Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Bartolomeo (Erfurto)

(Alidirektita el Preĝejo Sankta Bartolomeo (Erfurt))
La bartolomea turo.
Epitafo de 1577 por Johannes Selbach, ĉe la turo, originanta el poste surkonstruita tombejo.

La Preĝejo Sankta Bartolomeo estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto (Anger-strato nr. 52). Hodiaŭ de ĝi nur restis turo (kun kariljono).

Enhavo

HistorioRedakti

La dokumente unua mencio de la preĝejo estis en 1182, la turo estis konstruita inter 1412 kaj 1468. Ĝi estis la familia kirko de la Gleichen-dinastio, kies kortego estis tie ĉi.

Post la Reformacio la preĝejo subordiĝis al la franciskana preĝejo kaj funkciis ankoraŭ ĝis 1571. En la jaro 1660-a fajrego komplete detruis la ne plu uzatan preĝejon, kiun oni sekve malkonstruis ĝis 1667 lasante la turon. Ĝi servis kiel kampanilo ĝis 1942.

Dum la ekokupado de Erfurto fare de usonaj trupoj la 11-an de aprilo 1945 estis artileria pafado ĉe la turo, dum kio estis detruitaj la turpinto el ligno kaj la balustrado arte prilaborita. En 1950 oni anstataŭigis la spajron per ebena tegmento kun ĉirkaŭanta parapeto. En la kadro de la 1250-a datreveno de la urbofondo en 1992 oni tamen rekonstruis la okangulan spajron.

Hodiaŭ la turo apartenas al la urba muzeo.

KariljonoRedakti

En al 35 metrojn alta turo troviĝas nuntempe kariljono. La decido pri tio fariĝis en aprilo 1977 kiam samtempe iĝis ĝenerala rearanĝo de Anger-placo kaj Anger-strato kiel piedira zono; ĝia instalo estis la 18-an de aŭgusto 1979, la inaŭguro la 7-an de oktobro (= 30-a datreveno de la fondo de GDR). Planojn kaj finlaborojn de la kariljono faris la firmao Schilling el Apolda.

La plej granda sonorilo pezas je 2.393 kg kaj estas 1,5 m en diametro; la plej malgranda 20 kg (diametro: 21 cm). Ĉiuj sonoriloj entute pezas 13,6 tunojn, la tuta komplekso super 20 t. La erfurta kariljono nombriĝas - kun siaj 60 sonoriloj - al kariljonoj kun 5 oktoj, kio maloftas en Eŭropo.

Ekde 1992 estis muntadaptita ludigaŭtomato komputile stirita, kiu ĉiutage ludigas diversajn melodiojn je la 10-a, la 12-a kaj la 18-a horoj. Somere ĉiun duan sabaton de monato (inter la 16.00-16.45 h) ludas kariljonisto rekte. Post sinanonco eblas ankaŭ viziti la sonorilaron. La repertuaro de la muzikaĵoj elektatas konvene al la sezonoj.

En GDR ĝi estis la plej granda kariljono, en hodiaŭa reunuiĝinta Germanio la kvina plej granda.

LiteraturoRedakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506
  • Steffen Raßloff: Glockenspiel wird 30 Jahre. En: Thüringer Allgemeine de la 7-a de oktobro 2009.

Eksteraj ligilojRedakti