Gustav-Adolf-preĝejo (Erfurto)

(Alidirektita el Gustav-Adolf-kirko (Erfurt))

La Gustav-Adolf-preĝejo (germane: Gustav-Adolf-Kirche) estas evangelia paroĥa preĝejo en la erfurta kvartalo Herrenberg (Germanujo). La preĝejo estis konstruita pro grandiĝo de la nombro de protestantoj ekde la 19-a jc., kvankam la du najbaraj vilaĝoj Melchendorf kaj Dittelstedt ĉiam estis katolikaj.

Gustav-Adolf-preĝejo
interno

Priskribo redakti

En 1899 la Konsistorio de Magdeburg permesis konstruon de preĝejo post grundaĉetado. Planis la preĝejon la erfurta arkitekturkonsilisto Albert Kortüm, kiu jam starigis la evangelian preĝejon en la erfurta urboparto Hochheim. Ĝi estis la tria preĝejo post Hochheim (1883) kaj Witterda (1891), kies konstruon instigis kaj ebligis la Gustav-Adolf-societo. De sume 46.000 markoj ĝi pagis 40.000 markojn.

La ununava preĝejo en neoromanika stilo estas longa je 24 metroj kaj larĝa je 11 metroj. Ĝi havas duonrondan absidon kaj galeriojn je tri flankoj. La sidbenkaro havas 24 vicoj kun ĉ. 200 sidlokoj, la orgena kaj flankaj galerioj disponigas pluajn 70 sidlokojn.

La orgeno, kiu vandalisme detruitis post 1945, estis ĉefverko de la orgenkonstrumajstro Gerhard Böhm el Gotha (rekonsekro en julio 1955). En la preĝejon oni plurfoje perforte penetris kun forigo de la meblaro kaj aliaj ekipaĵeroj (partoj de orgeno, baptujo, krucifiksoj, kandelingoj). La lignaĵojn oni ankaŭ uzis kiel brulmaterialon. Simile oni damaĝis la kvar buntajn altarfenestrojn faritaj en la Frank'sche Kunstanstalt de Naumburg (Saale), kiuj iam ornamis la ĥorejon. Ilin reenstali kaj modernigi la lumigon internan ankoraŭ restas farenda. Danke al la forigo de kelkaj najbaraj loĝdomblokoj la 36 metrojn alta turo denove de longe videblas. Ĉar nuntempe la preĝejo retronas sur la Herrenberg-monteto.

Ekde 1980 fariĝis tie ĉi starigo de multaj modernaj loĝdomaj blokegoj, kiuj ĉirkaŭis la preĝejon de ĉiu flanko ĝis 2000. Dum la GDR-tempo oni eĉ pensis pri malkonstruo, kio estis malhelpita per protestado de la enloĝantoj de la urbokvartalo[1]

Komunuma centro redakti

Pro la rapida kresko de la animoj je 3.000 protestantopj (antaŭ la Turniĝo) necesis konstrui ejon por la paroĥa komunumo. Ĵus post ĝia finkonstruo okazis la unuaj demokratiaj renkontiĝoj surloke! Nuntempe la diservoj ankaŭ okazas en la centro dum la vintra sezono por ŝpari hejtadkostojn.

Kronologia tabelo redakti

  • ekde 1893: monkolektoj por starigo de evangelia preĝejo fare de la Gustav-Adolf-societo en Lepsiko
  • 03.03.1897: demando pri permeso de preĝejo-starigo en Magdeburg
  • 13.06.1899: komenco de la ŝaktigoj
  • 23.06.1900: meto de fundamentaj ŝtonoj
  • 16.07.1901 festo de konstrufino
  • 25.08.1901: konsekro de du sonoriloj de la ateliero Ulrich en Apolda
  • 31.10.1901: konsekro de la preĝejo
  • 01.06.1904: fondo de la komunumo Melchendorf-Dittelstedt
  • Unua mondmilito: konfiskado de la orgenfajfiloj
  • 01.04.1926: starigo de du memstaraj paroĥaj komunumoj
  • Dua mondmilito: konfiskado de la granda sonorilo kaj de ĉiuj metalpartoj de la orgeno
  • 17.03.1945: dum bombardado de Melchendorf/Dittelstedt la preĝejo mire ne estis damaĝita
  • ekde 1948: restaŭrado de la preĝejo, post pluraj rompŝteloj kaj damaĝadoj vandalismaj; tamen oni anstataŭigas la grandan sonorilon
  • 31.10.1951: rekonsekro de la preĝejo
  • 01.01.1980: kreo de la komunumo paroĥa "Ev. Kirchspiel-Südost"
  • 1980: la fondaĵo "Gustav-Adolf" disponigas 100.000 markojn por planado de komunuma centro
  • ekde 1981: konstruo de la loĝdomblokaro "Großer Herrenberg"
  • ekde majo 1985: restaŭrado (i.a. la ardeza tegmento) kaj riparo de la Böhm-orgeno
  • 22.09.1985: rekonsakro de la preĝejo
  • somero 1986: ŝaktigoj por la komunuma centro
  • 30.05.1987: meto de fundamenta ŝtono en ĉeesto de la episkopo Demke
  • 1989: finkonstruo de la centro kaj de la paroĥestra loĝejo
  • 31.10.1989: inaŭguro solena de la komunuma centro
  • 08.12.2000: muldado de nova sonorilo fare de la ateliero Lauchhammer
  • 01.04.2001: konsekro de la nova Gustav-Adolf-sonorilo
  • 31.10.2001: datreveno 100-a de la preĝejo-konsekro kun festdiservo
  • ekde 03.09.2005: prilumigo de la preĝejo nokte

Notoj redakti

  1. Frank Seyfarth: 1100 Jahre Dittelstedt. 900 bis 2000, Druck- und Verlagshaus Erfurt, 1999. ISBN 3-000042628. p. 106-107

Eksteraj ligiloj redakti