Haus Zur Hohen Lilie (Erfurt)

La Domo ĉe la Alta lilio troviĝas sur la Katedralplaco de Erfurto.

La plej malnova gastejo de Erfurto.
La unua domo en la vico estas la Grüne Apotheke apudanta nian domon Zur Hohen Lilie; fone videblas la Severo-kirko.

Historio redakti

Iam estis sur la placo de la nuna Hohe Lilie monaĥineja korto (cistercianinoj). La verdkolora domo rekonstruiĝis post la incendio de 1472, kun kela etaĝo el la 13-a jc. En 1538 renoviĝis la fasado. La plej malnova renesancstila konstruaĵo de la urbo kun siaj vostaj gabloj diferencas de la pli malgrandaj trabfakaĵoj. Impona portalo montras medalionojn de Kristo kaj Sankta Paŭlo.

Ĝi estas la plej malnova gastejo en Erfurt (1341) kiu gastigis amason da altranguloj kiel Martin Luther, Gustavon la 2-an Adolfon de Svedujo dum la Tridekjara Milito aŭ reĝon Jérôme de Vestfalio dum la Kongreso de la princoj en 1808. Maldekstre estas la Verda Apoteko (Grüne Apotheke), kiu funkciis ĝis 1993. La historioza restoracio malfermitis post dujara restaŭrado kaj 11 jarojn daŭrinta nefunkcio, en la 9-a de septembro 2002.

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la domo ĉe porturisma paĝaro