La Martenokazerno (germane: Martinskaserne, Martini-Kaserne) estis soldatejo en Erfurto (Germanio) konstruita inter 1822 kaj 1825 de la Reĝa prusia armeo. Monumentprotektite ĝi malkonstruitis barbarete en 2004 fare de la ŝtata Landevoluigsocieto Turingio.

Vido disde okcidento dum malkonstruado (2004)

Historio redakti

Sekularigo de la iama monakejo 1802–1820 redakti

 
Situo sur stratmapo de Johann Friedrich von Stülpnagel, 1826
 
Meza risalito kun t.n. balnejega fenestro
 
Angulo de la tegmenta kornico

Ekde aŭgusto 1802 estis en Erfurto prusia okupiĝo. La gravo strategia de tiu ĉi urbo situanta en la centro de la turingiaj etŝtatoj evidentiĝis jam kvar jarojn pli poste. Ĉar malantaŭ la Batalo de Jena–Auerstedt la franca tirano Napoleono Bonaparte proklamis Erfurton bienego imperiestra en dependo rekte de Parizo. Intertempe troviĝis ne malmulte ol 16.000 soldatoj en Erfurto kiuj tre ofte loĝis en konfisktaj privataj loĝejoj.

Post la liberiĝo de Erfurto post la Batalo de Leipzig en 1813 kaj la Viena kongreso la urbo intence iĝis fortreso unuaranga. La pli ol tri miloj da soldatoj, kiuj ĝis la mezo de la jarcento reprezentis dekon de la tuta enloĝantaro[1] nepre devis trovi dignan kaj komunan restadlokon. Por tiaĵoj bonis ja la post 1803 (Regna deputacia fina akto) ŝtatigitaj ekleziaj posedaĵoj. Laŭ ordono de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a de la 19.10.1818 respektive de la 11.3.1819 sekularigitis ankaŭ la Marteno-klostro erfurta. Ties poseditaĵoj uzitis en favoro de kirkoj en la erfurta regiono kaj en Eichsfeld. La ĝis tiam surloke vivintaj cistercianinoj devis forlasi la klostron. En 1820 faritis alikonstruoj necesaj de monakinejo konstruitie inter 1755 kaj 1758 ĉirkaŭ korto kvadrata.

Novkonstruo de la kazerno ĉe Bergstrom ĝis 1826 redakti

En 1822 iĝis Erfurto la sidejo de la 4-a armea korpuso sub la komando de Friedrich Wilhelm von Jagow. Tiam la Marteno-kazerno etendigitis rekte je la iamaj klostraĵoj sur la grundo de la iama monakeja ĝardeno ĝis rekte la bordo de la rivereto Breitstrom. La simetria komplekso gajnis kastelan karakteron, dume la honora korto malfermite en la direkto de la urbokerno eosta uzitis por ekzerci la soldatojn.

 
Originala fenestro
 
profiligitaj kornicŝtonoj

Armea uzo ĝis 1918 redakti

En 1826 la tuto finitis kaj jen, la horizontala projekciaĵo enmetitis en la fare de Johann Friedrich von Stülpnagel desegnitan urboplanon. Samjare forlasis Jagow honorcivitanigite la urbon ĉar lia armekorpuso kvara translokitis al Magdeburg. Sed ja restis erfurte la 2-a Turingia infanteria regimento nr 32, kun mallongaj interrompoj ĝis 1860 en Erfurto. Inter 1828 kaj 1831 sekve konstruitis la konstruo de la t.n. Defenda kazerno sur grundo de la iama Petro-klostro. Uzo armea de la Marteno-kazerno estis ĝis la fino de la Unua mondmilito.

Malarmeaj utiligoj kaj ideoj ĝis 2000 redakti

Post 1918 ekposdedis la komplekson la Regna poŝto kiu instalis tie la ĉefan riparejon por aŭtoj siaj.[2] Necesis tiam grandstila alikonstruo; la granda korto ricevis vitran tegmenton kaj post enmeto de ŝtalaĵoj kaj kolonoj iĝis grandaj riparejaj areoj. Post Turniĝo metia uzo ĉesis kaj la malfunkcianta ejaro iĝis monumentprotektotaĵo.[3] La ne plu ŝtata poŝto nun anoncis la volon vendi la komplekson. En tiu ĉi kunteksto estis svarmantaj pluraj senchavaj konceptoj kaj ideoj por bona uzo, ekz. far la arkitektoj de la firmao Fischer & Fromm.

Akiro fare de LEG kaj neniigo en 2004 redakti

En 2000 ekposedis la tuton la Landevoluigsocieto Turingio (LEG) por harmoniigi la najbarajn havaĵojn en la kvartalo Brühl; baldaŭ oni faris demandon pri malkonstrupermeso i.a. pro ensojlaj malpuroj. Post pluraj negativaj respondoj ceditis finfine fare de la Turingia oficejo pri monumentprotektado kaj arkeologio sub la afergvido de Stefan Winghart, tiel ke ne plu restis io de la klostra kazerno.[4] La arthistoriisto Adrian von Buttlar taksis tiu ĉi agon ĉiukaze trista, por ne diri skandale.[5]

Referencoj redakti

  1. Steffen Rassloff 2012, p. 89.
  2. Peinhardt 1992, p. 30.
  3. ARUP Städtebau 1994, p. 6.
  4. Letero de Stefan Winghart al la arkitekto erfurta Elmar Nolte, 17.5.2004.
  5. Letero de Adrian von Buttlar al Elmar Nolte, 20.7.2004

Literaturo redakti

  • Johann Friedrich von Stülpnagel: Grundriss von Erfurt mit der nächsten Umgebung. Mit Premier Leutnant Naumann, hrg. von Joh. Imm. Uckermann, Erfurt 1826
  • Helmut Peinhardt: Erfurt im 19. Jahrhundert, Bilderchronik. Verl.-Haus Thüringen, Erfurt 1992, ISBN 3-86087-078-5
  • ARUP Städtebau: Rahmenplan 1994 Erfurt Brühl. Komisiite fare de LEG-Turingio, Erfurt 1994
  • Frank Karmeyer: „Aufwand für Erhalt zu groß.“ En: "Thüringer Landeszeitung", 12.5.2004
  • Thüringer Allgemeine: Denkmal wird abgerissen. Erfurt, 15.5.2004
  • Steffen Raßloff: Geschichte der Stadt Erfurt. Sutton, Erfurt 2012, ISBN 978-3-95400-044-9

Vidu ankaŭ redakti

50.97329711.015384

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Martinskaserne en la germana Vikipedio.