Refektorio (latine refectio, kio signifas restarigon, ripozumon, refreŝigon) estas manĝosalon(eg)o de kristana aŭ budhisma monakejo. Temis unue pri libere staranta konstruaĵo kiu laŭ la benediktana tradicio ofte unuiĝas per alo de la klostro. La refektorio rangas apud kirko kaj kapitulejo inter la plej gravaj ejoj monaĥejaj.

Refektorio de la serba ortodoksa monakejo Sankta Ĉefanĝelo en la Nacia Parko Krka

Tradicio ortodoksa: Trapeza redakti

 
Refektorio en la klostro de Deir er-Raiyan en la Libia dezerto.
 
Projekciaĵo horizontala de la trapeza kun sigmoformaj tabuloj en la Granda ĉelularo (lavra) sur Athos (18-a jarcento).

La greka nocio signifas laŭvorte tablon, do en pli larĝa senco kaj altaron kaj la tutan manĝosalonon. En la ortodoksaj monaĥejoj trapeza (ruse: трапеза, greke: τραπέζιον) kontraŭas/kompletigas iel la preĝejon (katholikón). Ideale tio ankaŭ montratas arkitekture per situigo de ambaŭ ejoj sur unu akso. Disde la plialtigita loko abata en la refektorio li povus dum la malfermiĝo de la pordoj spekti ĝis la reĝa pordo de la ikonostazo enkirka.[1] La vandoj de ortodoksa refektorio estas pentritaj, kio ete kirkigas la ĉambron. La frokulaj tabloj havas tradicie la formon de la greka litero sigmo respektive de duoncirklo kun la rondaĵo en la direkto de la vando kaj la rekta flanko en la direkto de la koridoro meza por esti perfekte atingeblaj al la servistoj. Ĉirkaŭ la tablo estas benko fleksiĝanta; la plato tabla povas ja havi kanelon por plifaciligi la purigon. La pentrado refektoria ordigatas tradicie kaj unuigas diversajn primanĝadĉapitrojn de la Biblio.

Okcidentekleziaj tradicioj redakti

 
Somera refektorio en la monaĥejo de Seligenstadt.
 
Vintra refektorio en la Georgo-klostro en Stein ĉe Rejno.

Sub ŝtona baldakeno maldekstre staris forno hejtita disde la antaŭĉambro. La vandniĉo dekstre servis al la starigo de lavabo. La fama klostroplano de la Monaĥejo Sankt-Galo klarigas ke ankaŭ dum la frumezepokaj tempoj ĉe la benediktanoj refektorio kaj preĝejo estis en speciala interdependiĝo estante en paralela konstruiĝo. Sed ĉe la cistercianoj la refektorio troviĝis diagonale al la preĝejo situante ĉe la klostro. La enurbaj almozpetantaj ordenoj laŭbezone adaptis ambaŭ lokojn. Refektoria specialaranĝo faratas plejmulte nur eventuale per eta fortimpresilo.

En Ettal kaj Neresheim kun siaj barokaj monaĥejoj okulfrapas la uzo de similaj elementoj arkitekturaj ĉe kirko respektive refektorio. Bildprogramo fiksita laŭ ortodoksa maniero por la pentrado okcidente ne ekzistas. En Italujo dum renesanca tempo la Lasta vespermanĝo ofte bildigatas. Kelkan tempon ekzistis ĉe la benediktanoj kaj la cistercianoj dividitaj refektorioj por klerikaro kaj laikaro. Dum la barokaj tempoj ekzistis ofte hejtebla vitra refektorio kiu arthistorie malpli valoris ol la pli impona somera refektorio (ekz. en la monaĥejo en Geras).[2]. Tiaj dividoj hodiaŭ ne plu praktikatas.

Kelkfoje oni trovas manĝosalonojn por gastoj. Kelkfoje dum gastigo de elstaruloj la abato disponis pri propra loko malantaŭ septo.

Foje oni manĝis silente dum ĉetabla laŭtlegado, ekz. de eltiraĵoj el nekrologio, martirologio, el la ordenregularo, el religiaj libroj ĝenerale, el interesaj gazetartikoloj. Famegaj refektorioj estas ekz. en Marienburg kaj en la Triunuo-monakejo de Sergijev Posad.

Referencoj redakti

  1. Guido Fuchs: Mahlkultur: Tischgebet und Tischritual, Regensburg 1998, p. 136, ISBN 978-3-7917-1595-7
  2. Johann Thomas Ambrózy, Ambros Josef Pfiffig, Gerhard Trumler: Stift Geras und seine Kunstschätze. Verlag Niederösterreichisches Pressehaus, St. Pölten 1989, ISBN 978-3-85326-850-6

Literaturo redakti

  • Laurentius Koch: Refektorium. En: Walter Kasper (eld.): Lexikon für Theologie und Kirche. 3-a eldono, vol. 8, Herder, Freiburg im Breisgau 1999, kolumno 925–926.
  • Juan María Laboa (eld.): Atlas des Mönchtums. Nikol, Hamburg 2007, ISBN 978-3-937872-57-5