Gastejo Feuerkugel (Erfurto)

(Alidirektita el Gastejo Feuerkugel (Erfurt))

Gastejo Feuerkugel estas unu el la plej tradiciaj gastejoj en Erfurto, Germanujo (urbocentre: (Michaelisstraße nr. 1-3).

La historiplena gastejo je la komenco de la Michaelis-strato.

Ĝi troviĝas videalvide al la Domo de la nigra korno kaj apud la Malnova sinagogo. Pro la neliturgia uzo de la eksa sinagogo fare de la gastejo, la tuta konstruaĵo sinagoga konserviĝis kaj farigis ĝin la plej malnova singagogo (kun tegmento) en Centra Eŭropo[1].

Historio redakti

  • 1587: Unua mencio dokumente, posedanto estas Balthasar Stotternheim, kiu riĉiĝis per la komerco de izatido.
  • 1651: Gastejestro Florian Böttger aĉetas la grundon.
  • 1896: La gefratoj Max kaj Karl Müller aĉetas la bienon kaj konstruigas la domon en la nuna formo.
  • 1897: Malfermo de la Kafejo Müller kun danchalo kaj kegloludejo: la Malnova sinagogo servas kiel ĉambro por societoj.
  • 1903: Vendado al la bierfabriko Gottlieb Büchner A.K.
  • 1920: Transprenas la Büchner-bierfarejon la lepsika bierfarejo Riebeck. Nova luprenanto estas Willi Anders, iama paĝio en la lepsika hotelo Zur Feuerkugel:
  • 1926: Ampleksaj renovigoj redonas al la ejo sian belecon. La biervendejo fariĝas gastejo kun la nomo "Gasthaus Feuerkugel".
  • 1930: La polico malpermesas al Anders la bredadon de porkoj en la malantaŭa korto.
  • 1952: Nova posedanto estas la firmao "Anders & Co. KG".
  • 1968: Orientgermana ŝtata Komerca organizo (HO) transprenas la prizorgon de la gastejo kaj de la hotelo Erfurter Hof
  • 1989: Restaŭradoj de manĝoĉambroj kaj pligrandigo de la kuirejo.
  • 1997: Fermo de la gastejo.
  • 2001: Kompleta restaŭrado laŭ malnovaj planoj.
  • 2002: Solena inaŭguro je la 3-a de decembro kiel tradicia gastejo en la urbokerno, laŭ la stilo tipa por la transiro de la fino de la 19-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti