Malfermi la ĉefan menuon
Alach-altebenaĵo, elaera foto.

La Alach-altebenaĵo (germane: Alacher Höhe) troviĝas okcidente de la urbocentro de Erfurto, en la Turingia Baseno, kaj invitas al biciklado en la direkto de Altebenaĵo Fahner.

PriskriboRedakti

Hodiaŭ ĝi estas senarbara kaj deklivis softe orienten al la rivero Gera, norden al la valo de la rivereto Weißbach kaj suden al la valo de la Schmira-rojo. Okcidente de la altebenaĵo fontas la rivero Nesse. La pinto de la altebenaĵo estas de 328.8 metroj, do ĉ. je 150 metroj super la talvego de la najbara Gera-valo.

Ĉe la rando respektive sur la altebenaĵo troviĝas la vilaĝoj Alach, Schaderode, Salomonsborn, Marbach kaj Bindersleben, kiuj ĉiuj apartenas al Erfurto. Ankaŭ la Flughaveno Erfurt-Weimar estas ĉe la altebenaĵo. Sudokcidente la flankaĵo etendiĝas ĝis la malnova urbocentro.

Ĉe Salomonsborn la kampo- kaj stratonomo Ĉe la ventmuelejo atestas la ekziston de almenaŭ unu tia muelejo. La aŭtoŝoseo nr. 71 krucas la altebenaĵon per longa kurbo ĝis la aŭtostrata kruciĝo Binderslebener Kreuz.

Historia funkcioRedakti

La altebenaĵo iam havis strategian gravecon. Kie estas nun la zono flughavena estis reduto nomita Schwedenschanze, datumanta de la Tridekjara milito.