Dieter M. Weidenbach

Dieter Morales WEIDENBACH (naskiĝinta en 1945 en Stendal) estas germana pentristo. Li laboras kaj loĝas en Vajmaro kaj en Berlino.

Dieter M. Weidenbach
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1945 (1945-10-22) (78-jaraĝa)
en Stendal
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo grafikisto • pentristo
vdr

Vivo redakti

Weidenbach trapasis la abiturientan ekzamenon en Weißenfels en 1964. Inter 1964-66 li studis arthistorion kaj historion ĉe la Karl-Marx-Universitato de Lepsiko. Inter 1966-71 li estis studento de pentrado kaj grafikado ĉe la Altlernejo pri grafiko kaj libra arto en Lepsiko. Inter 1978-80 li iĝis disĉiplo de profesoro Willi Sitte en Halle (Saale), ĉe la Altlernejo Kastelo Giebichenstein.

En 1982 Weidenbach komisiitis docenti ĉe la Altlernejo pri industria formdonado en Halle. En 1985 li eksŝtatanigitis fare de la GDR-aŭtoritatuloj kaj malfermis en 1986 atelieron rekte ĉe la aliancana kontrolpunkto Checkpoint Charlie, en la Artistodomo Friedrichstraße (Okcidenta Berlino). Post la Turniĝo li revenis en Orientan Germanion, nome al Vajmaro en la Artistodomon Haußknechtstraße. Inter 2000-02 li docentis ĉe la Fakaltlernejo pri ĝarden- kaj pejzaĝodezajnado en Erfurto. En 2003 li gajnis la Wilhelm-Fraenger-stipendion en Potsdam.

Verkoj (elekto) redakti

 
"Kinderfreuden", Weißenfels 1974
  • Selbstbildnis als Student, 1965, lignogravuraĵo
  • Die Versuchung des Malers Mathias Grunewald, 1975, oleo sur tolo
  • Unterwegs, 1976, oleo sur dura fibroplato
  • Radierfolge 10 Ritterliche Gesänge, 1977–1980
  • Titanic, ein permanenter Untergang, 1998, triptiko, oleo sur tolo
  • Mädchen mit Spiegel, 2000, oleo sur tolo

Literaturo redakti

  • Hallescher Kunstverein (Hrsg.): Dieter M. Weidenbach, Weimar, Malerei 1985–1995. Halle 1995.
  • Ralf-Michael Seele (Hrsg.): Dieter Morales Weidenbach, Assoziationen, Fragmente, Irritationen, Malerei, Druckgrafik, Zeichnung 1976–1998. Meiningen 1998, ISBN 3-930675-16-1.
  • Oda Beuschel (Hrsg.): Eine Malerfreundschaft 1962–1980: „… und verbirg Deinen Schmerz …“. Weißenfels 2005.

Eksteraj ligiloj redakti