Haus Zum Regenbogen (Erfurt)

La domo Zum Regenbogen (Johannis-strato nr. 55) estas ĉ. en 1900 konstruita loĝada-komerca domo en Erfurto kaj estis de 1925-33 la sidejo de erfurtaj sindikatoj.

La domo post la restaŭrado, 2012.
Memorigtabulo sur la domomuro.

Priskribo redakti

La kvaretaĝa domo konstruitis mallonge antaŭ la Unua mondmilito laŭ la tiam moda Heimatschutz-stilo. La nomon Ĉielarka domo ĝi adoptis de la antaŭula domo. La teretaĝon oni uzas kiel vendejan paron, dekstre kaj maldekstre de la ĉefa, meza enirejo. La supraj etagĵoj havas belajn orielojn altajn, kaj plej supre estas eĉ trabfakaĵo.

Historio redakti

En 1925 la domon alikonstruis funkciuloj de la sindikato Allgemeiner Deutscher Gewerkschaftsbund, por ke ĝi uzeblu kiel popoldomo. En la 1-a de majo 1933 la partio NSDAP komencis nuligi la sendependajn sindikatojn ĉie en Germanujo, organizante ankaŭ en Erfurto grandstilan manifestacion sur la Katedralplaco kun ĉ. 50.000 partoprenantoj. Jam en la 2-a de majo policistoj kaj anoj de Sturmabteilung okupis ankaŭ la domon en la Johannis-strato: tie ĉi kaj alie en la urbo arestitis 44 gvidantoj sindikatismaj kaj oni pelis ilin ĉe la malliberejon de sur Petersberg.

En 2003 oni muntis memortabulon sur la domomuro kiu neforgesigu tiun eventaĉon. Poste la domo ekrestaŭritis por esti taŭga por sia nunaj funkcioj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la konstrustilo Heimatschutz. Arkivigite je 2013-09-14 per la retarkivo Wayback Machine