Malfermi la ĉefan menuon
La ejo post la restaŭradoj, 2012.
En 1953 oni surloke nur vidis la ŝtonamasajn ruinojn de la ejo (dekstre)! Fone estas la Universitata preĝejo.

La Collegium Maius (intertempe ankaŭ: Collegium Anselmianum) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbocentro de Erfurto (Michaelisstraße nr. 39).

Historio de la konstruaĵoRedakti

La ĉefa ejo de la universitato (ĝis 1816) estis konstruita de 1511-1515 en malfrugotika stilo tie, kie jam antaŭe estis estinta en 1453 konstruita kolegiejo.

En 1681 oni ĝin denove alikonstruis laŭ la bezonoj de rektorejo. Tiaj alikonstruadoj poste ofte ripetiĝis, ĉiam laŭ la respektiva uzo. La 9-an de februaro 1945 ĝi estis komplete detruita per bombatakoj de la Aliancanoj. Nur la portalo (en 1983 je parto rekonstruite) restis; aliaj konstruaĵeroj konserviĝis aliloke.

Mallonga historio de universitata vivo en ErfurtoRedakti

La erfurta burĝaro ricevis en la jaro 1379 la unuan universitatan privilegion en la hodiaŭa Germanio, eĉ antaŭ Heidelberg (1385). Post nova privilegio en 1389 la altlernejo malfermiĝis per ĉiuj kvar fakultatoj (filozofio, medicino, jurscienco, teologio). Ĝi estis konsiderata kiel unu el la plej pintaj altlernejoj en Centra Eŭropo.

En 1500 ĝi fariĝis centro humanisma kaj poste parte malfermiĝis al la lutera reformacio. Iompostioma falo iĝis i.a. pro la fondo de la protestanta landa universitato de Jena en la 1558-a jaro. Post malkurta dekadenco oni fermis la altlernejon en 1816 por remalfermi ĝin nur en 1994 kiel moderna reforma universitato. La malnova universitata nomo Hierana tamen ne plu estis aplikita.

Pri la funkcio de "collegia" ĝeneraleRedakti

Collegia nomiĝis la grandaj studentaj domoj, en kiuj vivis kune multaj altlernejanoj, t.e. la profesoroj kaj la studentoj. La pli malgrandaj nomiĝis kolegietoj. La Collegium maius estis la ĉefsidejo de la universitato kaj samtempe sidejo de la fakultato filozofia: Krome ekzistis en Erfurto la Collegium Porta Coeli (aŭ Amplonianum), la Collegium Marianum (de la juristoj) kaj la Collegium Saxonum. Organizite fare de privatuloj ekskluzive, la kolegietoj (bursae) estis pli magrandaj domoj. Eblis kunvivo de malmultaj studentoj kun la profesoro eĉ en ties loĝejo.

Sidejo de la filozofia fakultatoRedakti

Estis la filozofio baza studo antaŭ la enskribiĝo por unu el la tre pli altaj fakultatoj (medicino, jurscienco, teologio). Oni devigis ĉiun studanton finstudi la sep liberajn artojn kiuj havis la radikojn en la klasika antikveco: pro tio la nomo de artista fakultato. Je tio la plimulto de la studantoj ankaŭ jam kontentiĝis, ĉar ĝi sufiĉis por bona okupo labormerkate.

Hodiaŭa funkcioRedakti

Hodiaŭ (ekde 2009) ĝi estas la moderna administradejo de la Evangelia Eklezio de Meza Germanio (EKM).

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Almuth Märker: Geschichte der Universität Erfurt 1392–1816. Weimar 1993.
  • Steffen Raßloff: Das Collegium maius – Renaissance eines herausragenden Kulturdenkmals. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 43 (2009), p. 22-23
  • Astrid Rose:Das Arbeitshaus im Collegium maius. Stadt und Geschichte, nr. 50, 01/2012, p. 26-27
  • Werner Schnellencamp: Baugeschichte des "Collegium Maius" der Universität Erfurt, eldonejo Kurt Stenger, Erfurt 1936.
  • Landeskirchenamt der Evangelischen Kirche in Mitteldeutschland (eld.): Landeskirchenamt und Collegium Maius in Erfurt. faldfolio, Erfurt 2011.
  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligilojRedakti