Preĝejo Sankta Andreo (Ermstedt)

La Preĝejo Sankta Andreo (germane: St. Andreas) estas protestantisma kirko en Ermstedt, Germanujo. La kirko post la Turniĝo ekstere kaj interne profunde restaŭritis.

Kirkoturo
Suda flanko
Triptiko

Historio redakti

La nuna ejo starigitis en 1613 ĉe la rando komunuma. La kampanilo ueste de la navo iam estis la eosta turo de la romanika antaŭula kirko kies fundamentojn oni trovis antaŭ la sakralejo.[1] La nuna transejo el la interno kirka en la turan ĉambron turpiedan iam estis la ĉefa enirejo en la antaŭula konstruaĵo. Atesto pri la konstrujaro de la nuna kirko estas la baptujo antaŭ la altaro en kiu encizelitis la jardato 1613. Alia atesto estas la tabulo supre de la enirejo. La cizelisto ambaŭloke postlasis signon sian, krucon kun piedo separita kaj du kruciĝantaj linioj ĉe la horizontala trabego.

La hodiaŭ sume 25,94 metrojn alta turo havis dum la tempo de la antaŭa kirko altecon de nur ĉ. 13 metroj, sed sen turpinto. La masonitaĵo finiĝis tie, kie hodiaŭ estas la s-forma ankrko ĉetura.

Galerio redakti

Certe estas la afero la plej impona la duetaĝa balkonaro kio faritis post la Reformacio por la kreskinta nombro de kirkvizitemuloj. Tie videblas 37 bildoj kun scenoj el la Nova Testamento.

Orgeno redakti

 
La galerioj
 
La orgeno

La orgeno estas simetrie konstruita al la altaro sur la plej supra galerio. La nuna instrumento anstataŭigis orgenon de 1593 el Friemar, konkrete en la 1685-a jaro. Eĉ pli nova venis el Dachwig el la ateliero de Johann Michael Hesse en aŭgusto 1813. Samtempe pluinstalitis por statikaj kialoj apogpilastroj eostaj. En 2012 la orgeno estis ankoraŭ riparota.

Altaro redakti

Eoste de la interno estas la triptiko el la erfurta franciskana preĝejo; ĝi venditis en 1656 al la ermstedt-anoj. La vendokontrakto troveblas en la Urba Arkivo de Erfurto. Ankaŭ la malantaŭo altara prie havas malklare videblan enskribaĵon. Restaŭritis ĝi en speciala ateliero en Dresdeno. Montras la aloj interne la apostolojn Andreo, la patronon de la preĝejo, kiel ankaŭ la Savinton Kristo. Meze estas (nebiblia) priploro de Kristo.

Restaŭradoj (elekto) redakti

Post la Turniĝo novfariais inter 1992 kaj 1994 la tegmento; malfeliĉe dekon da jaroj poste evidentiĝis fuŝeta laboro pro uzodevo de 100 jarojn aĝajn brikojn pro monumentprotektaj kiakoj. La lignospajrokonstruo necesigis en 1994 kompletan novkovradon per ardezo. Inter 1998 kaj 2000 rubujo el la malsupra etaĝo tura iĝis por havigi vintran kapelon kaj instalo de sanitaraj ejoj. Inter 2004 kaj 2007 malnovaj pucaĵoj forigitis. Ankaŭ originalaj farboj revenis. En 2010 la altaro novigitis en Dresdeno.

Referencoj redakti

  1. Ulman Weiss: Erfurt 742-1992. Stadtgeschichte, Universitätsgeschichte. Verlag Hermann Bohlaus Nachfolger, 1992, ISBN 978-3-7400-0806-2, p. 65

Literaturo redakti

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. 2a eldono, Deutscher Kunstverlag, 2003, p. 396.
  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet. 2007, p. 52.

Eksteraj ligiloj redakti

50.96861111111110.885555555556