Malfermi la ĉefan menuon
Blazono de Erfurto

Erfurto en unu tago estas propono de rondirado tra la turingia ĉefurbo Erfurto por ĉiuj, kiuj ne povas resti multan tempon en Erfurto sed tamen intencas ĝui la plej gravajn vidindaĵojn.

Estas la rondirado dupeca: la unua koncentriĝas pri celoj en la urbocentro, tra kiuj oni povas tredi fadenon rondiradan. La dua parto entenas vidindajn aferojn unuope sondotajn. Ili do ne formas neinterrompitan rondiradon. Kelkaj el la dua grupo troviĝas ankaŭ ekster la urbokerno.

Por plia kaj ofte abundega pervikipedia informiĝo respektive por trovi la fotojn de la celoj simple alklakatu la ligiloj ĉe la diversaj stacioj. Krome rekomendatas aldona uzo de urboplano.

Rondirado ARedakti

  • STACIO A-01: Sur la okcidenta alirejo sur la Krämer-ponton staris ĝis 1809 la Benedikto-kirko, kiu laŭordone de la francaj okupadtrupoj malkonstruitis kaj venditis. En memoro je tiu ĉi kirko la placo nomiĝis ekde 1831 por ĝi. Nuntempe ĝi estas unu el la plej malnovaj placoj de la urbo. Ĝi estas kruciĝoj inter Michaelis-strato, Kreuz-strateto, Krämer-ponto, Rathaus-ponto kaj Fiŝbazar-placo. Sekve tiu ĉi placo estas ideala elirpunkto por ĉiuj rondiradoj tra la urbokerno.
  • STACIO A-02: Unu el la ĉefaj vidindaĵoj de Erfurto estas la Krämer-ponto, la plej longa enloĝita kaj seninterrompite per domoj flankita ponto de Eŭropo. Por transiri la riveron dum superakvegoj ofte konstruitis lignaj pontoj; en la 1325-a jaro unuafoje la ponto estis el ŝtono, sur kiu komercistoj malfermis siajn budojn. Post la incendio de 1472 la ponto plilarĝiĝis je 19 metroj. Etendas sin la ponto per pluraj fortaj arkoj el grejso trans la du riverbrakojn je 125 metroj da longeco. Sekve 62 mallarĝaj (iam; nuntempe estas 32) domoj povis esti konstruitaj sur la ponto. Ĉe ambaŭ finoj staris kirkoj, el kiuj ekzistas ĝis nun la orienta Egidio-kirko, dume la okcidenta Benedikto-kirko malkonstruitis je la komenco de la 19-a jarcento. Per la Luther-ŝtuparo oni de la flanko atingas la mezan surpontan vojon kaj povas gapi je la ofertoj. Iam temis ekskluzive pri luksaj artikoloj (spicoj, medikamentoj, kolorigiloj, valormetaloj, silko, papero); hodiaŭ invitas etaj artogalerioj kaj vendejoj kun turingiaj produktoj al restado kaj malkovrado. Multo da domosignoj surfasadaj substrekas la fantaziozajn nomojn de la domoj.
  • STACIO A-03: La placon Wenige-bazarplaco ĉirkaŭas burĝaj domoj el la 19-a jarcento. Iam tiu ĉi placo estis la plej orienta komercadoplaco de la Franka imperio kie renkontiĝis la frankaj kaj la slavaj komercistoj. Disde la Wenigemarkt-placo oni vidas la lastan pontokapan Preĝejon Sankta Egidio. Ties unua mencio kiel kapelo estis jam en 1110, la posteŭla kirko el ŝtono konstruitis de 1321-24 en kunteksto kun la pligrandigo de la Krämer-ponto. Servis la kirko ĉefe al la migrantaj komercistoj por animzorgado kaj preĝado. Tra arkaĵo sub la kirka navo oni atingis la Wenigemarkt-placon. Kie hodiaŭ invitas idilieca kafejo havis iam sian bazon atenta gardista taĉmento de la ponto.
  • STACIO A-04: Troviĝas en la strato Gotthardt-strato nr 7 la gastejo Zum alten Schwan kiu une menciitis en la 15-a jarcento. De 1769-72 loĝis tie ĉi la verkisto Christoph Martin Wieland kiam li estis profesoro ĉe la Universitato de Erfurto. De la eta herbejo ĉe la riverbordo oni vidas travadejon kiu donis la nomon al la tuta urbo: la transiro tra la rivero "Erphe", la malnova nomo de la rivero Gera. De tio originas do la urbonomo Erphesfurt>Erfurt.
  • STACIO A-05: La domo Zur Steinecke (Horn-strateto nr 4) estas unu el la plej malnovaj domoj de la urbo. Ĝi konstruitis ĉ. la jaro 1200-a. Ĝia funkcio ofte ŝanĝiĝis: je la fino de la 15-a jarcento ĝi estis hospitalo universitata, poste loĝejo. Disde la sekvanta ponteto oni ekvidas la Krämer-ponton, por kies defendo servis ankaŭ la Steinecke-domo. Dum konstrulaboroj en somero de 2007 malkovritis ĉe la riverbordo rekte ĉe Krämer-ponto mezepoka mikveo. Verŝajne ĝi datumas de la 11-a jarcento. Ĝi nuntempe viziteblas estante unu el la multnombraj spuroj pri tradicia juda vivo en Erfurto.
  • STACIO A-06: La Dämmchen (=digeto) estas eta insulo tra du brakoj de la rivero Gera. Konservitis akvoelĉerpejo kaj ĉeborda lavejo. Sub porpiediranta ponteto faritis artefarita insuleto. La ponteto kondukas al Hüter-strateto, kie iam ĉapofaristoj laboris kaj vendadis siajn produktojn.
  • STACIO A-08: Memorigas la agadon de la mezepoka Ordeno de germanaj kavaliroj pompa domego, la t.n. Comthurhof. La ordeno akiris la zonon je la fino de la 12-a jarcento. En 1573 konstruitis la domo renesancstile sur gotikstila bazo. Menciindas la fenestroj kaj la rondarka pordego. En la korto troviĝas okangula ŝtupar-turo. Tra la romantika Kirch-strateto eblas preteriri la aŭgustenanan monakejzonon oriente.
  • STACIO A-09: La ekde 1277 konstruita Aŭgustenana monakejo estas post la forigo de la dummilitaj damaĝoj ege vidinda loko. La kirko havas ĉiujn tipajn trajtojn de la rigoraj konstrureguloj preĝejaj por ordenoj almozantaj kaj entenas altvalorajn vitralojn el la komenco de la 14-a jarcento. La tuto estas elstara loko de la Reformacio. Ekpozicio okupiĝas pri la vivo kaj la agado de Martin Luther kiu tie ĉi frokulis inter 1505-11. Ekde 1525 la kirko estas evangelia. La monakejo servis i.a. kiel lernejo kaj orfejo. Nuntempe ĝi estas ekumena kongrescentro kaj Luther-memorigloko.
  • STACIO A-10: Irante tra Augustiner-strato oni tuj rimarkas la turon de la en 1744 grandparte malkonstruita Nikolao-kirko. Loĝis en ĝi ĝis la 19-a jarcento turgvatisto. Teretaĝe troviĝas la t.n. Elizabeto-kapelo. Murpentraĵoj montras la vivon de Sankta Elizabeto de Turingio. Ĝi viziteblas nur post antaŭa sinanonco de la vizitemulo.
  • STACIO A-11: Dum la lastaj jardekoj nur la portalo de la en 1945 malkonstruita Granda Kolegio (collegium maius) atentigis onin je la graveco de la erfurta universitato (Michaelis-strato nr 39). Ĝi fonditis en 1139 kiel la kvina universitato en Germanlingvio kaj baldaŭ iĝis la plej frekventata pro la ĉiama kompleta oferto de ĉiuj fakultatoj (teologio, filozofio, medicino, juro). La plej konata studento estis sendube Martin Luther. Fermitis la universitato en 1816. Refondiĝo okazis en 1994; la nuna kampuso troviĝas en la norda parto de la urbo, ne plu urbokerne.
  • STACIO A-12: La en 1183 konstruita Mikaelo-kirko havis sian plej gravan tempon kiam ĝi estis la universitata kirko por protestantoj. En la turo pendas la plej malnova erfurta sonorilo muldita en 1380. Tra idilieca korto kun malnovaj tomboŝtonoj oni atingas ŝtuparon kiu kondukas onin al la Triunuo-kapelo, kiun farigis episkopo Johann Bonemilch von Laasphe en 1500. Ĝi esta edifa oazo de trankvileco en la urbokerno invitante al preĝado.
  • STACIO A-13: La domo Zum Güldenen Krönbacken (Michaelis-strato nr 10) alikonstruitis fare de la patricia familio von Milwitz inter 1534-61. Ĝi tamen estas multe pli malnova. La komplekso ege bone konservitis kaj de post la finrestaŭrado uzatas kiel kultura korto. Nedaŭraj ekspozicioj aŭ en la iama izatid-provizejo aŭ en la loĝejo aŭ en la korto ĉiam allogas multajn vizitantojn.
  • STACIO A-14: Kontraŭe al la eniro al la strateto Waagegasse troviĝas la domo Zum schwarzen Horn (Michaelis-strato nr 48). Ĝi konstruitis jam en la 15-a jarcento kaj estis grava presejo (ankaŭ por pamfletoj de Martin Luther. En 1502 oni uzis tie ĉi unuafoje norde de la Alpoj grekajn presliterojn por fabriki libron en la helena. Ĝis la mezo de la 15-a jarcento enloĝis tiun ĉi kvartalon judaj komercistoj. En la jaro 1458 la konsilantaro urba konfiskis ĉiujn havaĵojn de la judoj kaj forpelis ilin el la urbo. Nur en 1806 ili denove rajtis setli en Erfurto.
  • STACIO A-15: La Malnova sinagogo en Erfurto apartenas al la malmultaj ĝis hodiaŭ konservitaj mezepokaj judaj preĝejoj en tuta Eŭropo. Ĝi estas kultur- kaj arkitekturhistoria juvelaĵo el la 11-a jarcento. Multaj originalaj konstrupartoj konservitis, kiel kvar kompaktaj eksteraj muroj, la romanikstila ĝemelfenestro, la gotika fenestrorozo aŭ la pordego al la sinagoga salono. Ekde 2009 troviĝas la Juda muzeo tie ĉi kun konata mezepoka trezoro el la 14-a jarcento (tre famas ĝia nuptoringo).
  • STACIO A-16: Troviĝas en la strateto Waagegasse longa linio da belegaj deponejoj (16-a kaj 17-a jarcentoj), trabfakaĵo. Ili servis por stoki varojn kiuj pro la transporto tra Erfurto devis ankaŭ esti ofertataj en la urbo (=staplorajto, donita al la urbo fare de Karolo la Granda). La strateto estas, per angularo, tiel ruze aranĝita ke eĉ ĉaroj kun pluraj jungitaroj povis moviĝi trans la unuaaspekte mallarĝa vojo. Hodiaŭ la strateto gastigas diversajn atelierojn laborantajn en la servo de monumentprotektado.
  • STACIO A-17: La domo Zum Güldenen Stern (Allerheiligen-strato nr 21) portas sur malfrugotika orielo la daton 1459. Ĝi servis kiel loĝaddomo kaj presejo, kie en 1473 presitis unuafoje en Erfurto teksto kun neantaŭfiksitaj prestipoj. La teksto estis indulgencletero.
  • STACIO A-18: En Allerheiligen-strato nr 6 troviĝas la domo Zur Windmühle. Interesas la renesanca portalo kun deklivetaj muroj por faciligi la enveturadon al ĉaroj. Super la pordego troviĝas du truoj en kiujn oni metis faskojn da pajlo kiel ekvendosignalon de freŝa biero. Specialaj bieranoncantoj marŝis tra la tuta urbo kaj reklamis por bieroj kiun ili antaŭe gustumis. Tiaj truoj videblas ĉe multaj domoj en Erfurto.
  • STACIO A-19: En la duetaĝa kelo de Engelsburg troviĝas ankoraŭ restoj romanikaj de iama hospitalo. Ĝi translokitis alien en la 14-a jarcento kaj la tuton akiris privatulo. Dum la tempo de Martin Luther posedis la komplekson certa Georg Sturz, kuracisto kaj akademiano. Li disponigis al la filologoj-humanistoj-filozofoj ĉirkaŭ Crotus Rubeanus salonojn en sia domo. Tie redaktitis almenaŭ du el la mokaj kontraŭkatolikaj Dunkelmänner-leteroj.
  • STACIO A-20: Se marŝi kelkajn paŝojn pli longe jen oni estas ĉe la strateto Turniergasse. La domoj "Zur blauen Lilie" (nr 4) kaj "Zum Hirschsprung" (nr 15) estis fortimpresaj gotikaj loĝaddomoj. En la domo "Zum Turniere" (nr 17) laŭlegendo loĝis Til' Strigospegulo kaj lernigis al azeno la legadon. Per tio li gajnis veton kontraŭ profesoroj de la universitato.
  • STACIO A-21: Daŭrigante la iradon oni atingas la katolikan Kirkon de Ĉiuj Sanktuloj (Allerheiligenkirche) el la 13-a/14-a jarcentoj. Ĝian neregulan horizontalan projekciaĵon provokis la konduko de la ĉirkaŭantaj strat(et)oj. Iam la kirko estis parto de malsanuleja komplekso.
  • STACIO A-22: Starante sur la katedralmonta ŝtuparo oni vidas la ĉ. 2 hektarojn grandan Katedralplacon (Domplatz), kies norda parto ĝis 1813 estis surkonstruita. La domoj konstruitis dum bataloj inter francaj okupantoj kaj la aliancanoj kontraŭnapoleonaj. La Erthal-obelisko memoras la viziton de la majenca ĉefepiskopo Erthal en la 1777-a jaro. La apuda Minervo-puto provizas onin per trinkebla akvo (18-a jarcento). Ĉe la nordo de la placo troviĝas la Landa tribunalo farita 1904 en novgotika stilo, dume sude konservitis la originala arkitekturo. Menciindas tie ĉi la domo Zur hohen Lilie (Domplatz nr 31) konstruita en 1538 kaj la apuda domo Grüne Apotheke (Verda Apoteko) el la jaro 1632-a.
  • STACIO A-23: Dominas la katedralmonteton du katolikaj konstruaĵoj: maldekstre videblas la Katedralo de Erfurto. Ĝia altarejo estis konstruita sur artefarita montetopligrandigo. Ene estas multaj vidindaĵoj: vitraloj, ĥorejo (14-a jarcento), romanika stukaĵmadono, la bronza kandelabro Wolfram (1160). En la meza turo pendas la sonorilego Maria Gloriosa kiu sonas nur ĉe solenaĵoj. La dekstra Severo-kirko (1280) estis parto de monakeja komplekso. Sed jam antaŭ 836, kiam la ostoj de Sankta Severo ravenano transportitis Erfurton, troviĝis surloke benediktanina abatejo Sankta Paŭlo. Ene de la kirko troviĝas la Severo-sarkofago (1365) kies vandoj rakontas la historion de la sanktulo, ŝtona madono (1345) kaj 15 metrojn alta baptopelvo (1467) inter multaj aliaj vidindaĵoj.
  • STACIO A-24: Konkeri tiun ĉi citadelon nuntempe jam ne estas problemo! Ĉar komfortaj vojetoj el ĉiuj direktoj (i.a. el la Katedralplaco kondukas supren. La vizitantoj povas admiri unu el la plej grandaj remparoj de Eŭropo. Traireblas kun gvidado multaj subteraj vojetoj por aliri deponejojn, spionejojn, embrazurojn. Surmontete troviĝas ankaŭ la restoj de la Petro-kirko konstruita inter 1103-47. Estinte parto de ampleksa abatejo ĝi estas unu el la plej malfruaj kaj plej gravaj ekleziaj konstruaĵoj de tuta Turingio. Krom la Katedralo de Erfurto kaj la Severo-kirko ĝi dum jarcentoj per altaj turoj salutantaj el sur la monto formis la urban silueton. Ĝi profanitis de Napoleono Bonaparte por servi i.a. kiel deponejo kaj ĉevalejo. Dum prusa bombardo ĝi damaĝitis. Restis la longa navo kie okazas kulturaj aranĝoj (Forum Konkrete Kunst).
  • STACIO A-25: Tra la strateto Mettengasse oni alvenas al Waidspeicher kie oni faris iam bluan koloron el isato por tekstilaĵoj. La planto estis kultivata en la Turingia Baseno ekde la 13-a jarcento. La sekigitaj folioj estis trempataj en akvo kaj urino kaj ekfermentis. Post kelkaj monatoj la isatistoj faris de tio kolorigpulvoron kaj provizis la duonon de Eŭropo per tiu ĉi multekosta farba krudmaterialo. Tiu beno daŭris ĝis 1600 kaj riĉigis Erfurton. Per la importado de tropika indigo la turingia isatokomercado baldaŭ ĉesis. La ĝis nun ekzistantaj eksaj isatodeponejoj hodiaŭ ofte uzatas por kulturaj aranĝoj.
  • STACIO A-26: Tra la korto Archehof, kiu plibeligatas ankoraŭ per fontano de kvar bestoj (la t.n. Bremenaj urbomuzikistoj) oni alvenas al la strato Große Arche, kies plej domina konstruaĵo estas la domo Zum Sonnenborn (1536), kiu servas hodiaŭ kiel oficejo pri civila stato. De la origina ejo nur malmulto povis esti konservita dummrestaŭrade. Nur la portalo kaj interne dilosalono kun renesancstilaj pentraĵoj kaj restoj de la trabfakaĵo restis. La sgrafitoj el la 16-a jarcento reprezentas justecon kaj koketecon.
  • STACIO A-27: Unu el la maloftaj domoj de Erfurto kun firstoj diagonalaj al la strato gablo en direkto al la strato en la urbo troviĝas en Markt-strato nr 50. Temas pri la domo Zum güldenen Rade kiu konstruitis en 1767 kun enkorpigo de multe pli malnovaj konstruaĵeroj. En la korto troviĝas la restoj de tabakmuelejo el la 18-a jarcento.
  • STACIO A-28: La Fiŝbazar-placo (Fischmarkt) estas la vera mezo de la urbo. Gravaj burĝaj domoj de riĉaj izatid-komercistoj pligrandigas la ĉarmon de tiu ĉi placo. La ejo nr 7, en kiu troviĝas artogalerio, estas la domo Zum roten Ochsen (1562). La figura friso super la teretaĝo reprezentas la tagojn de la semajno kaj la grekajn muzojn. Pli modeste belaspektas la domo nr 6 Zur güldenen Krone, en kiu ekde 1615 troviĝis la poŝtserva komandejo. Ĉe la norda flanko de la placo okulfrapas la impona renesanca fasado de la domo Zum breiten Herd (1584). Friso de kvin figuroj montras la kvin sensojn: vidado, aŭdado, flarado, gustumado, tuŝado (de maldekstre dekstren). Kontinuiĝas la friso ĉe la apuda domo Gildehaus (1892-93) kun la reprezento de la kvar ĉefaj virtoj: justeco, prudenteco, braveco kaj modesteco. La figuro meze sur la placo ofte provokas konfuzon. Ĉar Erfurto neniam estis libera regna urbo ĝi ne rajtis starigi propran Rolando-figuron. La nederlanda skulptisto Israel von der Milla kreis en 1591 laŭ komisio de la urbo figuron de romia soldato kun insignoj de la Romia Respubliko. La deziro de la urba konsilantaro kiel ankaŭ de la erfurtaj burĝoj je memstareco tiel kaŝe esprimitis. La "viro sur la stelo" troviĝas sur la sama loko kie longan tempon antaŭe estis figuro de Sankta Marteno, la patrono de la urbo.
  • STACIO A-30: Malantaŭ la urbodomo troviĝas la Sinagogo malgranda de Erfurto kiu servis de 1840-84 al kunvenejo por diservoj por la juda komunumo. Post la novkonstruo de sinagogo ĉe la Juri-Gagarin-ringobulvardo (1884 inaŭguro, 1938 detruo, 1952 rekonstruo) tiu ĉi urbocentra profanitis kaj utiligitis kiel vinagrofabriko kaj poste kiel loĝdomo. Nuntempe ĝi servas kiel renkontiĝloko, por pluklerigado, esplorado kaj kulturaĵoj. Ĉefa celo estas informi pri juda vivo kaj ebligi renkontiĝojn inter judoj kaj nejudoj.

Rondirado BRedakti

La sekvontaj celoj parte estas en la urbokerno (de B 01 ĝis B 14) parte ekstere (de B 15 ĝis B 17). Al ĉiuj komunas ke ili estas izolitaj ne apartenante al ununura seninterrompita fadensimila rondirado.

  • STACIO B-01: Malantaŭ la baroka fasado de la Schotten-kirko kaŝiĝas longa navo romanikstila kiu datumas ankoraŭ de la tempo de la fondo de la monakejo. Ĝi ne nur estas unu el la plej malnovaj kirkoj de Erfurto sed la unusola romanikstila kiu hodiaŭ ankoraŭ funkcias. Ĝia altvalora orgeno detruitis en 1945, la lastan tagon de la Dua mondmilito.
  • STACIO B-02: Tra la strato Futter-strato kondukis la t.n. Reĝa Vojo en la direkto de Velikij Novgorod. En tiu ĉi strato la migrantaj komercistoj povis provizi al si furaĝon por la unua vojaĝoetapo. Multaj erfurtanoj loĝantaj tie ĉi havis profesion hodiaŭ forgesitan: ili estas vendistoj de nutraĵoj por bestoj. Ili gajnis tiom da monoj, ke nur ili post la peza tempo de la Tridekjara milito, povis permesi al si konstrui novajn fortimpresajn barokstilajn domojn. Atesto por tio estas ekz. la domo Zum Würzgarten und Aron (nr 12) kaj la domo Zum gekrönten Löwen und kleinen Wachsberg (nr 13). Nur kelkajn paŝojn distance videblas la klasikisma fasado de la domo Kaisersaal. Ĝi estas la iama balejo de la Universitato de Erfurto konstruita en 1715 el du pli malnovaj konstruaĵoj. En la 1791-a jaro okazis tie ĉi la premiero de la proza versio de "Don Karlos" de Friedrich Schiller. En 1808 renkontiĝis tie ĉi la franca imperiestro Napoleono Bonaparte kaj la rusa caro Aleksandro la 1-a okaze de la Kongreso erfurta. En 1891 okazis tie ĉi famekonata Erfurta Partikongreso de la germanaj socialdemokratoj. Remalfermitis la tradiciriĉa domo kiel kultur- kaj kongrescentro en la 1994-a jaro.
  • STACIO B-03: La Futter-strato kondukas en la Johannes-strato sur kies orienta flanko iam staris serio da grandegaj bienoj de izatidkomercistoj. Kelkaj el ili ankoraŭ ekzistas: la malfrugotika domo Zur Mühlhaue (nr 166) kun sia esprimplena kaj karakteriza angula kvadroŝtonaro kaj la domo Zum Mohrenkopf (nr 168) kun belegaj biertruŝtonoj atestas ankoraŭ nuntempe la riĉecon de siaj posedintoj. En la domo Zum Stockfisch (nr 169), konstruita en 1607 sur fundamentoj de gotika antaŭula konstruaĵo, troviĝas la Urba muzeo. Ĝia riĉe ornamita fasado kun linda portalo ravigas onin. Super la enirejo videblas sekigita moruo, kiu donis la nomon al la domo. Alia tipa izatidkomercista bienodomo estas la domo "Zur Wachsenburg" (nr 174) kies fasado nuntempe estas surfarbita kaj stukita. Oni konstruis ĝin en la 15-a jarcento kun pluraj tegmentoj por la prilaborado de isato. Je la fino de Johannes-strato admireblas la domo Zum grünen Sittich und gekrönten Hecht (nr 178) iĝinta inter 1557/84 post alikonstruo de gotikstila domo. Ĝia teretaĝo estas kompakta ŝtonaĵo, dum la superaj etaĝoj estas trabfakaĵo. La gablo-flanko montras apartan serion framskeletan kiu nomiĝas "Wilder Mann".
  • STACIO B-04: La evangelia Kaufmanns-kirko estas la ununura burĝa kirko kun du turoj en Erfurto. Ĝin konstruigis en la 11-a jarcento tramigrantaj komercistoj. En la 1522-a jaro predikis Martin Luther surloke kaj en 1668 geeziĝis la gepatroj de Johann Sebastian Bach.
  • STACIO B-05: Anger estis antaŭ jarcentoj komunuma paŝtejo ĉe la Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto. Poste ĝi ŝanĝiĝis en ĉefan transŝarĝadan kaj komercadan centron por lano, tritiko, isato, vino. Nuntempe troviĝas tie ĉi la ĉefa butikumstrataro de Erfurto. Je la norda fino troviĝas la butikumcentro Galerioj Anger 1 kies secesistila fasado apartenis al la iama elstara vendejego "Römischer Kaiser", inaŭgurita en la jaro 1908-a. Antaŭ ĝi videblas la Nova Anger-fontano bildiganta tre abstrakte tri dancantajn knabinojn. La gotikstila Ursulanina monaĥejo de Erfurto unuafoje menciitas endokumente en la jaro 1235. Tie ĉi Elizabeto de Hungario skribis konsultan leteron al papo Gregorio la 9-a. La monakejo ĝis hodiaŭ neinterrompite funkcias. Kontraŭe troviĝas la Ĉefpoŝtejo de Erfurto. La novgotika fasado konsistas el grejso, klinkero kaj terakoto. Post grandstila novaranĝo en 2006 ĝi enhavas sole en la teretaĝo 4.500 kvadratmetrojn da vendeja spaco. Ĉe la kruciĝo de la tramlinioj admireblas la Anger-muzeo. Konstruite barokstile kiel nova oficiala pesilejo ĝi jam en 1886 iĝis muzeo urba. Ĝi gastigas i.a. kolekton ampleksan da mezepoka arto.
  • STACIO B-06: La katolika paroĥa preĝejo Laŭrenco-kirko havas romanikan kernon. Ĝi plurfoje alikonstruitis kaj restaŭritis. Menciindas la ĉefaltaro de 1448 kaj la libere staranta statuo de la dolorplena Jesuo de 1440. Inter la Laŭrenco-kirko kaj la Ĉefpoŝtejo de Erfurto troviĝas la Palmejo de Erfurto. Ĝi kontruitis en 1888 en la secesia stilo kiel gisferaĵo kun vitra tegmento por hortikultura firmao.
  • STACIO B-07: Abundis la akvomuelejoj en Erfurto - pli ol 50 uzis la akvoforton de la rivero Gera. El ili restis i.a. la Nova muelejo (Neue Mühle) kiu nuntempe estas teknika muzeo. Surloke estis jam en 1255 muelejo. La nuna konstruaĵo datumas de la 1826-a jaro. Tute nova estas la diafana tegmento kiu ebligas la vidon al la akvoradego.
  • STACIO B-08: Tra la Prediger-strato oni atingas la placon antaŭ la evangelia Kirko de la Predikantoj. La turo je la alia stratoflanko sen navo estas la Paŭlo-kirko. Ĝi servas ĝis nuntempe kiel kampanilo por la Kirko de la Predikantoj. Tiun ĉi kirkon oni ekkonstruis en 1270, la finkonstruo daŭris ĝis la fino de la 15-a jarcento. Indegas ties vizito; ĝi konsideratas la ĉefa evangelia kirko en la urbo.
  • STACIO B-09: La okcidentan parton de Anger, la t.n. "Anger-straton", karakterizas belegaj burĝaj domoj el al 19-a kaj la frua 20-a jarcentoj. Ili plejparte havas vendejajn spacojn en siaj teretaĝoj kaj riĉe ornamitajn fasadojn. Menciindas i.a. la Bismarck-domo (Anger nr 33) kun statue de super natura grandeco de Otto von Bismarck. Jam en 1557 faritis la domo Dacheröden. Tie restadis ofte Dalberg, Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller. Wilhelm von Humboldt fiancinigis tie ĉi Caroline von Dacheröden. La renesanca ensemblo uzatas ekde 1992 kiel kulturforumo. La okcidenta Malnova Anger-fontano estas de 1890. Okazo de ties faro estis la finkonstruo de la urba akvoduktilo. Kiel simbolo de Erfurto kiel florurbo videblas virina figuro ofertanta rozon al la rigardanto. La vira figuro reprezentas la laborĝojon kaj -diligentecon de la urbanoj. Proksime troviĝas la katolika Wigbert-kirko konstruite pluretape inter 1223-1563. Ĝin posedis iam la Abatejo Hersfelden. Poste uzis ĝin la Aŭgustenanoj. Ĝis la jaro 1887-a loĝas en la turospajro fajrogardisto. Dumsemajne alireblas la belega interna korto.
  • STACIO B-10: La ruinoj de la en 1944 detruita Franciskana-kirko (Barfüßerkirche) memorigas la bombardadojn dum la Dua mondmilito. En la rekonstruita altarejo troviĝas nuntempe muzeo kun mezepokaj artaĵoj. La aliaj monakejaj ejoj (konstruitaj ekde 1223 por la Franciskanoj) jam dum la Tridekjara milito malkonstruitis paŝon post paŝo por havigi konstrumaterialon por konstruaĵoj aliloke en la urbo.
  • STACIO B-11: Konstruitis de 1711-20 kun enkorpigo de la renesancdomoj "Zum stolzen Knecht" kaj "Zur güldenen Flechte" laŭ planoj de la ĉefarkitekto Maximilian von Welsch baroka palaco: la Majenca guberniestrejo. Longtempe tie ĉi oni faris decidojn pri la sorto de la urbo. Klerigitaj homoj kaj politikistoj prizorgis de tie ĉi la ekonomian ekfloron de la urbo kaj la kulturan vivon. Nuntempe ĝi gastigas la kancelarion de la ministroprezidentoj de Turingio. Ofte vizitis Erfurton Johann Wolfgang von Goethe akompanante la dukan moŝton Carl August kaj loĝis tiam ĉiam en la domo Zum güldenen Sternberg (Regierungs-strato nr 72).
  • STACIO B-12: Ankaŭ Friedrich von Schiller ofte vizitis Erfurton; plejfoje li loĝis en la domo Zum Bürgerstreit sur la Longa ponto (Lange Brücke) (nr 36). Kvazaŭ lastaminute oni sukcesis konservi tiun ĉi domon: tiu iniciativo ekstartigis la restaŭradon de la tuta strato. Ankaŭ la pli ol 7 jarcentojn malnova muelejo Sackpfeifenmühle ĉe la norda riveretobrako iĝis denove artitektura juvelaĵo. Tie ĉi unikas orielo de 1736 kiun tenas ununura stelo.
  • STACIO B-13: Malantaŭ la Katedralo de Erfurto kaj ĉe la piedo de la Petersberg-citadelaro troviĝas la en 2003 finkonstruita Nova teatrejo de Erfurto. Tiu konstruaĵo nombriĝas inter la plej modernaj teatrejoj de tuta Eŭropo. La nova domo oftertas 350 operojn, operetojn, koncertojn, dancteatraĵojn, teatraĵojn pojare, aŭ en la Granda halo (800 sidlokoj) aŭ ĉe la Studia scenejo (200 sidlokoj). Artista fokuso estas metita pri ambicia muzikteatro. Ĉiun jaron okazas antaŭ la impona kuliso de la katedralŝtuparo la liberaera Domstufen-festivalo, allogante multon da artemuloj el Germanio kaj el eksteraj landoj.
  • STACIO B-14: La Ĉefa stacidomo de Erfurto konsistas el la historia akceptejo kaj novaj lumplenaj konstruaĵoj. Novkonstruon necesigis antaŭ ĉio la antaŭkondiĉoj de eko de rapidtrajna trafikado: ekde 2017 estos Erfurto trafiknodego de la ultrarapidtrajna linio inter Berlino kaj Nürnberg. La placo antaŭ la ĉefa stacidomo nomiĝas nuntempe Willy-Brandt-placo. En la hotelo Erfurter Hof okazis en 1970 la unua pintokunveno inter politikistoj de FRG kaj GDR (Willy Brandt kaj Willi Stoph). La eksa hotelo restaŭritis kaj gastigas hodiaŭ vendejojn kaj gastejojn. Supra-etaĝe troviĝas buroaj ejoj.
  • STACIO B-15: La Erfurta Ĝardenekspozicio EGA ĉirkaŭ la Citadelo Cyriaksburg estas parko/ĝardenego ĉe la okcidenta rando de la urbo. Sur 36 hektaroj atendas serio da flaŭraj atrakcioj kiel: la plej granda surplantita florbedo de Eŭropo; papilona, lepidoptera kaj kaktaj domoj; japanaj rok- kaj akvoĝardenoj. Indas ankaŭ la vizito de belvidturo sur la ĝardeno kaj de la Germana Hortikultura Muzeo (Gartenbaumuseum). Sur granda ludejo aŭ apuda farmbieneto infanoj povas pasigi interesajn kaj klerigajn horojn. La monumentprotektita ensemblo ofertas per unika bunteco hortikultura al ĉiuj vizitantoj la eblecojn de promeno, restado, ripozumo kaj plukleriĝo.
  • STACIO B-16: La erfurtaj sportistinoj Gunda Niemann-Stirnemann, Franziska Schenk kaj Sabine Völker konatigas la urbon Erfurto ĉe adeptoj de sketkurado en la tuta mondo. Sekvis la kreskantan intereson pri tiu ĉi sportospeco la finkonstruo de la Gunda-Niemann-Stirnemann-halo en 1996 kiu taŭgas kaj por profesiaj kaj por privataj bezonoj. La aperta ensemblo ricevis tegmenton en 2001 kaj uzatas ekde tiam de oktobro ĝis marto por sketkurado kaj dumsomere por rulsket-kurado.
  • STACIO B-17: Ekde 1959 troviĝas sur tereno de Roter Berg en la nordo de Erfurto la Turingia zooparko. Fascinigis tiaj zooj onin ankoraŭ hodiaŭ, kontraŭe: la intereso de la homoj pri tio estas daŭre kreskanta. La erfurta zoologia ĝardeno havis multajn sukcesojn en la bestobredado de nature endanĝerigitaj bestoj. Videblas ĉ. 1000 bestoj kaj 180 bestospecoj. Ĉi tiu zoo estas la plej granda bestoĝardeno en tuta Turingio. Parto de la bestoĝardeno estas surmontete, tamen kun senbarila alirebleco por ĉiuj. Konsistigas la bestoĝardenon ankaŭ la akvario (Nettelbeckufer nr 28) kun 3000 bestoj kan 368 specoj. En 2014 finkonstruitis granda nova elefantejo.

Eksteraj ligilojRedakti