Anger-fontano malnova (Erfurto)

La Malnova Anger-fontano (germane: Alter Angerbrunnen, iam ankaŭ Monumentalbrunnen) estas unu el la multnombraj akvaj konstruaĵoj en la urbocentro de Erfurto.

La puto kun la komerca domo en la fono; dekstre la Preĝejo Sankta Wigbert; la konstruaĵo kun ruĝaj tegoloj estas la Majenca guberniestrejo.
Alegoria figuro de industrio kaj metioj.
Tabulo kun datoj de konstrukomenco kaj konstrufino kaj la nomoj de la farintoj.

Historio redakti

La en la 6-a de septembro 1890 inaŭgurita monumenta fontano estis faritaj de la berlina arkitekto Heinrich Stöckhardt kaj de la skulptisto Heinz Hoffmeister. Gisis ĝin la erfurtano Lorenz Müller. Ĉe la inaŭguro kantis la instruistara koruso akompanita de la kapelo de la Prusa arteleritaĉmento nr. 19.

Malantaŭ estas kvaretaĝa vendejo (Anger-strato nr. 39-40), konstruita en 1899 laŭ la planoj de la berlina magistratano Dinklage. Ĝi estas samtempe la limo okcidenta de Anger, do kvazaŭ la kontraŭo de Galerioj Anger 1.

Priskribo redakti

  • Flora, la romia diino de florado, ofertas rozon al la vizitanto per etendita mano. Ŝi reprezentas la hortikulturon kaj la agrikulturon.
  • La atributoj de floroj kaj fruktoj (simbolo por Erfurto kiel urbo de kultivado de floroj kaj fruktokulturo) estas superfluataj de akvo.
  • Maŝinkonstruadon, armilfaradon, artmetiadon kaj metiojn reprezentas fortulo kiu portas martelon, kruĉon, aglan kaskon, dentradon kaj vajcon.

La figuroj estantaj super la natura grando estas el kupro, la obelisko el granito kaj la soklo el grejso.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti