Domo ĉe la Granda Arkeo de Noa kaj Kastelo de Sankta Anĝelo

La Domo ĉe la Granda Arkeo de Noa kaj Kastelo de Sankta Anĝelo (en la germana: Haus zur Großen Arche Noah und Engelsburg) estas historia domo en la urbocentro de Erfurto, Michaelisstraße 38.

La domo en la Michaelis-strato nr. 38.

La domo kiel lulilo de biblioteko redakti

Amplonius Rating de Berka, rektoro de la universitato, ĉi tie ekde 1392 farigis multajn manuskriptojn. Iĝis - kune kun aliaj libroj el la privata biblioteko 600 volumojn granda - fundamento de unu el la plej belaj kaj famaj fakulaj bibliotekoj de germana mezepoko: la t.n. "Amploniana", kiu estas nuntempe enkorpigita en la moderna biblioteko altlerneja.

La domo kiel grava presejo redakti

Poste la domo estis grava presejo de Melchior Sachse kie oni fabrikis la luteran biblion de 1522 aŭ la Popollibron de Doktoro Faŭsto. Li laŭdire eĉ loĝis tie ĉi. Meze dominas la blazono de Sachse kaj de sia edzino Elisabeth Lange, medalokapoj montras Kriston maldekstre kaj Petron.

Funkcio hodiaŭa redakti

Nuntempe (inaŭguro en la 2-a de oktobro 2000) la domo estas internacia renkontiĝcentro kaj tranoktejo (17 ĉambroj) de la gastoj de la altlernejo. Inter la domo kaj la Collegium Maius estas la Furtmühl-strateto kiu kondukas onin al romantika insuleto sur la rivero Gera.

Eksteraj ligiloj redakti