Sinagogo nova de Erfurto

La Sinagogo nova de Erfurto (germane: Neue Synagoge) troviĝas proksime de la ĉefa stacidomo de Erfurto ĉe la Juri-Gagarin-ringostrato.

Interno.
Ekstero, fotita en 2008.
La sinagoga navo.

Historio redakti

Ĝi estas la ununura sinagogo inaŭgurita en GDR kaj servas kiel preĝadloko al la 850 membrojn granda komunumo juda de Turingio.

La modesta, krude stukita duetaĝa konstruaĵo estis farita en 1951/52 laŭ la planoj de Willy Nöckel kaj konsekrita la 31-an de aŭgusto 1952. La transdono al la juda komunumo estis farita fare de la CDU-frakciestro Otto Nuschke.

Ĝi anstataŭas la t.n. Grandan sinagogon, kiu estis detruita dum la Kristala nokto.

La 20-an de aprilo 2000 (naskiĝtaga datreveno de Hitler) estis farita atenco per brulbombeto[1].

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti