Preĝejo Sankta Benigno (Bischleben)

La Preĝejo Sankta Benigno (germane: Kirche St. Benignus) estas vilaĝa kirko protestantisma en Bischleben, urbokvartalo okcidenta de Erfurto, Germanujo. Ĝi situas en la strateto Mauergäßchen kiu unuigas la stratojn In der Linde kaj Backhausstraße. Kiel la kirkoj en Möbisburg kaj Rhoda ĝi apartenas al la evangelia eklezisubdistrikto de Bischleben.

La kirko de sudo (2010)
Vido de oriento (2007)

Historio redakti

La malsupraj tureroj datumas ankoraŭ el antaŭula konstruaĵo romanika. La (malofta) patroneco estas de Sankta Benigno el Diĵono, misiisto kaj martiro el Malgranda Azio.

La unua mencio de la kirko estis en 1419. Temas pri ununava halokirko kun triflanka, multangula eosta finigaĵo kiu iam estas antaŭ la pli malnova turo.[1] La enskribita jaro 1470 atestas faritajn alikonstruadojn tiamajn. Dum Reformacio la komunumo iĝis protestantisma. En 1551 (kp. alian enskribon) iĝis nova alikonstruo. En 1650 oni forigis la damaĝojn el la Tridekjara milito kaj en 1699 la turo ricevis la nunan spajron italan kun lanterno. En 1716 la kirkonavo novfaritis kun utiligo de pli malnovaj konstrueroj. Enen venis ĉe tri flankoj duetaĝa galerio, kies pilastroj portas spegulvolbon.

Enkorpigo de la tuta vilaĝo je Erfurto iĝis en 1950; en 1957 mulditis tri novaj sonoriloj kaj la saman jaron ili konsekritis fare de la landa episkopo Moritz Mitzenheim. Tiam la komunumo apartenis administre ankoraŭ al la eklezidistrikto Gotao. En 1961 instalitis nova orgeno kaj en 1983 la interno nove farbitis, puco ekstera novigotis en la jaro 1987-a. Tegmentoj ĉiuj ŝanĝitis en 1993 kaj en 2005 okazis aliaj restaŭradoj eksteraj.

Meblaro redakti

 
Figuro de Sankta Benigno (2017)

La kirko havas barokan ambonaltaron kaj kripton sub la altarejo. Kvar slaboj kaj tri epitafoj el la tempo de inter 1586 kaj 1732 imponas kiel la marmora Benigno-skulptaĵo de Thomas Nicolai de 2011 kun alteco de 1,80 metroj. La sonorilojn de 1957 produktis la firmao Schilling el Apolda dume la orgenon en 1961 la firmao Jehmlich el Dresdeno (kun uzo de partoj de la antaŭa instrumento).

Literaturo redakti

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet. Gerd Schöneburg Verlag, Erfurt 2007

Notoj redakti

50.93495110.990031