Richard Breslau

germana politikisto

Rikardo BRESLAU (naskiĝinta en la 26-a de majo 1835 en Chorzów/Königshütte, mortinta en la 4-a de marto 1897 en Bad Sachsa), estis germana politikisto.

Richard Breslau
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1835 (1835-05-26)
en Chorzów
Morto 4-an de marto 1897 (1897-03-04) (61-jaraĝa)
en Bad Sachsa
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo politikistourbanizisto
vdr
Portreto-reliefo sur la erfurta monumento.
La fluegfoso, fotita de sur la stacidoma August-ponto.

De 1871 ĝis 1889 li estis la ĉefurbestro de Erfurto kaj tre influis ĝian evoluon al moderna granda metropolo. Sekve li estis kromnomita patro de la moderna Erfurto. Lia plej granda merito: li konstruigis flueg-foson (germane: Flutgraben) por eviti inundajn katastrofojn de la rivero Gera. Krome la tombejoj translokiĝis en la periferion urban, la urba malsanulejo nove konstruiĝis, fariĝis altkvalita provizado per trinkakvo, moderna brutbuĉejo instaliĝis, multaj stratoj pavimiĝis sub lia gvidado.

Dum 1872-1889 li estis membro de la Prusa ĉambro de lordoj.

Premioj redakti

  • Eisernes Kreuz (2-a kategorio, 1870)
  • Roter Adlerorden (3-a kategorio, kun banto)
  • Preußischer Königlicher Kronenorden (2-a kategorio)
  • Fürstlich Schwarzburg'sches Ehrenkreuz (2-a kategorio)
  • Honora civitaneco de Erfurto (1889)

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff: Flucht in die nationale Volksgemeinschaft. Das Erfurter Bürgertum zwischen Kaiserreich und NS-Diktatur, Eldonejo Böhlau, Kolonjo/Vajmaro/Vieno 2003. ISBN 3-412-11802-8
  • Steffen Raßloff: Bürgerkrieg und Goldene Zwanziger. Erfurt in der Weimarer Republik, Eldonejo Sutton, Erfurto 2008. ISBN 9-783866-803381
  • Steffen Raßloff: Die Oberbürgermeister der Stadt Erfurt seit 1872. En: Stadt und Geschichte (=Zeitschrift für Erfurt 35/2007), p. 25-27

Eksteraj ligiloj redakti