Evelyn Körber
Evelyn KÖRBER (naskiĝinta en 1959 en Wernigerode) estas germana artistino, pedagogino kaj eksa altlerneja docentino. Ŝi vivas kaj laboras en Hohenfelden. Ŝia edzo estis la artisto kaj profesoro Siegfried Körber.
Vivo
redaktiPost trapaso de la abiturienta ekzameno en la jaro 1977-a ŝi studis artpedagogion kaj germanistikon en Erfurto. Post diplomiĝi ŝi aktivis inter 1981 kaj 1998 kiel scienca-artista asistantino ĉe la Instituto pri artoj de la Pedagogia altlernejo erfurta (PH Erfurt).
Ŝia docentado ampleksis artteorion, koloraranĝon, pentradon, objektarton, permanan desegnadon.
Krome Körber planis kaj gvidis atelieron pri papira arto (Werkstatt für Papierkunst). En 1994 ŝi aliĝis al la Ligo pri vidaj artoj de Turingio kaj kvar jarojn pli malfrue ŝi deklaris ŝin liberprofesiulino.
Laboroj de ŝi temas pri diversaj pentradoj, tridimensiaj instaladoj ekstere de domoj kaj interne, taŭgigo de farbadoj
Honoroj
redakti- 1996: tria rango ĉe la internacia festivalo Kunst in der Stadt je Majenco
- 1998: stipendio de la fondaĵo Lucas-Cranach-Stiftung de Wittenberg
- 1999: laborstipendio de la Liberŝtato Turingio
Ekspozicioj
redaktiGotao (1992), Erfurto (1993, 1995, 1996), Arnstadt (1996), Saalfeld (1996), Parizo (1996); grafikbienaloj en Bopalo kaj Kairo (1997); "Zeitgleich" de BBK, Erfurt (1997); Lucas-Cranach-Galerie Wittenberg (1998); Coudray-Haus, Bad Berka (1999); Galerie Friedrichsrode (1999); Haus zum Güldenen Krönbacken (2000); kolekto de antikvaj kopioj je Charlottenburg ZOOM (2000)
Verkoj publikaj (elekto)
redakti- 1999: sakristio de la Georgo-preĝejo en Günterode (Heiligenstadt)
- farba aranĝo je la domo Glockengasse 31, Erfurto
- 2000: ĉambra aranĝo "Besuch aus dem Süden" en la vestiblo de la financoficejo kaj katastrejo de Pößneck
- 2006: pluraj vitraloj en la kapelo kaj kapelosakristio de la Anno-hospitalo en Wanne-Eickel[1]
- 2009: benkaro de la kapelo Stella Maris je Binz[2]
- 2011: ŝanĝo de la Kapelo Mario Magdala en Erfurto je kolumbario; fine de la 2010-a jaro ŝi jam estis aranĝinta la kolumbarion en la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Erfurto)
- 2012: meblara aranĝo en la nova kapelo de la Klerigejo Sankta Ursulo en Erfurto[3]
Fonto
redakti- biografio sur la paĝoj de Verband Bildender Künstler Thüringen
Notoj
redakti- ↑ prezento de ekzempleroj de moderna vitralopentrado sur la paĝaro de Forschungsstelle Glasmalerei des 20. Jahrhunderts (Mönchengladbach)
- ↑ Innenausbau der Kapelle Stella Maris in Binz
- ↑ detaloj pri la nova klerigeja kapelo en kiun enkorpiĝis ankaŭ malnovaĵoj