Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Erfurto)

La romkatolika Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (germane: Allerheiligenkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto, Germanujo.

La preĝejo kun la turo okcidenten.
La kolumbario en la norda navo.
Skulptaĵo de la Dolorplena Virgulino kiu rigardas al la Markt-strato.

Historio redakti

Fratio hospitala estis menciita en 1117, la plej frua atesto por la ĉeesto de tiu preĝejo kun 53 m alta turo, kiu fariĝis paroĥa en 1132. En 1125 estis la unua dokumenta mencio de la preĝejo kaj de aŭgustenana monaĥejo kaj de hospitalo (ĉe la grundo de la nuna Engelsburg-ejaro). En 1222 fajrego detruis la komplekson, sekve oni novkonstruis la preĝejon je la fino de la 13-a jarcento. Alkonstruo kun helika ŝtuparo inter la norda flanka navo kaj la turo starigitis en la 18-a jarcento kiam oni metis en la teretaĝon de la turo volbaĵon kaj bezonis aliron al la superaj etaĝoj turaj disde ekstere. La turkonstruaĵo kun okangula malsupro novkonstruitis la lastpasintan fojon, post pluraj detruoj, en 1870. Inter 1896 kaj 1898 alvenis la eosta sakristio. Ĉe la interaĵo al la sakristio oni uzis alkonstruitaĵojn de la 18-a jarcento. La suda portalo malfermitis kaj la norda murefermitis. Interne oni forigis galeriojn kaj la sudnavan sakristion. La uesta galerio kun la orgeno novigitis. La pavimaj tomboŝtonoj metitis en la eksteran tombejeton. La pavimo de sub la benkoj ricevis parte lignan dilaron parte terrazzo-aĵon. La malnova ĉefaltaro starigitis ĉe la eosta vando de la suda flanka navo.

Aferoj vidindaj redakti

La horizontala projekciaĵo de la sekva konstruaĵo de 1371/72 estis adaptita al la stratoj. Sur la baroka altaro de 1782 staras la Sanktaj Petro (maldekstre) kaj Paŭlo. Kun du flankenmetitaj anĝeloj tronas Jesuo (kun kruco), Dipatro (kun sceptro) kaj la Sankta Spirito (kiel kolombo).

Ekstere en niĉo ĉe Markt-strato troviĝas gotikstila skulptaĵo de la Dolorplena Virgulino (de 1380) kun bebo kun adoltaj trajtoj, la timpano ĉe la suda portalo (de 1370) montras la krucumitan Savanton kun Mario kaj Johano. Orgenon ne konserviĝintan konstruis por tiu ĉi preĝejo la renomita majstro Johann Georg Schröter.

Kolumbario redakti

Post la fino de la du jarojn daŭrintaj restaŭradlaboroj en 2007 oni instalis norde raraĵon — kolumbarion konsistantan el 15 steleoj (kun po 42 urnoj), el ruĝeta turingia grejso, laŭ la planoj de la erfurta artistino Evelyn Körber. Tie ĉi ankaŭ nekristanoj rajtas entombiĝi.

Literaturo redakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506
  • Ernst Haetge: Kunstdenkmale der Provinz Sachsen. Die Stadt Erfurt. Allerheiligenkirche, Andreaskirche, Barfüßerkirche vol. 2, parto 1, Verlag von August Hopfer, Burg 1931.
  • Wilhelm Freiherr von Tettau: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Stadt Erfurt und des Erfurter Landkreises. Otto Hendel Verlag, Halle an der Saale 1890.
  • Walter Zieschang: Turmgekröntes Erfurt. Die zehn katholischen Stadtkirchen, 1-a eldono, St.-Benno-Verlag, Leipzig 1984.

Eksteraj ligiloj redakti