Juri-Gagarin-ringobulvardo (Erfurto)

La Juri-Gagarin-ringobulvardo (germane: Juri-Gagarin-Ring) estas ringa pretervojo 2300 metrojn longa, ĉirkaŭanta sude kaj oriente la urbokernon de Erfurto. Ĝi ekzistas ekde 1898, post kiam sub la urbestro Richard Breslau estis farintaj jam la unuaj planadoj. En 1964 ĝi ekportis la nomon de la rusa kosmonaŭto Juri Gagarin.

Komenco de la ringobulvardo ĉe la interna Johannes-pordego.
Vido de la kruciĝo Trommsdorff-strato norden al la Krämper-pordego.
La kvartalo dum la 1960-aj jaroj.

Nomoj antaŭe redakti

Post la farado, la ringobulvardo ricevis en 1903 diversajn nomojn por pluraj sekcioj en ĝi. La norda parto ĝis Hospital-placo nomiĝis Johannesring, la orienta parto inter Hospital-placo kaj Trommsdorff-strato Krämpferring, la sudorienta parto inter Trommsdorf-strato kaj Bahnhof-strato kaj Löber-strato Löberring kaj la sudokcidenta parto de Löber-strato ĝis Karl-Marx-placo Kartäuserring. Tiel restis la situacio ĝis la jaro 1951-a. Tiam oni eknomis la tuton Mao-Tsetung-ringobulvardo laŭ la ĉina diktatorego Mao Zedong. Pro politikaj kialoj oni renomis ĝin laŭ Jurij Gagarin, kiu estis vizitinta Erfurton en 1963.

Situo redakti

La situo de la hodiaŭa pretervojo ringa skizas la kondukon de la plej malnova, la interna Ĉirkaŭfortikaĵo. Paralele al tiu muro fluis ĝis 1898 la rivero Wilde Gera. Por protekti la urbon kontraŭ estontaj superakvegoj oni sukcese konstruis la Fluegfoson. Ĝi estas ankoraŭ 200 metrojn pli ekstere kaj kontraŭinunde multe pli bone funkciis ol la fluejo de Wilde Gera. Tiun oni sekve surŝutis por konstrui la ringostraton.

Por la interna urba trafiko la ringobulvardo, interrompita de dek kruciĝoj kun semaforoj, estas ĝis nun de nesuperebla graveco. Kontraŭe la trafiko interloka povus ankaŭ preni la ringobulvardojn Erfurter Stadtring kaj Erfurter Ring.

Historio redakti

Konstruante la bulvardon, oni malkonstruis kelkajn malnovajn domojn kaŭ anstataŭigis ilin per novaj konstruaĵoj en la historiisma stilo. Poste sekvis kelkaj Bauhaus-domoj respektive kontruaĵoj verismostilaj. Tiaj malnovaj partoj hodiaŭ plej bone videblas inter la Meyfart-strato kaj Bahnhof-strato.

La plej drastaj ŝanĝoj konstruaj faritis dum la 1960-aj jaroj dum plilarĝigo laŭ sovetia modelo. Por tio oni malkonstruis kompletajn zonojn (ekz. la Krämpfer-kvartalon). Tiuloke faritis parkejoj, stratoj kaj loĝdomblokoj, ekzemple: la hotelo Ringhotel, la Interhotel Kosmos (hodiaŭ: Radisson Blu), la turdomego de sur Hospital-placo ka la multetaĝaj domoj de ĉe Krämpfer-pordego (nr. 126 A,B,C). Aldone starigitis aliaj tri 100 metrojn longaj, 11-etaĝaj loĝdomblokoj ĉe Krämpfer-pordego. Ĉe Löber-pordego faritis krome unu 250 metrojn longa kaj du 200 metrojn longa 11-etaĝaj blokoj.

Ĉe la ringobulvardo estas krome jenaj historiaj domoj:

Jam en la 1980-aj jaroj faritis novaj planoj longigi la ringobulvardon. Tio signifus malkonstruon de la historia Andreo-urbokvartalo. En 1986 formiĝis kontraŭ tio civitana iniciativo. Kune kun monumentprotekdtademuloj ĝi organizis en majo de 1987 ekspozicion en la Mikaelo-kirko. Sekvis protestoj tuj post la Turniĝo - kaj la planoj estis forigataj. Nuntempe la tuta Andreo-kvartalo estas ege ŝatata loĝadzono kun belege restaŭritaj domoj kaj dometoj.

Konstruaĵoj ĉe la ringobulvardo redakti

De antaŭ la Unua mondmilito redakti

De dum la Vajmara Respubliko redakti

GDR-tempo redakti

De post 1990 redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti