Malfermi la ĉefan menuon
Andreas Elias Büchner

Andreas Elias BÜCHNER (naskiĝinta en la 9-a de aprilo 1701 en Erfurto, mortinta en la 29-a de julio 1769 en Halle) estis germana medicinisto.

Enhavo

VivoRedakti

Post la frekvento de la erfurta Konsilantargimnazio li studis medicinon en Erfurto, Halle kaj Lepsiko. Li promociiĝis en 1722 en Erfurto. Post longa stud- kaj klerigadvojaĝo tra Frankonio, Svabio kaj Malsupra Saksio li ekdocentis ĉe la Universitato de Erfurto. En 1724 li iĝis magistro ĉe la fakultato filozofia. En 1726 li membriĝis kiel Bacchius al Leopoldina.

En la 1729-a jaro li ekdungitis kiel Landa fizikisto de la regiono Großrudestedt, kiun taskon li plenumis disde Erfurto. Ĉar tie ĉi li ricevis samjare la kvaran profesoran postenon. Koncerne Leopoldina-on li fariĝis en 1732 adjunkto, en 1733 Director Ephemeridum kaj en 1736 ties prezidento kiel posteulo de Johann Jakob Baier.

En 1744 li estis vokita al la altlernejo de Halle kiel li baldaŭ iĝis Sekreta medicinkonsilisto. Li estis vicrektoro en 1745/46, 1758/59, 1767/68.

GravecoRedakti

Büchner estis unu el la plej fervoraj adeptoj de la famekonata kuracisto Friedrich Hoffmann. Li verkis multajn librojn pri fiziologio, patologio, terapioj, farmakologio kaj skribigis amason da disertacioj.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Dissertatio Inavgvralis Physico-Medica De Aqvis Medicatis Praesertim De Fonte Medicato Clivensi. Hendel, 1752
  • Miscellanea physico-medico-mathemathica oder angenehme, curieuse und nützliche Nachrichten. 1731–1734.
  • Abhandlung von einer besonderen und leichten Art, Taube hörend zu machen. 1759.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti