Ernst Beermann
Ernst BEERMANN (naskiĝinta la 5-an de februaro 1853 en Bevensen; mortinta la 1-an de januaro 1936 en Erfurto) estis germana instruisto kaj eks-volapukisto. Li proponis du planglingvojn: Novilatiino kaj Novilatin.
Ernst Beermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1853 |
Morto | 1-an de januaro 1936 (82-jaraĝa) |
Beermann lernis en gimnazio en Braunschweig kaj studis en universitatoj en Leipzig kaj Halle, estis en 1876 gimnaziinstruisto en Worms, en 1878 en Ratibor, en 1893 en Nordhausen kaj instruis de 1896 ĝis 1923 en Erfurto ĉe la Reĝa gimnazio.
Verkoj
redakti- Studien zu Schleyers Weltsprache Volapük, Ratibor 1890.
- Zur Weltsprache-Frage, (Königliches Gymnasium zu Erfurt. Beilage zum Jahresbericht 1900/01), 33 paĝoj, presejo Fr. Bartholomäus, Erfurt 1901
- Die internationale Hilfssprache Novilatin, Leipzig: Dietrich & Weicher, 1907.