Malfermi la ĉefan menuon

Döllstädt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 1 118 loĝantojn. Döllstädt apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Fahner Höhe.

Döllstädt
Blazono
Döllstädt in GTH.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Fahner Höhe
Urborajtoj
Koordinatoj 51°04′55″N 10°48′47″O  /  51.08194°N, 10.81306°O / 51.08194; 10.81306 (Döllstädt)Koordinatoj: 51°04′55″N 10°48′47″O  /  51.08194°N, 10.81306°O / 51.08194; 10.81306 (Döllstädt)
Alto super la marnivelo 200 m
Areo 13,37 km²
Loĝantaro 1118 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Poŝtkodo 99100
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067011
Komunumestro Christina Kempf
Partio de komunumestro BID
Adreso de la administrejo Markt 7
99958 Tonna
Oficiala retejo http://www.fahner-hoehe.de/frontend/de/Gemeinden/Doellstaedt/site__181/
Information icon.svg
vdr


GeografioRedakti

Döllstädt lokiĝas ĉe la ebena suda flanko de la Vargula-monteto chirkaŭ 3 km nordueste de la kresto Fahner Höhe. Najbaraj lokoj estas sude Großfahner, ueste la kvartalo Gräfentonna Tonna , norde la asparga kaj fraga urbeto Herbsleben kaj eoste Dachwig. La plej alta punkto de la vilaĝa teritorio estas Vargulaer Hügel kun 252 metroj, la plej profunda punkto kun 182 metroj spekteblas ĉe la komunuma limo kun Dachwig tie, kie la rojo Kornbach forlasas la areon vilaĝan.

HistorioRedakti

Pli frue la vilaĝo nomiĝis Tullenstat kiu etimologie atestas la malnovgermanan radikon tulli/duli signifantan tubon, profundaĵon; ĉevalpiedo; sago. La du lastaj signifoj povus esti en kunteksto kun al proksimeco de reĝa korto. Fruaj setladoj per elfositaĵoj atestitis en la epoko de malfrua ŝtonepoko kaj bronza epoko. Granda tombomonteto ĉe la norda vilaĝorando, la t.n. Vargulhügel forigitis en la 19-a jarcento. Ĝis hodiaŭ oni havas la nomojn topografiajn en distanco de ĉ. 1 km disde la norda vilaĝo. La unua mencio de Tullenstat estis en donacdokumento de la klostro de Fulda el la jaro 799. En alia donacdokumento de la 18.5.874 menciitis Tolestat apud aliaj 116 lokoj en Turingio devantaj liveri dekonon al la konvento en Fulda. Ĉefepiskopo Liubert el Majenco kiel ankaŭ abato Sigehard el Fulda kredis havi la rajton je dekonkolekto. La kverelon pacigis reĝo Ludoviko la Germano je sia kortego en Ingelheim en favoro de la fulda-anoj.[1]

Apartenis la vilaĝo kaj la burgo al la sinjoroj de Tullestete. El la menciita dinastio naskiĝis multaj bonaj politikistoj kaj administristoj. En 1212 ekposedantis la sinjoroj el Salza, poste la Gleichen-grafoj. En 1540 vane sieĝitis la bone remparita akvokastelo. Tamen la vilaĝo brulkonsumiĝis. Tiam apartenis Döllstädt al la Administradujo Tonna kiu iĝis en 1677 parto de la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg. En 1291 la majenca ĉefepiskopo Gerardo la 1-a konfirmis dokumenton por la cistercianina monakejo en Döllstädt kies denova mencio estis ĉirkaŭ 1350. En 1524 la ernestidoj ekregis kaj enkondukitis la Reformacio kio memkompreneble neniigis la klostron. La posedaĵoj ĝiaj iĝis bieno ŝtata. La en 1912 ankoraŭfoje pligrandigita ĉambra bieno (363 hektaroj) kie laboris la plejmulto de la vilaĝanoj, dividitis post 1945 dum la komunismo|komunisma tempo.

Ankoraŭ en 1777 ĉirkaŭfortikaĵo kun du pordegoj kaj unu enirejo konserviĝis. Post marodoj dum la Napoleonaj militoj en 1806 la burga monteto kalvas. Ankaŭ en Döllstädt oni kultivis multe da isato. En la 18-a jarcento sur la kampoj de Döllstädt gravis alia kolorigplanto, nomis carthamus officinarum por gajni safransimilan koloron. Ankaŭ anizo kaj koriandro lukre kultivitis ĝis 1775 kiam damaĝa organismo ĉesigis la tuton.[2]

TrafikoRedakti

En 1889 ricevis la vilaĝon konekson al la fervoliniaro danke al la konstruo de la fervojlinio inter Ballstädt kaj Straußfurt. En 1897 venis plusa fervojlinio kondukanta inter Erfurt-Kühnhausen kaj Bad Langensalza. Nuntempe funkcias nur la laste menciita. Post liberiĝo el la nazia diktaturo fare de la Usona Armeo en aprilo 1945 apartenis la vilaĝo ekde julio al la [[sovetio|sovetia[[ okupadzono kaj ekde 1949 al GDR. Faritis ideologie baziĝantaj terendividoj kaj ŝtatigoj; la iama kastelo uzitis ekde 1950 kiel maljunulejo. Nuntempe plej gravas [[asparago[[kampoj en la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo. Post 1990 plietendiĝis la vilaĝo je la moderna loĝejzono Im Teich.

 
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Nikolao

VidindaĵojRedakti

  • (iama) kastelo Döllstädter Schloss, hodiaŭ oldulejo de la evangelia eklezio
  • restoj de turmonteta burgo (eoste) kun informtabuloj
  • la protestantisma Kirko Sanktaj Petro kaŭ Paŭlo, novkonstruite en 1542 kun malnovaj epitafoj kaj tre kaduka paroĥestrejo
  • soklo de iama ventomuelejo apud la Herbsleben-strato

ElstarulojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Johann Georg August Galetti: Versuch einer Geschichte der Herrschaft Tonna, Tonna 1777, p. 108-114
  • Baurath Eberhard: Döllstädt (=Bau und Kunstdenkmäler Thüringens. Herzogthum Sachsen-Coburg und Gotha. Amtsgericht Tonna, 10) Jena 1891, p. 209}
  • "Döllstädt." En: H. Patze, P. Aufgebauer (eld.): Handbuch der Historischen Stätten Deutschlands / Thüringen. Kröner-Verlag, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-31302-2.

NotojRedakti

  1. Guido Reinhardt: Geschichte des Marktes Gräfentonna. Langensalza 1892
  2. NABU Thüringen (eld.): Zur Natur und Geschichte der Fahner Höhe. Erfurt 1999, ISBN 3-00-005479-0, p. 104.