Malfermi la ĉefan menuon
Kartuziana muelejo en Erfurto (2006), malsupre je la dekstra flanko videblas ankoraŭ la akvo-enfluejo.
La muelejo en 2008
Dum malkonstruo 2015
Dum malkonstruo 2015
Dum malkonstruo 2015

La Kartuziana muelejo (germane: Kartäusermühle) estis olemuelejo antaŭenigita fare de la akvoj de la rivero Gera en la strato Straße des Friedens 22 en Erfurto, Germanio.

La jam dummezepoke surloke komencita muelado ĉesis en 1935; dum la tempo de GDR ĝi servis kiel sidejo de la Produktadkooperativo metia (PGH) "Elektrohandwerk Licht und Kraft Erfurt". La monumentprotektita ejo el la jaro 1873-a malkonstruitis en decembro 2015.

SituoRedakti

Situis la muelejo ĉe la bordo de la rivereto Walkstrom, unu el la tri hodiaŭ la urbon Erfurto trafluantaj branĉoj de Gera. Plie en sudokcidenten kuŝas en iama marĉozono Luiza-parko kiu pretigitis je uzo en la 15-a jarcento kaj alikonstruitis ekde la 17-a jarcento je plezurĝardeno. En tiu ĉi parko la Gera-rivero separiĝas en tri branĉojn nome Bergstrom, Walkstrom kaj Flutgraben (fluegfoso artefarita en la 19-a jarcento sub la regado de urbestro Richard Breslau). Nordokcidente apudsituas la montetoj de la iama Citadelo Cyriaksburg dume pli sude Steiger-arbaro altiĝas je alteco de ĉ. 100 metroj supren de la Gera-valo.

HistorioRedakti

La unua muelejo estis ĉe la elfluo de Hirschlache disde Walkstrom (kanalo artefarita el la frua 12-a jarcento; unua mencio endokumenta jam estis en la jaro 1291; Hirschlache entubigitis en la 19-a jarcento kaj neniigitis post la konstruo de Juri-Gagarin-ringobulvardo). En la jaro 1434 la muelejon havigis al sia Gottschalk Paradies, monaĥo en la proksima kartuzio de Erfurto, pro oni intertempe nomis la muelejon ankaŭ Paradiesmühle. En la kuro de la jarcentoj iĝis samloke ĉiam novaj konstruaĵoj. Oni supozas ke antaŭ la en 2015 malkonstruita mueleja ejo ekzistis almenaŭ tri antaŭulaj konstruaĵoj. Ĉirkaŭ la jaro 1800 jam la malriĉiĝinta monaĥejo vendis la muelejon al privatulo.

En 1826 la urba administracio enkondukis la ciferecigon de la grundoj. La kartuziana muelejo iĝis eĉ numero 1 de sume 3050 teritorioj. Nuntempe tia numerigo ne plu validas. Post fajrego 1872 novaj konstruaĵoj faritis. Iĝis tiam moderna industria muelejo de 40 metroj da longeco, tri plenaj etaĝoj kaj plispacigita subtegmentejo. Tiam oni instalis krome ankaŭ rafinejo por kreskaĵa oleo por povi tuj plutrakti la krudan oleon. Post la venko de elektrizo kaj pli kaj pli malkaraj, de la akvofluo tre maldependaj motoroj, la uzo de tia antikva muelejo pli kaj pli malprofita. Finfine la funkcio haltiĝis en 1935. La lasta posedanto estis ekde 1926 Otto Filß, kiu ankaŭ prizorgis La Sankta-tombo-muelejo. La restintaj muelŝtonoj malaperis ĉirkaŭ la jaro 1940.

En la spacoza muelejo loĝis ekde 1919 pluraj familioj, inter ili la pentristo kaj grafikisto Alfred Hanf. Li aranĝis surloke ankaŭ sian laborejon presan kaj ankaŭ dezajnis la inflacibanknotojn por Erfurto por la periodo inter 1919 kaj 1923. Dum la Dua mondmilito la ĉefa ejo servis nakaŭ kiel lazareto, poste venis la Produktadkooperativo metia (PGH) "Elektrohandwerk Licht und Kraft"; ĝi ekmalfunkciis post la Turniĝo. Ekde 1992 la tuto restis senutiligite.

MalkonstruoRedakti

En la jaro 2006 akiris la komplekson socio arkitektura kaj konstruprojekta por alikonstrui tion ĝis 2013 je objekto kun loĝejoj kaj komercejoj. Intertempe la ejo estis deklarita monumentprotektotaĵo.[1] En la 20.6.2011 bruletis la ejo kio estingitis post unu horo. En la 25.10.2011 oni eklernis ke la posedanto volus - kontraŭ la volo de la monumentprotektaj oficejoj - malkonstrui la tuton kaj antaŭenigi ĝin per novaj ejoj.[2] Post diversaj tra-instancaj agadoj vere okazis la malkonstruo.

Iam la muelejo estis hela konstruaĵo - kiel atestas malnovaj fotoj - kun granda enskribitaĵo "Karthäuser Mühle". Dum la lastaj jardekoj ĝia aspekto estis kadukega kaj enloĝis ĝin kontraŭleĝuloj. En la 5.4.2015 ankaŭ la tegmento parte brulkonsumiĝis.

LiteraturoRedakti

  • Eberhard Menzel: Zur Geschichte der Karthäuser Mühle. Stadt und Geschichte (Erfurt), SuG 2/02, 2000, p. 26

NotojRedakti

  1. Lust auf Erfurts Haus Nummer 1. Anzeigensonderveröffentlichung der Thüringischen Landeszeitung, 16.6.2009
  2. Anne Martin: Investor will Kartäusermühle in Erfurt abreißen Thüringer Allgemeine, Erfurt 25.10.2011
50.96833311.017778