Princlando Erfurto

La Princlando Erfurto (germane: Fürstentum Erfurt, france: Principauté d'Erfurt) ekzistis inter 1806 kaj 1814. Ĝi enhavis Erfurton kaj la ĉirkaŭaĵojn kun la Grafejo Blankenhain. La tuto rekte restis sub ordono de la franca imperiestro mem.

La Princlando Erfurto kiel punkto blanka eksklava meze de Rejna Federacio
La t.n. Napoleona altaĵo en la sudo de Erfurto, por glorigi la imperiestron de la francoj

Historio redakti

La princlando (t.e. la iama elektomajenca erfurta ŝtato) iĝis kune kun la grafejo en Blankenhain - post la de la malfavora Batalo de Jena–Auerstedt - imperia ŝtata domeno (domaine réservé à l'empereur) sub la nomo Provinz Erfurt. La aliaj turingiaj ŝtatoj devis aliĝi al Rejna Federacio.

Erfurto administritis de senatoj civila kaj milita estantaj sub la kontrolo de la imperia franca guberniestro (pli malfrue li nomiĝis intendanto). Lia rezidejo estis la (eksa) Majenca guberniestrejo.

 
Renkontiĝo inter Napoleono kaj la rusa caro en 1808 en Erfurto okaze de la Erfurta Kongreso

En 1808 Napoleono okazigis en la erfurta eksklavo la pompegan Erfurtan Kongreson i.a. por varbi la rusan caron Aleksandro la 1-a je komunaj strategiaĵoj.

Ekde la 25-a de oktobro 1813, post la Batalo de Leipzig, Erfurto sieĝitis fare de taĉmentoj prusiaj, aŭstriaj kaj rusiaj. En januaro 1814 la prusoj okupis laŭkontrakte la urbon. En majo 1814 ili konkeris krome sen sangoverŝo la citadelojn Petersberg kaj Cyriaksburg.

Erfurto post la liberiĝo redakti

Post la Viena kongreso Erfurto iĝis prusia post cedo de orienta kaj okcidenta partoj de la erfurtaj landaj teritorioj kiel ankaŭ de la Blankenhain-zono al da duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Erfurto mem iĝis ĉefurbo de la nove kreita registardistrikto Regierungsbezirk Erfurt ene de la saksia provinco.

Literaturo redakti

  • Marina Moritz, Horst Moritz: Das Fürstentum Erfurt und die Herrschaft des Großen Kaisers. Leben und Sterben in bewegter Zeit (1806-1814), Erfurt 2008, ISSN; 0947-952-X
  • Frank Boblenz: Das Königreich Westphalen sowie die Provinzen Erfurt und Fulda. Zum Umfang des 'französischen' Thüringen von 1806/07-1813/14. – In: Ältestes bewahrt in Treue, freundlich aufgefasstes Neue. Festschrift für Volker Wahl zum 65. Geburtstag. Herausgegeben im Auftrag des Thüringer Archivarverbandes von Katrin Beger, Dagmar Blaha, Frank Boblenz und Johannes Mötsch. Rudolstadt 2008, S. 333–348, ISBN 978-3-00-024781-1.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fürstentum Erfurt en la germana Vikipedio.