Comthurhof (Erfurto)

(Alidirektita el Comthurhof (Erfurt))

La Comthurhof estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj konstruaĵoj en la urbocentro de Erfurto (Comthurgasse nr. 4). Tre proksime troviĝas la Aŭgustenana monaĥejo.

La belega komplekso post la restaŭro.
Nuntempa agado de la ordenanoj en Erfurto - la oldulejo en la urboparto Rieth.

Priskribo redakti

La giganta renesancstila konstruaĵo finkonstruitis en 1573 kun pluutiligo de partoj de la gotikstila antaŭula konstruaĵo (helica ŝtuparo; partoj de la teretaĝo).

La konstruaĵo estis administrejo (prebendujo) por distrikto de la Ordeno de germanaj kavaliroj.

Precipe la blazontabuloj, la granda portalo rondarka kaj la profilitaj fenestroj ĉarmigas la konstruaĵon ankaŭ por la nuntempuloj. Prezentiĝas la blazonoj de la tiama ĉefkavaliro Wolfgang Schutzbar, de la landa ĉefadministranto Rehen kaj de Franz von Hatzfeld (ĉefadministranto ordena de Erfurto).

Dorsflanke troviĝas bela renesancstila ŝtuparturo sesangula.

La kavaliroj en Erfurto redakti

La agado de la ordeno en Erfurto komenciĝis plej malfrue en 1198. En 1288 la ordeno ekrajtis uzi la Preĝejon Sankta Nikolao kiel ordenan kirkon, kiu troviĝis tuj apude.

Post 500 jaroj la ejoj estis ceditaj al la ĉefepiskopo de Mainz. Ili fariĝis paroĥa domo de la komunumo de la Preĝejo de la skotoj antaŭ ol esti venditaj al privatulo. Malgraŭ la vendado de gsa bieno kaj la sekularigo la ordeno tute ne malaperis en Erfurto! Per sia karitata laboro ĝi ankaŭ nun agadis en la ĉefurbo turingia: plej grava ekzemplo estas la surloka hejmo por maljunuloj en la urboparto Rieth (similaj institutoj troviĝas ankaŭ en Kolonjo, Lindlar kaj Jena). Krom ĉ. 300 pastroj kaj fratinoj engaĝiĝas ankaŭ ĉ. 700 laikoj en la ordeno, el kiuj estas ankaŭ kelkaj en Erfurto sindonantaj al laboro por la proksimulo.

Eksteraj ligiloj redakti