Sepultejotombokampo en la lingvaĵo de arkeologio estas grupigo de ajna nombro da teraj tomboj. Temas do pri speco de tombejo, ĝenerale el prahistoria epoko. Ofte sepultejo konsistas el unu aŭ pluraj artefaritaj tombaj montetoj, la tumuloj, sed ankaŭ estas komplete ebenaj tombokampoj. Iufoje la loko estas signita per dolmeno(j), alispecaj ŝtonoj aŭ fajrejoj.

tombokampo dum arkeologia elfosaĵo kun tere videbligitaj siluetoj de la unuopaj tombaj fosaĵoj

Kontraste al sepultejo menciindas la nekropoloj - same prahistoria speco de tombejo, kiu konsistas el pluraj kompletaj tombaj konstruaĵoj, kiuj almenaŭ parte troviĝas super la tera surfaco.

Vidu ankaŭ redakti