Ermstedt estas de 1994 urbokvartalo de Erfurto en Germanujo kun alteco de 291 metroj. En la 31.12.2016 ĝi havis 448 loĝantojn. Temas pri ĝia plej orienta parto. Ĝi situas sur la Altebenaĵo de Alach; sude de ĝi fluas la rivero Nesse. La teritorio estas malarbara kaj kultivatas intense agrikulture dume la vilaĝo mem karakteriziĝas ĝis hodiaŭ per siaj historiaj bienoj. Dum la 1990-aj jaroj estiĝis okaze de suburbanig-fazo en la eksa GDR nova setlejaro kun unufamiliaj domoj ĉe la orienta rando. Najbaraj lokoj estas norde Zimmernsupra, oriente Gottstedt, sudoriente Frienstedt, sude Gamstädt kaj okcidente Nottleben. Ĝis la erfurta urbokerno estas 10 kilmetroj, al Gotao ĉirkaŭ 14 kilometroj.

Ermstedt
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 99092
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 58′ N, 10° 53′ O (mapo)50.968310.8828Koordinatoj: 50° 58′ N, 10° 53′ O (mapo) [+]
Alto 291 m [+]
Areo 5,87 km² ( 587 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ermstedt (Turingio)
Ermstedt (Turingio)
DEC
Ermstedt
Ermstedt
Situo de Ermstedt
Ermstedt (Germanio)
Ermstedt (Germanio)
DEC
Ermstedt
Ermstedt
Situo de Ermstedt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ermstedt [+]
vdr
Andreo-kirko
Komunuma domo de Ermstedt
Vandbildo pri eksa fervojlinio kondukanta de Erfurto al Nottleben

Historio redakti

Komence de la 9-a jarcento menciitis Ermstedt ĉe Breviarium Lulli sub la nomo Ermenstadt. La komunumo jam longe intimajn koneksojn havis kun Erfurto kaj dividis ĉiujn teritoriŝanĝojn: post 1802 la prusiiĝo, en 1807 integriĝo al la Princlando Erfurto, en 1816 reprusiiĝo ktp. En la 1.7.1950 Ermstedt ricevis kiel novan kvartalon Gottstedt; ekde 1994 ambaŭ vilaĝoj estas erfurtaj definitive.

Demografia evoluo redakti

  • 1843: 321[1]
  • 1910: 355
  • 1939: 347
  • 1995: 336
  • 2000: 384
  • 2005: 466
  • 2010: 456
  • 2015: 441[2]

Vidindaĵoj redakti

La plej grava konstruaĵo arĥitekturhistoria estas la protestantisma Andreo-kirko. Eklezikomunumo ĝi apartenas al la distrikto Frienstedt.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Ermstedt ĝis nun agrikulturejas kun pluraj ĉi tiajn entreprenojn. Due temas parte pri loĝadzono por pendollaborantoj erfurtaj. Inter 1926 kaj 1967 troviĝis tie haltejo de la fervojlinio inter Erfurto kaj Nottleben kun konekso al la centro urba. Hodiaŭ buslinioj estas transprenintaj tiun ĉi rolon kun venigo al la Foiro de Erfurto kaj al la Flughaveno Erfurt-Weimar. Alia buslinio kondukas al Neudietendorf kun praktikaj koneksoj busaj kaj vagonaraj. Ŝoseoj kondukas suden al Neudietendorf, norden al Döllstädt, orienten al Bindersleben kaj orienten al Nottleben.

Referencoj redakti

  1. Handbuch der Provinz Sachsen. Magdeburg, 1843.
  2. Enloĝantarnombro de ĉiuj kvartaloj

Eksteraj ligiloj redakti