Johannes Saxonius, ankaŭ: Johann Sachse, Holstenius, (naskiĝinta ĉ. en 1507/08 en Hattstedt, mortinta en la 10-a de marto 1561 en Hamburgo) estis germana humanisto kaj profesoro.

Johannes Saxonius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1507 (1507-01-01)
en Hattstedt
Morto 10-an de marto 1561 (1561-03-10) (54-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo Hofmeister • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Saxonius frekventis la famekonatan Lernejon de scienculoj de Husum kaj ekstudis en la vintra semestro de 1525 ĉe la universitato de Wittenberg juron, filozofion kaj historion. Li magistriĝis je la 31-a de janurao 1531 kaj akceptitis en la 6-a de aprilo 1530 en la senato de la filozofia fakultato. Poste li doktoriĝis jurscience.

Post kiam li estis plurajn jarojn najbaro de Martin Luther, li iĝis profesoro pri retoriko kaj estis en 1535 kaj en 1539 dekano de la filozofia fakultato. En Wittenberg li plenumis la rolon de ĉefkortegano (Hofmeister)de Heinrich Rantzau. Tiu homo - laŭ la modelo de la patro Johann Rantzau - iĝis unu el la plej elstaraj personuloj de Holstinio siatempe.

Poste oni vokis lin Erfurton kiel profesoron pri jurscienco ĉe la Universitato de Erfurto.

En 1550 li iĝis kapitulano en la hamburga Katedralo Sankta Mario kaj en 1533 kanceliero en la duklando Holstein-Gottorf.

Verkoj (elekto) redakti

  • Duae orationes, prior de vita Rudolfi Agricolae, posterior de D. Augustino. 1539.
  • Comment. in Ciceronis orationem pro Ligario. 1542.
  • Comment. in Ciceronis orationem pro Rosico Amerino. 1545 kaj 1553.
  • Comment. in T. Livii historiarum libr. 21 et 22. 1547 kaj 1555.
  • Assertio de glossis Accursianis et Bartholi consimiliumque doctorum commentariis, absque iis ius civile intelligi non posse. 1548.

Literaturo redakti

  • Walter Friedensburg: Geschichte der Universität Wittenberg. Niemeyer, Halle (Saale) 1917.
  • Ernst Kroker: Katharina von Bora: Martin Luthers Frau; ein Lebens- und Charakterbild. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 1964, S. 278.
  • Dieter Lohmeier, Alken Bruns, Hartwig Molzow: Biographisches Lexikon für Schleswig-Holstein und Lübeck. Wachholtz, Neumünster 1991, ISBN 3-529-02649-2, Bd. 9, S. 336.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe ADB.