Malfermi la ĉefan menuon

En la luterurbo Erfurto, ĉefurbo de la germana lando Turingio, troviĝas la STUDENTA HEJMO DE LUTERO, la germana reformanto, nomata Georgenburse (Georga Kolegieto; latina nomo: Bursa divi Georgii). Tiu loko permesas ravan enrigardon al la studenta vivo mezepoka. La urbo disponigis la domon en la 1460-a jaro.

La Georga Kolegieto en Erfurto

Erfurto ĉirkaŭ la 1500-a jaroRedakti

"Erfurto situas en la plej bona loko, ĝi estas kvazaŭ grasejo. Ĝuste tie urbo estu, ankaŭ se ĝi tuj forbrulus!" (Martin Luther)

Mezepoke la urbo Erfurto estis unu el la plej grandaj kaj potencaj urboj en la Germana Regno. Ekfloris la komerco kaj la metioj danke al la naturo kaj al la proksimeco de gravaj granddistancaj vojoj. Ekde la 13-a jarcento la burĝaro akiris memstaron de ĝia estro, la majenca ĉefepiskopo, kaj atingis preskaŭ la staton de regna urbego. Imponaj konstruaĵoj kaj riĉa kultura vivo elradiadis malproksimen.

Tamen en 1500 la apogeo estis jam for, ĝia komerca kaj politika influo senteble malkulminas. La ŝanĝetoso inter la homamasoj sur la sojlo al nova epoko manifestiĝis diversmaniere: per tumultoj de la "freneza jaro" 1509/10 kaj per la senordo dum la reformacio kaj la kamparanaj militoj. Malgraŭ ĉio "Erfordia turrita" (Erfurto, plena de turoj) impresegis konstante multajn samtempulojn kiel la junan studenton Martin Luther.

Luterurbo ErfurtoRedakti

"En Erfurto nome plantiĝis la ĝermoj maturigontaj Luteron je senmorta grandeco." (Johannes Biereye)

Lutero enmatrikuliĝis en 1501 kaj finis la filozofian bazan studadon en 1505 kun magistra titolo. Funkciis la filozofio kiel baza studo, antaŭ la enskribiĝo por unu el la tri pli altaj fakultatoj (medicino, jurscienco, teologio). Oni devigis ĉiun studanton finstudi la sep liberajn artojn kiuj havis la radikojn en la klasika antikveco: de tio devenas la nomo de artista fakultato. Je tio la plimulto de la studantoj ankaŭ jam kontentiĝis, ĉar ĝi sufiĉis por bona posteno labormerkate.

Same Lutero trakuris la kanonon de la artoj, dividendaj en la t.n. trivium (gramatiko, retoriko, dialektiko) kaj quadrivium (aritmetiko, geometrio, muziko, astronomio). En la jaro 1502 li estis atinganta la unuan akademian gradon de bakalaŭreco en la artoj - por fariĝi magistro en la artoj la jaron 1505 finfine. Oni instruis al li lingvosciencon, filozofion kaj natursciencon baziĝantan ĉefe sur Aristotelo. Sub la influo de bonkvalitaj, malfruskolastikaj scienculoj kiel Jodocus Trutfetter kaj Bartolomaeus Arnoldi, la altlernejanoj familiariĝis kun la nominalismo de Vilhelmo Ockham. -- Post la fulmotondra epizodo apud Stotternheim, Lutero ĉesigis la studon de juroscienco kaj iĝis aŭgustena monaĥo la 17-an de julio 1505. En 1507 li ricevis la pastran ordinadon en la kapelo de Sankta Kiliano en la Katedralo de Erfurto. Samtempe li ekstudadis teologion finotan en 1512 en Wittenberg kun doktora grado. Sed ankaŭ post lia formigro en 1511 al Wittenberg li plurfoje restis en Erfurto.

Sian rilaton al Erfurt li priskribis jene: "La erfurta universitato estas mia nutristino, al kiu mi ŝuldas ĉion." Samtempe li reklamadis: "Direktu sin Erfurton la homo deziranta studadi sukcese. Parenco de Luther, Dietrich Lindemann, atestis la ĉeeston de Luther tie ĉi, skribante al iu: "Salutu mian parencon Luther gastigintan min amike kelkajn tagojn en la Georga Kolegieto, kiam li estis bakalaŭro."

Priskribo kaj hodiaŭa uzoRedakti

Malgraŭ ke estas necerte ĉu Lutero dum la tuta studotempo restadis ĉi tie, la Georga Kolegieto apartenas sendube al la plej gravaj luteraj memorigejoj. Ĝi estis menciita unue en 1456 dokumente. Tiu loko permesas ravan enrigardon al la studenta vivo mezepoka. La urbo disponigis la domon en la 1460-a jaro por studenta uzo. Laŭ la modelo de ĉiuj studentaj ejoj, ankaŭ la Georga Kolegieto konsistis el komplekso farita de diversaj konstruaĵoj. Reveninte al la publika memoro kiel lutera loko dum la 20-a jc., la domo havis sian hodiaŭan aspekton ekde la lutera jubilea jaro 1983. Kelkaj konstruaĵeroj datumas ankoraŭ de la 14-a jc.

En la 2010-a jaro la Georga Kolegieto kun subtegmenta loĝejeto por pilgrimantoj reinaŭguritis kiel renkontiĝ- kaj klerigloko. Teretaĝe troviĝas mezepoka preleg-ĉambro kun benkoj kaj profesora katedro kun interesaj informtabuloj pri mezepoka altlerneja vivo kaj originalaj objektoj el la studenta vivo.

LigilojRedakti