En la Imperiestra salonego en Erfurto okazis en 1808 (27-a de septembro ĝis 14-a de oktobro) la t.n. Kongreso erfurta (germane: Erfurter Fürstenkongreß aŭ Fürstentag, france: Entrevue d'Erfurt), kie interparoladis Napoleono[1] kun la rusa caro Aleksandro la 1-a. Ĝi celis revivigi aliancon post la pactraktato de Tilsit. Tiam Erfurto estis propra duklando sub rekta francia kontrolo, la t.n. Princlando Erfurto.

Napoleono akceptis la aŭstrian ambasadoron. Pentraĵo de Nicolas Gosse.

La paso de la kongreso redakti

En Tilsit, Napoleono kvazaŭ fanatikuligis la facile imponigeblan rusan caron; malgraŭ la cara admirado de Napoleono, la rusa kortego ankoraŭ kontraŭis al la franca politiko.

Napoleono kaj lia ministro pri eksteraj aferoj Talleyrand klopodis fari novan aliancon, al kio helpis ankaŭ la memprezenton kiel unuan francan imperiestron. Pro tio oni invitis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe kaj Christoph Martin Wieland kaj honoris ilin per la membrigo al la Honora Legio[2]. Kun Goeto li parolis en la 2-a de oktobro pri literaturo kaj la franca teatra arto, salutinte lin per la vortoj Vous êtes un homme - Vi estas virego!.

Oni ne povas diri ĉu ekzistis vere realaj ŝancoj por plibonigo de la rilatoj inter Francio kaj Rusio; sed fakte estis la renkontiĝo en Erfurto la lasta de la du ŝtatestroj.

En 1812 Rusio rifuzis pliseverigi la ekonomian blokadon kontraŭ Anglio, kiam la kontraŭfrancaj sentoj inter la rusaj nobeluloj atingis la kulminon. Oni paralele draste altigis la elspezojn por la armilaro kaj disponigis trupojn por ataki okcidenten. Napoleono antaŭiĝis per propra atako de la Rusio, kio kondukis finfine al fiasko.

Konkludoj redakti

Komence de la Tilsit-aliancigo kelkaj observantoj esperis je paca kuno de la du ŝatoj. La Varsovia Duklando funkciis kiel satelita ŝtato de Francio kontraŭ Rusio. Sendube pli pozitivaj rezultoj en Erfurto estus povintaj prokrasti eksplodantajn militagojn inter Rusio kaj Francio. Ĉu ili povintus eviti konfliktojn tute, tio ege pridubendas!

Referencoj redakti

  1. Napoleono estis ankoraŭ pli ofte en Erfurto, nome: en 23-a de julio 1807; en la 5-a de decembro 1812; de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo 1813; de la 22-a ĝis la 25-a de oktobro 1813.
  2. Anacleto Verrecchia, "Napoleone; voilà un homme", dum la prezento de la libro Il poeta e l'imperatore ĉe La Stampa (Tuttolibri), en la 8-a de aŭgusto 2009, paĝo 5: "Lo scopo principale era quello di impressionare, cosa in cui Napoleone era maestro. Per la grande campagna propagandistica, naturalmente, c'era anche bisogno di qualche grande figlio delle Muse. Napoleone ne scelse due, Goethe e Wieland, ai quali conferì anche la Legion d'onore. Goethe, che non mancava di vanità, si appuntò subito quella coccarda sulla giacchetta e non se la tolse più, come se non gli bastasse, per distinguersi, il genio che gli aveva dato madre natura."

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff kaj Ulrich Seidel: Der Erfurter Kaisersaal, Erfurt 2008. ISBN 978-3-86680-303-9 (p. 31-38).
  • Werner Greiling: Napoleon in Thüringen. Wirkung – Wahrnehmung – Erinnerung, Erfurt 2006, ISBN 3-937967-11-7 (p. 109–117).
  • Klaus-Dieter Kaiser: Erfurt, Napoleon und Preußen 1802 bis 1816, Erfurt 2002, ISBN 3-9807188-7-5 (p. 86–92).
  • Rudolf Benl: Der Erfurter Fürstenkongreß 1808. Hintergründe, Ablauf, Wirkung, Erfurt 2008, ISBN 978-3-941020-00-9
  • Gustav Seibt: Goethe und Napoleon. Eine historische Begegnung. München 2008, ISBN 978-3-406-57748-2

Eksteraj ligiloj redakti