Nicolaus Marschalk

Nikolao MARSCHALK (naskiĝinta en la 1460-aj jaroj en Roßla, mortinta en la 12-a de julio 1525 en Rostock) estis germana filologo, juristo, historiisto, presisto kaj humanisto.

Nicolaus Marschalk
germana humanisto, juristo kaj historiisto
germana humanisto, juristo kaj historiisto
Persona informo
Naskiĝo 1460
en Roßla, Sankta Romia Imperio
Morto 12-a de julio 1525
en Rostock, Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo arkeologohistoriisto • universitata instruisto • juristo • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Marschalk ekstudentis en Erfurto en 1491 sub la nomo de Gronenberg. Kiel magistro li kromnomis sin de Roßla kaj poste - pro siaj helenaj studoj - Thurius. Li estis instruisto kaj skribisto de la urba konsilantaro; en tiu funkcio li fondis ĉ. en la jaro 1501-a privatan presejon. Tie fariĝis la plej malnova muziknotpresitaĵo de Erfurto kiel ankaŭ la Introductio ad litteras hebraicas utilissima, kun tiam en Germanujo maloftantaj hebreaj tipoj. Tie produktitis ankaŭ la ankoraŭ nun leginda antologio Enchiridion poetarum clarissimorum, en kiu videblas interesa portreto de Marschalk mem.

Presisto erfurta, nome Wolfgang Schenk, havis la honoron esti presiginta - en la Domo de la nigra korno la unuan libron en Germanujo, kie oni uzis grekajn presliterojn. Temas pri la verko Interpretamentum leve in Psellum etc., verkita fare de Nicolaus Marschalk. Estante ekde 1502 studento en Erfurto, Schenk samloke jam antaŭe estis presinta (ekde 1499 kun: Opusculum ad angenda etc.). Laŭdire jam lia patro Hanns en 1493 presadis erfurte, transdononte parton de la presadekipaĵo al la filo parton al Mathes Maler.

Bakalaŭriĝinte jure Marschalk estis en 1502 ĉe la ĵus fondita universitato de Wittenberg, kien li translokitis la presejon. En ĝi estos presita la unua libro kun grekaj tipoj en Wittenberg; li ankaŭ iĝis profesoro de la helena lingvo surloke.

Intertempe li estis saksa sendito en Brandenburg an der Havel, ekde 1505 li estis ĉe la kortego de la duka moŝto Henriko de Meklenburgo en Schwerin kiel oficisto en ĉefa rango. En 1510 li enmatrikuligis sin ĉe la unversitato de Rostock, kien li ankaŭ transloĝiĝis. Ulrich von Hutten dediĉis tiam unu elegion al li. Kiel duka konsilisto li estis bone salajrita, ricevis regule abundon da nutraĵoj kaj ricevis pluse la salajron profesoran.

La wittenbergan presejon li tamen ne kunportis al Rostock, sed transcedis ĝin al la poeto Hermann Trebelius el Eisenach. Tiu homo revenigis ĝin al Eisenach, kien li fuĝis pro pestepidemio de Wittenberg (en 1506). La presejo denove translokitis, nome reen al Wittenberg, en 1508; posedanto estis tiam certa Johann Gronenberg.

Marschalk mem represadis en 1514 en Rostock kaj ŝajne li rehavigis kelkajn ekipaĵerojn de la presejo al si.

Verkoj redakti

  • Interpretamentum leve in Psellum de natura ciborium, 1499
  • kiel eldonisto kaj komentanto: De Grammatica liber de Martianus Mineus Felix Capella, 1500
  • Grammatica exegetica, 1501
  • Orthographia, 1501
  • Enchiridion poetarum clarissimorum, 1502
  • kiel eldonisto: Lectio de potestate summi pontificis et Romani imperatoris de Petrus de Ravenna, 1503
  • Chronicon der mecklenburgischen Regenten (ĉ. en 1520)
  • Annales Herulorum et Vandalorum, 1521,
  • De Sacrilegium Judaeorum Sternbergae 1491 commissio germanico idiomate, 1510
  • Historiae Aquatilium, 1517-1520

Literaturo redakti

  • Gustav Bauch: Wolfgang Schenk und Nikolaus Marschalk. In: Centralblatt für Bibliothekswesen 12, 1895, S. 353-409.
  • Maria Grossmann: Humanism in Wittenberg 1485-1517. De Graaf, Nieuwkoop 1975, ISBN 90-6004-333-2
  • Thomas Haye: Notizen zu Nicolaus Marschalk. In: Daphnis 23, 1994, S. 205-236.
  • Irene Dingel kaj Günther Wartenberg (eld.): Die Theologische Fakultät Wittenberg 1502 bis 1602. Leipzig 2002, ISBN 3374020194
  • Heinz Kathe: Die Wittenberger Philosophische Fakultät 1501–1817. Böhlau, Köln 2002, ISBN 3412044024
  • Dietmar von der Pfordten (eld.): Große Denker Erfurts und der Erfurter Universität. Göttingen 2002: Wallstein, p. 118 sekv., ISBN 3-89244-510-9
  • Michael Bischoff: Geschichtsbilder zwischen Fakt und Fabel. Nikolaus Marschalks Mecklenburgische Reimchronik und ihre Miniaturen, Lemgo 2006. ISBN 3-9807816-3-1

Eksteraj ligiloj redakti