Malfermi la ĉefan menuon

Wilhelm Johann Albert von Tettau

Wilhelm Johann Albert von Tettau

Wilhelm Johann Albert von Tettau (naskiĝinta en la 20-a de junio 1804 ĉe Gut Tolks proksime de Kwidzyn, mortinta en la 3-a de oktobro 1894 en Erfurto) estis germana juristo, politikisto kaj historiisto.

LebenRedakti

Estante filo de la prezidanto de la Supera landa tribunalo Ernst Alexander Tettau (1776–1831) li studis jur- kaj politiksciencojn en Berlino kaj partoprenis ankaŭ la seminariojn de Leopold von Ranke. En 1833 Tettau iĝis Landa konsilisto de la prusa Distrikto Chojnice. En la 1836-a jaro li iĝis deputito de la provinca parlamento.

En 1847 Tettau iĝis Supera registarkonsilisto kaj Direktanto ĉe la registaro de Erfurto. Festis la datrevenon de lia nomumo solene en la 15.12.1875 multaj civitanoj.

Tettau ankaŭ verkis ne malmultajn antaŭ ĉio historisciencajn artikolojn.

FamilioRedakti

Li edziĝis en la 7.6.1835 al Wilhelmine Frederike Freiin von Rosenberg. La divorco estis post du jardekoj en la 8.3.1855. En la 21.5.1859 Tettau edzinigis Adolfine Herrmann. Kun ŝi li havis unu filon: tiu Wilhelm von Tettau famiĝis poste kiel arkitekto.

Membrecoj kaj honoraj oficojRedakti

  • 1852: vicprezidanto de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto
  • Honora kavaliro de la Ordeno de Sankta Johano
  • Kunfondinto kaj unua estro de la artsocieto Thüringischer Kunstverein
  • Kunfondinto de la Societo historia de Erfurto
  • Membro de la societo hortikultura Gartenbauverein
  • Membro de la gilda societo Innungsverein
  • Membro de la pormetiista ligo Erfurter Gewerbeverein

HonorojRedakti

  • Honora civitano de la urboj Chojnice, Legnica, Weißensee kaj Erfurto
  • Honora doktoriĝo ĉe la Universitato de Halle (Saale)
  • Nomo de strato en Erfurto por li (Tettaustraße)

VerkojRedakti

  • Topographisch-statistische Uebersicht des Regierungsbezirks Liegnitz, L. Gerschel, 1846 (74 S.)
  • Ueber das staatsrechtliche Verhältniss von Erfurt zum Erzstift Mainz: ein Vortrag gehalten in der öffentlichen Sitzung der Akademie Gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt den 15. Oktober 1859, Villaret, 1860 (140 S.)
  • Die Reduction von Erfurt und die ihr vorausgegangenen Wirren (1647-1665): Nach meist handschriftlichen und amtlichen Quellen dargestellt, Villaret, 1863 (342 S.)
  • Die Volkssagen Ostpreussens, Litthauens und Westpreussens (kun Jodocus Temme), Nicolai, 1865 (286 S.)
  • Über die Quellen, die Ursprüngliche Gestalt und die allmählige Umbildung der Erzählung von der Doppelehe eines Grafen von Gleichen: ein kritischer Versuch, Villaret, 1867 (144 S.)
  • Beiträge zu den Regesten der Grafen von Gleichen, Teil 1 und 2, Erfurt 1868(176 S.)
  • Erlebnisse eines deutschen Landsknechts: (1484-1493), ein Beitrag zur Geschichte des schwarzen Heeres, Carl Villaret, 1869
  • Über einige bis jetzt unbekannte Erfurter Drucke aus dem 15. Jahrhundert: ein Beitrag zur Bibliographie der älteren deutschen Literatur und zur vergleichenden Sagenkunde, Villaret, 1870 (159 S.)
  • Urkundliche Geschichte der Tettauschen Familie in den Zweigen Tettau und Kinsky, Stargardt, 1878 (508 S.)
  • Nachträge und Berichtigungen zur urkundlichen Geschichte der Tettauschen Familie J. A. Stargardt, Firma Stargardt, 1889 (213 S.)
  • Beiträge zur Kunstgeschichte von Erfurt, Verlag Villaret in Comm, 1889
  • Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Stadt Erfurt und des Erfurter Landkreises, Hendel-Verlag, Halle (Saale) 1890

LiteraturoRedakti