Alach estas urbokvartalo de Erfurto, Germanujo. La vilaĝo kun ĉ. milo da loĝantoj (994 en la 31.12.2016) kuŝas ueste de la urbokerno apud Altebenaĵo de Alach sur alteco de inter 290 kaj 299 metroj. Najbaraj vilaĝoj estas Zimmernsupra okcidente, Töttelstädt nordokcidente, Schaderode norde, Salomonsborn nordoriente, Marbach oriente, Bindersleben sudoriente kaj Gottstedt sudokcidente. La ebena vilaĝ-areo estas senarbara kaj utiligatas intense de kamparanoj. Urbokvartala urbestro por Alach kaj Schaderode estas Rainer Blasse.

Alach
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99090
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 10° 56′ O (mapo)50.986710.9317Koordinatoj: 50° 59′ N, 10° 56′ O (mapo) [+]
Alto 299 m [+]
Areo 10,1 km² (1 010 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alach (Turingio)
Alach (Turingio)
DEC
Alach
Alach
Situo de Alach
Alach (Germanio)
Alach (Germanio)
DEC
Alach
Alach
Situo de Alach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alach [+]
vdr
domo komunuma
fajrobrigadejo

Historio redakti

La areo frukta ĉirkaŭ Alach jam longe setlejo estas. Oni trovis sepultejon el la tempo de la Merovidoj. En la 9-a jarcento faritis la unua menciiĝo. Ekde 1104 ĝin posedis la erfurta Petro-klostro de kio venis la kutimo nomi la vilaĝanojn petridoj (Peterlinge). Estante posedaĵo de la urba konsilio de erfurto ekde la 14-a jarcento la kontaktoj kun Erfurto povis pliintensiĝi. Sekve Alach estis implicite parto de la Elektoepiskopujo Majenco. En 1482 restaŭritis la senjorejo de la monaĥeja bieno Alach.

En 1664 sieĝis la vilaĝon elektisto-episkopo Johann Philipp von Schönborn kio kaŭzis grandajn damaĝojn kiuj ne antaŭ la komenco de la 18-a jarcento estis komplete riparitaj. Okaze de administra reformo de Erfurta Ŝtato estiĝis en 1706 la administradujo Amt Alach kiu responsis pri 15 vilaĝoj.

Ekde 1816 membris la paroĥa vilaĝo Alach kun siaj havaĵoj al Landdistrikto erfurta ene de la prusia Provinco Saksio. En 1822 vivis tie ĉi en 123 domoj 425 uloj. Ekstere de la kerno estis ventmuelejo. Malestiĝo landdistrikta estis en 1932 kaj Alach iĝis parto de Landdistrikto Weißensee. Enkorpiĝo de Schaderode estis en la 1.7.1950 dume Schaderode jam en la 19-a jarcento estis alach-a.

En 1952 kreitis la GDR-distrikto Erfurt-Land. En la 1.4.1994 Alach iĝis parto de Erfurto. Schaderode ankoraŭ nun kunligatas kun Alach politikreprezente, dume Salomonsborn ekde 2004 havas memstaran konsilantaron.

 
malnova laktejo

Demografio redakti

  • 1843: 0598 (inkluzive de Schaderode)[1]
  • 1910: 0638 (inkl. de Schaderode)[2]
  • 1939: 0707 (inkl. de Schaderode)[3]
  • 1995: 0795
  • 2000: 0977
  • 2005: 1041
  • 2010: 1012
  • 2015: 0984[4]

Vidindaĵoj redakti

 
preĝejo Sankta Ulriko

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Dum GDR-tempo Alach kvazaŭ ekskluzive vivis de agrikulturo; intertempe ĝi gastigas ankaŭ diversajn metiistajn entreprenojn kaj servocentrojn (ekz. Thüringer Postservice, Limes Bau GmbH) por kiuj pretas areo eoste ĉe la strato kondukanta al Salomonsborn. Sude troviĝas la Flughaveno Erfurt-Weimar; kiam oni plimodernigis la flughavenon oni konstruis novan straton pli ueste. Proksimas ankaŭ alirejo al aŭtoŝoseo A 71. Norden kondukas strato al Sahderoda, uesten strato al Zimmernsupra kaj Töttelstädt. Transira trafiko gvidatas preteren pli norde. EVAG ofertas publikan bustrafikon al Alach per la linioj 91 (inter Ermstedt kaj la buroa centro Büropark Airfurt) kaj 92 (inter Töttelstädt kaj Büropark Airfurt). Disde Büropark Airfurt cirkulas la tramlinio 4 en la direkto de la urbokerno.

Inter 1926 kaj 1967 Alach ĝuis pri haltejo de la flanka fervoja linio inter Erfurto kaj Nottleben.

Elstaruloj kun ligoj al Alach redakti

 
memortabulo kirkoporde por Michael Altenburg

Notoj redakti

  1. Handbuch der Provinz Sachsen, Magdeburg 1843.
  2. gemeindeverzeichnis.de
  3. Ŝablono:Verwaltungsgeschichte.de
  4. listo kun nombroj de la urbokvartaloj

Literaturo redakti

  • Hans-Peter Brachmanski (eld.): Geschichtliches aus Chroniken des Ortes Alach. Alacher Festschrift, Erfurt 1996, dua eldono 2007.

Eksteraj ligiloj redakti