Checkpoint Charlie

Checkpoint Charlie estas ejo en Berlino, kie estis kontrolpunkto inter la usona kaj soveta sektoro inter 1961 kaj 1990. Ĝenerale ĝi estis uzebla por armeanoj kaj eksterlandanoj. Loĝantoj de Okcidenta Berlin aŭ de FRG ne rajtis pasi. Por ili kaj tiuj el GDR, kiuj havis la permeson trapasi la limon, ekzistis aliaj kontrolpunktoj (ekz. Bahnhof Friedrichstraße, Invalidenstraße aŭ Warschauer Straße)

Checkpoint Charlie
Checkpoint Charlie nuntempe
Checkpoint Charlie nuntempe
Checkpoint Charlie nuntempe
Berlin border crossing • vidindaĵo [+]

LandoGermanio
RegionoBerlino
Koordinatoj52° 30′ 27″ N, 13° 23′ 25″ O (mapo)52.507513.390277777778Koordinatoj: 52° 30′ 27″ N, 13° 23′ 25″ O (mapo)

Checkpoint Charlie (Berlino)
Checkpoint Charlie (Berlino)
DEC
Checkpoint Charlie
Checkpoint Charlie
Lokigo de Berlino en Germanio
Map
Checkpoint Charlie
Vikimedia Komunejo:  Checkpoint Charlie [+]
vdr
Mapo de Berlina muro kun loko de Checkpoint Charlie
Dum oktobro 1961 usonaj kaj sovetaj tankoj estis pretaj por ataki
Monumento al tiuj kiuj mortis provante transiri la Berlinan muron. La memoraĵo staris dum dek monatoj en 2004 kaj 2005 proksime de Checkpoint Charlie.

La limtrairejo iĝis fama pro kelkaj provoj perforte trapasi la limon.

La nomo devenas de Checkpoint (angle) por kontrolpunkto. Estis la tria de la kontrolpunktoj, kiuj estis utiligitaj de la usona armeo ĝis 1990. La unua (Alfa) laŭ la ICAO-Alfabeto estis la limtrairejo Helmstedt-Marienborn, la dua (Bravo) la usona parto de la doganejo Dreilinden-Drewitz ĉe la sudokcidenta rando de okcidenta Berlino.

Ĉe la okcidenta flanko de la muro, kiu estas kutime rigardata kiel limo inter okcidenta kaj orienta Berlino, estis strio, kiu estis kutime kelkajn metrojn larĝa kaj kiu jure ne plu apartenis al la okcidentaj sektoroj. Kutime oni povis senriske piediri kaj bicikli en la ombro de la muro, kvankam tabuloj en regulaj distancoj atentigis pri la risko, ke oni forlasis la okcidentan ("liberan") sektoron. La eniro en la orientan parton de Berlin nur eblis tra la okcidentflanka, dua kontrolpunkto, kie okazis la kontroloj flanke de GDR.

Hodiaŭ la ejo estas parto de la libere trapasebla Friedrichstraße norde de la metrostacio kaj strato Kochstraße. Oni lasis la usonan kontroldometon kaj multaj turistoj vizitas la lokon por foti. Ĉe la angulo troviĝas muzeo pri la muro, kiu ekzistis jam antaŭ la forigo de la limo en la jaro 1990.

Esperantaĵoj redakti

La komplikaj reguloj pri la kontrolpunktoj foje kaŭzis konfuzojn por internaciaj grupoj. Okcidentaj eksterlandanoj povis trapasi Checkpoint Charlie (eĉ en aŭtomobilo), dum la akompanantaj germanoj devis per metroo iri al la metroa kaj trajna stacidomo Friedrichstraße kaj poste denove renkontiĝi kun la aliaj.