Piedira zono

Piedira zonosenaŭtomobila zonopromena strato estas areo aŭ strato kie oni malpermesis aŭ almenaŭ tre limigis (permeso nur por rubokolektado, varolivero, unua helpo ktp.) trafikon de la aŭtomobiloj. Certagrade ankaŭ bicikloj povas uzi la zonon.

Germana ŝildo pri komenco de la piedira zono

Je la komenco de la 21-an jarcento, pro la kreskanta premo de la movado por libereco piedirantoj kaj de forigo de aŭtoj, preskaŭ ĉiu grava urbo en la mondo havas almenaŭ unu piedirantan straton, kutime en la urbocentro.

Krom la multaj avantaĝoj de la trotuaro, kiuj speguliĝas en la komforto, sekureco kaj trankvilo por piedirantoj, ĉar ili estas pavimita areo, la trotuaro estas ofte uzata por eventoj kiel enurbaj malfemitaj festivaloj kaj ankaŭ por artaj kaj manĝaj foiroj.

La ŝtupara strato en Bielsko-Biała

Konsiderante la bezonojn de transporto, iafoje iu strato estas uzata kiel trotuaro nur parton de la tempo, kaj je la alia parto ĝi estas malfermita al veturila trafiko. Foje la divido estas laŭ la horoj de la tago, dum horoj de trafika kongesto la leĝo permesas la movadon de veturiloj sur la strato, kaj dum la aliaj horoj de la tago la strato estas uzata kiel trotuaro. Alifoje la divido estas laŭ la semajnotagoj: dum labortagoj eblas movi veturilojn surstrate, kaj dum la semajna ripozo ĝi estas uzata kiel trotuaro.

Iuj ekzemploj de tra la mondoRedakti

La unua moderna trotuaro, kiu ankaŭ estas la plej longa en la mondo, estas la butika kaj turisma strato Strøget en Kopenhago, kiu fariĝis trotuaro en 1962 kiel eksperimento, kaj en 1964 estis deklarita konstanta. Ĉi tiu trotuaro estis kreita laŭ la ideoj de la dana projektisto Jan Gehl [1].

Unu el la unuaj trotuaroj kreiĝis en la brazila urbo Kuritiba en 1968, kiam la urboestro Jaime Lerner fermis la ĉefstraton "la 15an de novembro" al veturila trafiko.

En Jerusalemo, de la mezo de 2007, estis konstruita la plej longa piedira butikcentro en Israelo, kiu longas ĉirkaŭ unu kaj duonon kilometrojn, kie la malpeza relo en Jerusalemo ankaŭ pasas.

La stratetoj kaj aleoj de Venecio formas grandan trotuaron, ĉar mankas veturila trafiko, kaj boata trafiko fariĝas en kanaloj.


  1. Projekto de publika spaco. Arkivita el la originalo je 2014-09-11. Alirita 2021-05-02.