Malfermi la ĉefan menuon

Anger 57 (Erfurto)

Erfurto, Anger 57 post la restaŭradlaboroj(2011)
Bierfareja knajpo

Anger 57 nomiĝas komplekso loĝeja kaj komerceja konstruita en 1857/98 en Erfurto, Germanio, ĉe la uesta parto de Anger.

HistorioRedakti

En 1857 videblis surloke antaŭula konstruaĵo. Al ĝi konstruitis malantaŭen granda festosalono trabfakaĵa kiu brilis per multaj bildoj. Verŝajne jam tiam uzitis la antaŭa domero gastronomie. En 1898 la antaŭaĵo malkonstruitis kaj anstataŭigitis per la ĝis hodiaŭ ekzistanta trietaĝa loĝeja/komerceja domo. La fortimpresa sabloŝtona fasado ricevis kvin fenestro-aksojn spektantaj ĉestraten kaj orielon ĉeangulan. La grandaj vitrinoj teretaĝaj ripetitis en la unua supera etaĝo, tial ke la tuto ekaspektis tre noble. La dua supera etaĝo ricevis kvin fenestroparojn. Ankaŭ la tegmento tre interese aranĝitis kiel la fasado laŭ eklektismaj modoj tiutempaj: barokaĵoj kaj renesancaĵoj ĉefis. Unue la ĉefa enirejo estis meze kaj indikitis per ornamaĵo gabla kun enskribaĵo eleganta.

Antaŭ la Unua mondmilito gastigis la Anger-57-domo la gastejon Spaten-Bräu. [1], kie trinkeblis produktoj de la mondfama bavara bierfarejo Spatenbräu. Samloke kunvenis en la 30.3.1908 unuafoje la rondeto de Societo historia de Erfurto.[2] Poste la gastejo alinomiĝis je Riebeck-Bräu laŭ lepsika bierfarejo.

En 1920 Julius Ritter el Halle (Saale) akiris la komplekson kaj igis la festhalon kinejo nomita Anger-Theater. Tie jam antaŭe de tempo al tempo estis projekciitaj filmoj. Kun 900 sidlokoj temis tiutempe pri la plej granda filmteatro erfurta. En 1924 ĝi pligrandiĝis kaj gajnis kapaciton de 1000 sidlokoj. Mallonge post tio ekposedantis Karl Liebrich, kineja reĝo de Erfurto kiu jam posedis la Alhambra-kinejon en Johannes-strato.[3] En 1930 revenis Julius Ritter kaj en 1938 ĝis la eksplodo de la Dua mondmilito Gustav Schneider, eksa partnero de Liebrich, ekdisponadis surloke. Dum la GDR-tempo la kinejo nomiĝis Anger-Theater, Filmtheater am Anger kaj Kino am Anger. En 1974 gvidis la tuton kulture Gabriele Regenstein. En la 6.2.1986 brulis la tegmenta trabaro. Inter 1975 kaj 1991 estis surloke ankaŭ la administradejo de la Popolaltlernejo de Erfurto.

Post la Turniĝo instalitis en la antaŭa domo komercaĵoj kaj gastronomiaĵoj, ekz. filio restoracia Nordsee. La kinejon akiris en 1992 Kinoabspielstätte GmbH 2000 (Cinestar/Familio Kieft el Lübeck). La salonego alikonstruitis kaj taŭgigitis por 1026 sidlokoj, en 1993/94 Anger Filmpalast enhavis jam 1295 sidlokojn en ne malpli ol sep projekciejoj. Post finfaro de moderna Multiplex-kinejo ĉe proksima Hirschlachufer la Anger-57-kinejo eksuperfluis kaj fermitis en 2001.

Malkinejaj tempojRedakti

En 2005–06 la tuto restaŭritis kaj aliaranĝitis. Tiam la historia karaktero de la teretaĝa fasado detruitis per fermo de la meza enirejo historia. La eksa filmteatreja salono komplete malkonstruitis. Anstataŭe faritis nova alkonstruitaĵo. Antaŭe ekhejmis modaj ĉenoj kun vendejoj siaj (Benetton, Zara), malantaŭe filioj de la ĉenoj komercaj KiKkaj Pfennigpfeiffer.[4]

NotojRedakti

  1. Hartmut Schwarz en TLZ: Erfurter-Brauerei-Zum-Spaten, Erfurt 8. 3.2016
  2. Steffen Rasslow: Ad maiorem Erfordiae Gloriam, en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Kajero 21, Erfurt 2013, p. 22
  3. "Der Kinematograph" 989/1926
  4. Kroniko de la urbo Erfurto, de la 4.7.2007

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anger 57 en la germana Vikipedio.

50.97504611.035031

Eksteraj ligilojRedakti