Hermann Trebelius
Hermano Trebelo (1475-1515) estis germana poeto, verkisto kaj libristo, konsiderata la unua presisto de Ajzenaĥo. Hermano Trebelo vizitadis la Universitato de Erfurto kaj konatiĝis kun Nikolao Marsĉolko. En 1502, supozeble kiel helpa presisto, li iris al Wittenberg kies funkciis presoficejo. En la Universitato de Vitembergo li instruis la grekan. Tie li ekkonfliktis kun la humanisto Georgo Zibuto (1480-1528).
Hermannus Trebelius (1475-1515) | ||
---|---|---|
![]() Nenia in obitu pudiciss. femine Dorotheae de Clunis, 1512
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Hermann Surwynt | |
Naskiĝo | 1475 en Ajzenaĥo aŭ Nazza, ![]() | |
Morto | 1515 en Frankfurto ĉe Odro, ![]() | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Alma mater | Universitato de Erfurto Universitato de Wittenberg | |
Profesio | ||
Okupo | presisto • universitata instruisto • poeto-juristo [#] | |
Aktiva en | Eisenach • Erfurto • Wittenberg • Frankfurto ĉe Odro [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Pro la pesto, la universitato translokiĝis al Herzberg am Harz, en 1506. Trebelo iris la Ajzenaĥo, kie lia filo estis viktimo de pesto kaj li verkis "Elegie Hecatostichon Elegiacum de Peste Isenachensi", en 1507. En tiu jaro li estis laŭrokronita de Frederiko la Saĝa (1463-1525), laŭ rekomendo de Mutianus Rufus (1470-1526). Post sia reiro al Ajzenaĥo, li instruis en la Latina Lernejo de Ajzenaĥo. Pro interna malamikeco li iris el Gotha al Frankfurto ĉe Odro kiel instruisto pri poetiko kaj juro. Post la unuaj kvereloj kun Dietrich von Bülow (1460-1523), li recevis la apogojn de Ulriko de Huteno (1488-1523) kaj Johannes Aesticampianus (1457-1520). Hermano Trebelo supozeble instruis civilan juron en Frankfurto ĉe Odro.