Malfermi la ĉefan menuon

Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto

Resumaj informojRedakti

Ĝi estis konstruita ekde 1277: nuntempe eksa klostro de la aŭgustenanoj, en kiu vivis Martin Luther kiel monaĥo de 1505 ĝis 1512. En la leona kaj la papaga fenestroj de la kirka ĥorejo troviĝas la modelo de la Luterrozo. Post la Reformacio la monaĥejo protestantiĝis en 1525. En 1559 ekis la sekularigo fare de la urbo. En 1945 estis detruitaj per bombardo partoj de la monaĥejo. Ekde 1994 troviĝis ĉi tie sidejo de la Provostejo Erfurt-Nordhausen. En 1996 fratinaro de la Communität Casteller Ring luprenis parton de la ejo, kiu antaŭ ĉio utiliĝas kiel centro kunvena kaj kongresa. La monaĥejo estas protektita monumento laŭ la leĝoj de la Liberŝtato Turingio.

HistorioRedakti

Komencoj kaj pligrandigojRedakti

 
Ĉelo de Lutero.

Jam ekde 1266 ekzistis filio de la aŭgustenanoj surloke. Pro kvereloj kun urbaj aŭtoritatoj ili forpelitis ekde 1273, sed revenis en 1276 definitive. Ilia sidejo fariĝis la ĉ. en 1131 konstruita Preĝejo Sanktaj Filipo kaj Jakobo (en la proksima Comthur-strateto). En 1277 ekis la konstrulaboroj por la monaĥejo. Rimedoj akiritis per almozoj kaj venditaj indulgencoj. Tiamaniere oni financis ĝis 1518 la konstruon de la biblioteko, de la Kapelo de Sankta Katarino, de la kapitulejo, de la turo, de klostro, de la longa preĝeja navo, de izatid-deponejoj kaj de la nova priorejo inter biblioteko kaj izatid-provizejoj. Aparte rimarkindas inter la originale konservitaĵoj la koloraj vitraloj de la preĝejo, faritaj inter 1310 kaj 1340 kaj la ekstera ambono pruvanta ke por amasoj da aŭskultantoj oni predikis liberaere.

Gravis ankaŭ la lernejo de la monaĥejo, fondita de Henriko de Friemar la maljuna. Tie ĉi oni ofertis la t.n. ĝeneralajn studojn (latine: studium generale). Al tio oni komplementigis bibliotekon, kiu estis konstruita ekde la 14-a jc. kaj finkonstruita en 1516. Inter 1505 kaj 1511 Marteno Lutero estis membro de la monaĥejo. Ordiniĝinte en la katedralo li celebris sian unuan meson tie ĉi la 2-an de majo 1507.

ReformacioRedakti

Johann Lange, bona amiko de Lutero, en 1522 ekestris la monaĥejon kaj preparis la enkondukon de la protestantismo en Erfurto kaj en la ĉirkaŭaĵoj. La saman jaron ankoraŭ li forlasis la ordenon kune kun multaj aliaj. En 1525 estis transdonita la preĝejo al la komunumo de Sankta Johano Baptisto. En la jaro 1556-a mortis la lasta monaĥo. Kompleta sekularigo iĝis en 1559.

Ekde 1561 la okcidentan alon kaj la priorejon uzis la Konsilantargimnazio. Por tio oni transformis la dormejon en loĝejojn por la lernantoj. La lernejo restis surloke ĝis 1820. Malgraŭ kelke da damaĝoj dum la Reformacio, la biblioteko depost 1646 reprosperis, kiam translokiĝis tien ĉi la biblioteko de la Evangelia Ministerio. Ekde 1669 parto de la monaĥejo iĝis orfejo.

La ermitoj aŭgustenanaj resetlis meze de la 17-jc. en Erfurto, sed aliloke. Por havigi klostran ejon ili alikonstruigis la korton Valentinerhof apud la preĝejo Sankta Wigbert. En 1822 tiu monaĥejo estis fermita.

19-a jarcentoRedakti

Pro manko de monrimedoj la kadukiĝinta Nova priorejo malkonstruiĝis en 1821. Ekde tiam la fondaĵo Martinsstift uzis la okcidentan alon, la Malnovan priorejon, la bibliotekon kaj la izatid-deponejojn kiel vartejon de orfoj kaj neglektitaj knaboj. Fondinto de tiu bonfara instituto estis Karl Reinthaler. De 1840 ĝis 1846 estis alikonstruitaj la okcidenta alo kaj la priorejo laŭ planoj de Karl Friedrich Schinkel kaj oni faris koridoron inter la biblioteko kaj la okcidenta alo. Tiu restaŭrado kaj modernigo estis nur guto en la maro - kaj la preĝejo pro sekurecaj kialoj devis esti fermita en 1844.

Plibonigon igis petletero adresita al Frederiko Vilhelmo la 4-a. Per de li ceditaj rimedoj la preĝejo alikonstruitis en 1848 post la fiasko de la frankfurta Nacia Asembleo, en novgotika stilo. Ĝi iĝis nun la sidejo de la asembleo Erfurta Unuigparlamento. Apartenis al la membraro ankaŭ Otto von Bismarck. Post ĝia baldaŭa dissolvo la preĝejo deklaritis en 1852 denove sakrala ejo kun konsekrado du jarojn poste.

20-a jarcentoRedakti

 
La kelo de la bombardita kaj komplete detruita biblioteko, 2005

Rekonstruo

De 1936 ĝis 1938 iĝis la (en la stilo de la 14-a jc.) rekonstruo de la preĝejo kiel ankaŭ de aliaj partoj sub la gvido de la arĥitekto Theo Kellner. En tiu stato la preĝejo estas ĝis hodiaŭ, sen paroli pri la poste forigitaj damaĝoj kaŭzitaj per faligo de bomboj. Tiam oni ŝanĝis ankaŭ la teretaĝon de la biblioteko, por uzi ĝin muzee. Realigon de aliaj planoj malhelpis la milito.

Detruo

La 25-an de februaro 1945 la monaĥejo ege suferis per du britaj bombatakoj. Komplete estis malkonstruitaj la biblioteko kaj la izatid-deponejoj, grave tuŝita la fermita klaŭzuro - antaŭ ĉio la vintra refektorio kun la Malnova priorejo, la suda parto de la okcidenta alo kaj la koridoro de tie ĉi al la biblioteko. Sed ankaŭ la preĝejo, la klostro, la orfejo kaj la gastejo parte difektitis. Ĉiuj restintaj ejoj perdis siajn tegmentojn, fenestrojn kaj pordojn pro la aerpremo, ankaŭ la preĝejo. Ĝia volbaĵo estis ete forŝovita kaj la altvaloregaj vitraloj nur estis konservitaj danke al antaŭa translokigo al la vilaĝa preĝejo de Hohenfelden. La skulptaĵoj el grejso pri altranguloj de Erfurto, troviĝantaj sur la epitafoj ene de la preĝejo, estis konservitaj per ĉirkaŭe faritaj muretoj. La granda Walcker-orgeno nur malmulte damaĝitis, kontraŭe al la pli malgranda [1].

Multaj erfurtanoj - ĉefe virinoj kaj infanoj (inter ili multaj orfoj) - serĉis protekton en la kelo de la biblioteko kiu servis kiel publika bombrifuĝejo. Ne malpli ol 267 homoj mortis. El la ruinaĵoj estas savita nur unu 7 jaraĝa knabino, kiu perdis unu brakon[2]. Inter la viktimoj estis ankaŭ la paroĥestro Theodor Mundle. Pro tio oni kromnomis la kelon mortokelo. Tabulo kun la nomoj de la mortintoj ĝis 2010 memorigis ilian destinon. Politike unuflankan tabulon el la GDR-tempo oni forigis en 1990.

Perdiĝis pro la bombardo la meblaro kaj artaĵoj de la biblioteko, inter tio la preĝadsalono de la orfoj. Same kiel granda parto de la altvaloraj libroj de la Martena fondaĵo (3.200 volumoj). Kontraŭe estis savitaj la libraj trezoroj de la Evangelia Ministerio danke al translokigo al vilaĝaj preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo de Erfurto[3]. Aliajn perdojn kaŭzis la nedaŭra deponado de la libroj subĉiele post la reveno el la vilaĝoj.

La erfurta advokato Selmar Bühling pledis por la paroĥa komunumo kaj la monaĥejo antaŭ la politikistoj pretendantaj multajn aferojn. Li rifuĝis al Uesta Berlino en 1949 pro politikaj kialoj.

Rekonstruo

Tuj post la fino de la milito - malgraŭ multaj komplikaĵoj - ekis la rekonstrulaboroj. Ĉefe engaĝiĝis por tio la iama armea pastoro Siegfried Hotzel kiu prizorgis la komunumon de 1945 ĝis la emeritiĝo en 1960[4]. Forigo de la ruinaĵoj fariĝis fare de politike ŝarĝitaj viroj sub la gvido de la arĥitekto Jakob Wassum. Gvidadon por la rekonstruo oni transdonis al la konata erfurta arkitekto Theo Kellner, je lia flanko estis la konsilanto Karl Tetzner. Post la foriro de Kellner al Frankfurto Tetzner ekestris. Lin apogis la arkitektino Käthe Menzel-Jordan kaj la inĝeniero Richard Fischer. Inter 1946 kaj 1957 rekonstruiĝis la preĝejo, la klostro, la orienta alo kaj la gastejo. En 1947 oni sukcese remetis la vitralojn en la ĥorejo, helpe de la pragano Hajna, specialisto por tiaj aferoj. Ambaŭ orgenoj ripariĝis sub la gvidado de la orgenkonstrumajstro Laux el Gispersleben helpe de rezervaj partoj el FRG. La t.n. Ĉelo de Lutero pro larmofungo malkonstruiĝis kaj rekonstruiĝis tre modestece[5].

Aliaj eventoj

De 1960-1993 oni gastigis la lernejon Evangelische Predigerschule. En 1980 estis inaŭgurita ekspozicio pri Luther. La saman jaron alvenis la libraro de la Evangelia Ministerio. Ĉar Erich Honecker deklaris la monaĥejon unu el kvar luter-memoriglokoj de GDR ne realiĝis malkonstruo de la okcidenta alo kaj instalo de publika naĝejo, kiel tio estis jam planita. En 1988 oni malfermis kunvenejon kaj en 1990 oni establis la sidejon de transdistrika estro ("Propst des Sprengels Erfurt") en la Malnova Priorejo.

La 28-an de septembro 1989 estis informadvespero en la preĝejo kun preskaŭ 1000 aŭskultantoj. Organizis tion la tiam ankoraŭ opozicia politika unuiĝinta grupo Demokratischer Aufbruch. Tiuokaze parolis la pastoro Edelbert Richter (pli malfrue li estis deputita por la socialdemokratianoj) pri la celoj de la movado [6]. Sekvis ankoraŭ aliaj politikaj aranĝoj en la preĝejo dum 1989/90.

 
Novkonstruo de la biblioteko.
 
Klostro

En 1996 venis la unuaj kvar fratinoj de la komunumo Communität Casteller Ring kaj redonis iomete monaĥejan etoson al la ejoj. Ili hodiaŭ jam ne havas filion en Erfurto.

21-a jarcentoRedakti

De 2000 ĝis 2003 restaŭriĝis kaj moderniĝis la ejoj. De tiam ili grandparte servas kiel kongresejo. En 2003 naskiĝis la fondaĵo Stiftung Augustinerkloster zu Erfurt, kies unua celo estas la restaŭrado, konservado, prizorgado de la ejoj kiel ankaŭ la rekonstruado de la biblioteko kaj de la izatid-deponejoj. En 2004 la monaĥejo estis deklarita protektita monumento de unua nacia rango. La saman jaron iĝis grandstila renoviĝo de la klostro.

Por la novkonstruotaĵoj oni tutgermane invitis arĥitektojn[7]. Arĥitektoj el Vajmaro gajnis la konkurson.

Ekde 2002 Lothar Schmelz responsas pri la monaĥejo.

En 2003 kelkaj scenoj de la usona filmo "Luther" estis faritaj en la ejoj de la monaĥejo.

La 31-an de oktobro 2006 brulis sin la emeritiĝinta pastoro Roland Weißelberg ĉe la monaĥejo por manifestacii kontraŭ la kaŝa islamigo, kiel li deklaris en adiaŭa letero[8]. Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Büßleben.

Pro tiu incidento prokrastitis la rekonstrulaboroj. Ekde novembro 2006 oni restaŭris la fundamentojn de la izatid-deponejoj kaj elfosis la kelojn. En februaro 2008 oni metis la fundamentan ŝtonon por la novkonstruo de la biblioteko. Oni konstruis ĝin iomete je pli malgranda alteco sed por la resto ĉefe laŭ la malnova aspekto: per modernaj materialoj kun moderna fasado kaj vitra antaŭejo. Bankroto de la firmao ankoraŭ prokrastigis la finkonstruon, kio okazis la someron 2010. La 27-an de aŭgusto estis solena inaŭgurado kun diservo. La teretaĝo havas ĉambrojn por kunvenoj, la supraj etaĝoj gastigas ekleziajn instituciojn[9]. La biblioteko de la Evangelia Ministerio (60.000) tamen restis en la iama dormejo de la monaĥejo kaj ne troviĝas en la novkonstruita biblioteko.

Ĉambro de silento en la kelo de la nova konstruaĵo memoras la 267 viktimojn de la bombardado[10]. Iliaj nomoj estas nun legeblaj antaŭ la ŝutkovrita dangerelirejo de la eksa bunkro. En la memorigĉambro estis ankaŭ elstarigita la en 2008 donacita kruco de la internacia asocio Nagelkreuzgemeinschaft.

Jam en septembro 2008 la iamaj izatid-deponejoj remalfermiĝis. Tie troviĝas ĉambroj por kongresanoj kaj ĉambro en la kelo por preĝado. Malproksime renoviĝis ankaŭ la Georga Kolegieto.

La 23-an de septembro 2011 la papo Benedikto la 16-a vizitis la monaĥejon dum sia vizito pastorala vojaĝo tra Germanio.

KirkoRedakti

Jam en 1131 estis tie ĉi la Preĝejo Sanktaj Filipo kaj Jakobo. Pro kadukiĝo la monaĥoj komencis en 1276 novkonstruon de la kirko. Ĝi estis la unua finkonstruita kirko de ordenoj almozantaj en la urbo. La ensemblo de la baziliko estas sur sep okangulaj kolonegoj, kiuj unuigas gotikstilajn ogivajn arkadojn kaj klare parceligas la internon. En 1850 ĝi grandstile alikonstruitis por servi kiel asemblea halo de la Erfurta Unuigparlamento.

FenestrojRedakti

La vitraloj en la altarejo el la jaroj 1310/30 estas allogaj por ĉiuj vizitantoj. Jen la temoj de la fenestroj: meza Kristo-fenestro (pasiono de la Sinjoro); dekstra Tapiŝa fenestro (simbola cirkla ornamaĵo pri eterneco, perfekteco kaj ĉiopovo de Dio); maldekstra Leona kaj papaga fenestro (pri Mario, la senpekulino, la rozo, reĝino de la floroj kaj ĉiela reĝino; la rozo troviĝis ankaŭ en la blazono de Lutero; pri Jesuo, la leono de la reĝejo Juda, kaj la vito; kverkfolioj simbolas la senmortecon de la animo). La trio de la fenestroj memoras la Triunuon. Maldekstre, ĉe la norda flanko, rakontas la Aŭgusteno-fenestro per 27 ĉeloj la vivon de la sanktulo. Naŭ perditaj ĉeloj estis kompletigitaj per prezentoj de scenoj el la vivo de Sankta Marteno, patrono de Erfurto.

Aliaj vidindaĵojRedakti

Kontraŭe - ĉe la suda flanko de la altarejo - estas la sidniĉo (de 1310) por la monaĥoj. Maldekstre de tiu estas la tomboŝtono kun epitafo de Heinrich von Meiningen (1382) kun scenoj el Getsemano. De la sama tempo datumas la pordo ĉe la suda altareja vando. Okcidente la fenestro de 1947 (plano de Kirchberger el Weimar) montras bibliajn personojn. La novgotika ambono estas de 1854. Kromaj artaĵoj estas: malfrugotika baptujo; tomboŝtonoj de Dietrich von Brun (+ 1462) kaj Margarete Moesen (+ 1512) kiel ankaŭ la krucigobildo pentrita de la erfurta baroka pentristo Jakob Samuel Beck.

Kiel atestas ambono liberaera ĉe la norda flanko de la kirko diservoj ankaŭ okazis ekster la kirko. La plafono estas el simpla ligno.

OrgenoRedakti

La orgeno estis farita en 1938 de la firmao E. F. Walcker & Cie de Ludwigsburg. La instrumento konsistas el du partojn: la ĉefa sur la okcidenta galerio (33 registroj) kaj la alia ĉe la suda vando ĥoreja (21 registroj). Ambaŭ estas memstaraj kaj havas propran ludotablon. Ties lastpasinta renoviĝo okazis en 1999[11].

 
La granda orgeno

LiteraturoRedakti

  • Steffen Raßloff / Volker Leppin / Thomas A. Seidel (eld.): Orte der Reformation. Erfurt, Leipzig 2012.
  • Lothar Schmelz / Michael Ludscheidt (eld.): Luthers Erfurter Kloster. Das Augustinerkloster im Spannungsfeld von monastischer Tradition und protestantischem Geist, Erfurt 2005.
  • Steffen Raßloff: Martin Luther im Fadenkreuz der SED-Politik. Der Erinnerungsort Erfurt und das Lutherjahr 1983, en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 65/2004, p. 97-123.
  • Siegfried Hotzel: Der Wiederaufbau des Erfurter Augustinerklosters, en: Erfurter Heimatbrief 23/1971, p. 28-41

SubnotojRedakti

  1. Siegfried Hotzel: Der Wiederaufbau des Erfurter Augustinerklosters, en: Erfurter Heimatbrief 23/1971, p.28-29
  2. Rudolf Zießler: Erfurt, en: Schicksale deutscher Baudenkmale im zweiten Weltkrieg. Eldonis Götz Eckardt, Henschel-Verlag Berlin, 1978. vol. 2, p. 475-477
  3. Helmut Wolf: Erfurt im Luftkrieg 1939 - 1945. Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt e.V., Erfurt 2005. p. 176-177
  4. Rudolf Mohr, Klaus Ranglack, Christine Riesterer: Erfurt unterm Sternenbanner, Erfurt 1995, p. 21-23
  5. Siegfried Hotzel: Der Wiederaufbau des Erfurter Augustinerklosters. Erfurter Heimatbrief Nr.23, Dez. 1971. S.29-41
  6. MfS-Information über eine geplante Zusammenkunft zur Konstituierung einer oppositionellen Sammlungsbewegung Demokratischer Aufbruch ĉe www.ddr89.de
  7. Lothar Schmelz: Ein Neubau anstelle der am 25. Februar 1945 zerstörten ehemaligen Klosterbibliothek, en: Stadt und Geschichte 2/2010, p. 17
  8. Sonja Pohlmann: Das Fanal, das keiner versteht, en: Der Spiegel, 3-a de novembro 2006
  9. Geistlicher Bücherhort steht jedermann offen. Bibliothek des Augustinerklosters wird heute eingeweiht, en: Thüringische Landeszeitung, 27-a de aŭgusto 2010
  10. Steffen Raßloff: Erinnerung an eine Tragödie aus dem Zweiten Weltkrieg in Erfurt. En: Thüringer Allgemeine, 25-a de aŭgusto 2012
  11. Informationen zur Orgel

Eksteraj ligilojRedakti