Alhambra (Erfurto)

Alhambra estas iama kinejo en Erfurto, Germanio, kiu funkciis inter 1924 kaj 1997.

Alhambra
kinejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 49″ N, 11° 2′ 4″ O (mapo)50.9803111.03431Koordinatoj: 50° 58′ 49″ N, 11° 2′ 4″ O (mapo)

Alhambra (Turingio)
Alhambra (Turingio)
DEC
Alhambra
Alhambra
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Alhambra
Vikimedia Komunejo:  Alhambra (Erfurt) [+]
vdr
La fasado de la iama Alhambra-kinejo en Erfurto, 2014

Historio redakti

En junio 1922 la entreprenisto Karl Liebrich kaj lia arkitekto Max Bischoff, kiu mallonge antaŭe planis la Alhambra-filmteatron ĉe Kurfürstendamm en Berlino en malnova konstruaĵo, petis ĉe la magistrato ekigi konstruon de nova kinejo en Erfurto. Ĝi estu en malplena loko en Johannes-strato nr 164 kaj superu danke al ne tute 1200 sidlokoj ĉiujn aliajn filmteatrejojn ĉi-urbe. Post kromaj planoj fare de Karl Zöll la kinejo finitis en la jaro 1924-a kaj nomitis Alhambra.[1] Laŭ tiutempaj gazetaropinioj temis pri la plej granda kaj nobla kinejo de tuta Turingio. En 1931 transprenis la kinejon la kompanio "Thüringer Lichtspiele GmbH"; gvidanto tiama estis Valentin Widera el Jena. Inter 1937 kaj 1941 direktoris Gustav Schneider.

Post la estiĝo de GDR ĝi alinomitis Alhambra-Lichtspiele. La sidloknombro reduktitis je 988, la strato iĝis Lenin-strato. La filmteatra nomo inter 1985 kaj 1990 estis Alhambra Theater.

En 1991 la nova gvida kompanio estis Filmtheater Betriebs GmbH Erfurt kiu gvidis ankaŭ la kinejon ĉe Anger 57. Dividitis tiam la kinejo en du projekcisalonojn je 420 respektive 35 sidlokoj. La malgranda salono nomitis Intimkinejo Love in. La tutan firmaon transprenis en 1992 Cinestar (Kieft & Kieft) de Lübeck. Kinejfunkcio restis ĝis 1997 kiam la konstruaĵo venditis al privatulo kiu malkonstruigis la konstruaĵon (krom la fasado). Post la fasado oni starigis modernan buroejon kie estas i.a. administrada filio de la sanasekurkompanio Barmer GEK.

Fonto redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-09. Alirita 2018-05-27.