91-a Germana Esperanto-Kongreso
Dum Pentekosto 2014 (inter la 6-a kaj la 9-a de junio) okazis en la sunbrilega turingia ĉefurbo Erfurto la 91-a Germana Esperanto-Kongreso (germane: 91. Deutscher Esperantokongreß; laŭ alia neoficiala kalkulo temis pri la 92-a Germana Esperanto-Kongreso). Okaziginto estis GEA, Germana Esperanto-Asocio. Post pli ol 100 jaroj estis denove Turingio la gastiganta lando. Kiel kongresejo funkciis parto de la Evangelia Konsilantargimnazio situante rekte en la urbokerno.
Aliĝintoj
redaktiPartoprenis sume 137 kongresanoj el pli ol 10 nacioj (i.a. delegacio el Ĉinio), al kiuj estis ofertata konsiderinda gamo da aranĝoj. Aldone okazis samloke KEKSO de la Germana Esperanto-Junularo kun deko da partoprenantoj, pasante laŭ kutima programo (ekz. kun lingvokursoj, Gufujo). Pri la bonstato korpa de la kongresintoj zorgis la teamo de Kafejo Paul.
Dumkongresaj aranĝoj
redaktiRimarko: En la listo suba aperas nek la antaŭprogrameroj (ekz. interkonatiĝa ludo) nek diversaj nepublikaj aferoj.
Du aranĝoj koncerne aferojn de GEA
redakti- Konsultadoj
- Membrokunveno
Kvar oficialaĵoj
redakti- Akcepto ĉe la ĉefurbestro
- Malfermo solena
- Festprelego: Dividita lando sed unuiginta kulturo - pri kelkaj historiaj turingiaĵoj
- Fermo solena
Du aranĝoj koncerne lingvoekzamenojn kaj instruadon
redakti- Rektmetoda instruado de Esperanto
- Prezento de la internacia Esperanto-kurso 'Esperanto etape'
La KER-ekzamenoj bedaŭrinde ne okazis pro malsufiĉa nombro da interesataj personoj.
Kvar artaj aranĝoj
redakti- Luther-spektaklo kun muziko
- Filmraporto pri Nepalo
- Dancmuziko
- Erfurta Esperanto-filmfestivalo
Ses ekskursoj
redakti- Arnstadt kaj Bach
- Buchenwald - nazia koncentrejo kaj soveta speciala kaptitejo
- Baroka citadelo Petersberg en Erfurto, inkluzive la subaŭskultotunelojn
- Zoologia ĝardeno de Erfurto
- Erfurta Ĝardenekspozicio (ega)
- Vizito de la studioj de la loka civitana radistacio Radio F.R.E.I., kie produktatas Turingio Internacia
Sep fakaj kunvenoj
redakti- Malpli da spaco por Dioj en Esperantujo - nacia kunveno de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
- Membrokunveno nacia de Kristana Esperantista Ligo Internacia
- Laborgrupo Rondvojaĝoj
- Europa - Demokratie - Esperanto
- Membrokunveno nacia de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (AGEI)
- Laborrondo - novaj komunikadservoj de GEA
- Kunveno nacia de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (GEFA)
Dekdu prelegoj kaj diskutoj
redakti- Prezento de la libro 'Konciza historio de kristanismo'
- Prezento kaj raporto pri la centro en Herzberg
- Prezento de la novaj retaj sistemoj de GEA
- Sonlibroj en Esperanto
- Kiel agi internacie?
- Johann Sebastian Bach - mondgeniulo el Turingio
- La Verdaj skoltoj - fari Esperanton alloga ankaŭ por adoleskuloj
- Asocio de Verduloj Esperantistaj - PIEADC, projekto Mazingira en Tanzanio kaj D. R. Kongo
- Kiuj temoj kaj metodoj povas taŭgi por kontraŭrasismaj seminarioj en Esperanto?
- Zamenhof en kunteksto de la libro 'Zamenhof-strato' kaj filmo 'Zamenhofa kuracejo' pri Szczawno-Zdrój
- Radio F.R.E.I. - Podia diskuto el la aŭlo pri Esperanto
- Derivado de vortoj en Esperanto kompare kun germanaj dialektoj
Libra kaj religia servoj
redaktiĈeestis tri libroservoj el Ĉehio, Germanio kaj Slovakio. La libroj venditis en la lerneja biblioteko: por plialtigi la etoson okazis tie regule kantorondoj kaj laŭtlegadoj.
Du matenaj preĝoj faritis en la belega refektorio de la eksa Dominikana monakejo. Unu pentekosta fest-diservo ekumena celebritis en la Dominikana preĝejo fare de unu katolika pastro kaj du protestantaj pastoroj.
Eksteraj ligiloj
redakti- La programo sur arkiva retpaĝo Arkivigite je 2017-02-19 per la retarkivo Wayback Machine