ĉe la rivero Gera kaj fakta inaŭguracio en la 23.3.1919.

En sia baza strukturo la nova VHS estis tre demokratia, sur ĉiuj niveloj (kio kelkfoje neintencite provokis malhelpon de unu al alia). La unuaj kursoj ne povis okazi tamen, pro la manko de hejtmaterialo. Krome evidentiĝis tuj ke la kurskotizoj estus multe tro malaltaj. Neklaraĵoj koncerne gvidadon kaj instruantojn kiel ankaŭ la baldaŭ sentebla inflacio malfaciligis la unuajn paŝojn. Ĝis la potencakiro de la nazioj en 1933 la erfurta VHS estis financita fare de la ŝtato - malgraŭ institucia memstareco. Kvankam Erfurto tiutempe ankoraŭ ne apartenis al la novfondita lando Turingio ĝia VHS estis perfekte starigita ene de la retaro de turingiaj VHS kaj elradiadis en ĉiujn angulojn de Turingio.

Sume 52 kursoj kun 1082 frekventantojn okazis. Menciindas ankaŭ la ege ŝatataj Popolkoncertoj kaj Sabataj kulturprelegoj aŭ diversaj distraj vesperoj kiuj kompletigis la normalajn kursofertojn. Pri la institucio tiutempe multmeritiĝis la iama direktoro de la Urba Arkivo de Erfurto Alfred Overmann, la posta rezistmovadano Theodor Neubauer kaj la historiisto kaj lernejestro Johannes Biereye. Helpis krome la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften kaj la jam menciita Porinstruista ligo. Sed la nombro de la kursvizitantoj daŭre nestabila estis kaj neniam antaŭvideblis kiuj kursoj sukcesus.

Post 1933: "Meister-Eckehart-lernejo"Redakti

Jam je la fino de la monato marto de 1933 la magistratanoj erfurtaj konstatis ke la VHS reorganizotus. La urbo financu la tuton, paralele ĝi ankaŭ decidus pri la enhavo de la instruitaĵoj. La responsuloj de la VHS kontraŭvole tuj akceptis tiujn postulojn, por eviti ĉiujn pluajn damaĝojn. La afergvidanto s-ro Otto (ekde 1921) devis demisii kaj la ĝistiama simpla docento Kurt Döbler ekestris. Ankaŭ la nomo ŝanĝiĝis: VHS iĝis "Meister Eckhart-Schule". Jam antaŭe la ejoj de VHS estis en la iama Dominikana monaĥejo. Iamaj docentoj devis rezigni pri kunlaboro kun VHS kaj la nombro de la kursanoj daŭre malgrandiĝis ĝis la fino de la 1930-aj jaroj. Ankaŭ profesiaj instruistoj ne plu interesiĝus docenti tie ĉi. La partio NSDAP riproĉis siaflanke al la VHS-estrarano mem kulpi pri la malbona situacio. Oni forigis Döbler el la pozicio de VHS-direktoro por anstataŭigi lin per konvinkita nazio. Ĉe la eksplodo de la Dua mondmilito la erfurta VHS fermis siajn pordojn.

"Volkshochschule Erfurt-Stadt" post 1945Redakti

Decido de la urbo kiel ankaŭ ordono de la sovetiaj regantoj ebligis baldaŭan reprenon de la VHS-aktivecoj post la milito. Certe, memstareco enhava kaj personara estis for. Jam en la decembro de 1945 prezentitis la unuaj kursoj. Oni enkondukis unuafoje ankaŭ la eblecon trapasi eksteran abiturientan ekzamenon ĉepopolaltlerneje. Baldaŭ venis kromaj preparigkursoj por maturiĝekzamenoj kaj altlernejfrekventado.

La tutajn 1950-ajn jarojn oni strebis pliperfektigi la kvaliton de la instruado kaj la enhavojn de la kursaro. Novaj kampoj - el kiuj poste ankaŭ kelkaj denove forĵetitis - malfermiĝis per la instalo de vesperaj lernejsimilaj kursoj (Abendoberschule) aŭ similaĵoj por uzinanoj (Betriebsvolkshochschulen / Berufliche Betriebslehrgänge). En 1952 la nomo ŝanĝiĝis kaj oni eknomiĝis "Volkshochschule Erfurt-Stadt". La institucio ekfloris kaj inter 1957-61 estis (nur en Erfurto!) nekredeblaj 193.941 kursfrekventantoj. Post la konstruo de la Berlina muro la politika premo pliakriĝis. Tamen la ofertoj pligrandiĝis. Inter 1965-75 oni nombris inter po 20.000 kaj 25.000 lernejanojn por instrujaro. Ene de la (plu)klerigo de plenkreskuloj la erfurta VHS plej gravis, kelkfoje eĉ monopolis. Ĉe la lingvokursoj de la 1970-a jaroj estis ege ŝatataj tiuj de la angla lingvo, dume la rusa lingvo ne tro allogis.

La Turniĝo kaj la estiĝo de "Volkshochschule Erfurt"Redakti

Komence de la postturniĝa tempo helpis fakuloj de la ĝemelurbo Mainz en la konstruado de nova popolaltlernejo sub tute ŝanĝintaj kondiĉoj. Multaj personoj de ne plu necesaj kursoj devis esti maldungitaj, dum mankis alie profesiuloj. Danke al la translokiĝo al iama lernejo en Schotten-strato eblis por la unua fojo centrigi kaj administradon kaj grandan parton de la instruado sur ununuran lokon. Jura bazo estas leĝo el la 1992-a jaro, la t.n. "Thüringer Erwaĉsenenbildungsgesetz".

OfertojRedakti

La ofertaro dividiĝis en 8 sektorojn:

  • Politiko, socio kaj medio
  • Kulturo kaj kultura evoluado
  • Saneco, sporto kaj nutriĝo
  • Lingvo, integrikkursoj kaj lingvaj ekzamenadoj
  • Laboro kaj profesio
  • Finekzamenoj ĉelernejaj kaj baza klerigo
  • Akademio porlernanta
  • Erfurta pentradlernejo

Por junuloj oni ofertas senkoste i.a. la programaron Kultur macht STARK.

Estroj de la popolaltlernejo ekde 1919Redakti

  • 1919-21: Alfred Denner
  • 1921-25: Kurt Otto
  • 1925: urba lernejkonsilisto Schübel (provizore)
  • 1925-33: Kurt Otto
  • 1933-27: Kurt Döbler
  • 1937-39: Oswald Koch
  • 1945-49: Richard Köhler
  • 1949-53: Herrmann Willmann
  • 1953-55: Heinz Johne
  • 1955-59: Karl Thomann
  • 1959-82: Erhard Telscher
  • 1982-97: Walter Schug
  • 1997-2007: Peter Kinsinger
  • ekde 2007: Torsten Haß

Lokoj de la ĉefejoRedakti

Kroniko de la nuntempe gastiganta ejoRedakti

  • parto de la iama Skota monaĥejo
  • konstruaĵo de Reĝa Militlernejo (en 1859)
  • 1886-1904: Erste Bürgerschule für Knaben
  • 1904-48: Erste Knabenmittelschule (eble kun bazlerneja sekcio en 1944/45)
  • 1949: Grundschule 18/22
  • ĝis 1991: POS 18
  • ekde 1991: popolaltlernejo de Erfurto

LiteraturoRedakti

  • Willibald Gutsche: Geschichte der Stadt Erfurt, eldonejo Boehlau, 1986, p. 393 sekv.
  • Stadtverwaltung Erfurt (eld.): VHS 90 Jahre. Zur Geschichte der Volkshochschule Erfurt 1919-2009, kun subteno scienca de Walter Schug, Erfurt 2009

Eksteraj ligilojRedakti