Erfurta Partikongreso

La Erfurta Partikongreso de la socialdemokratoj kunsidis de la 14-a de oktobro ĝis la 20-a de oktobro 1891 en la Imperiestra salonego en Erfurto.

Unua paĝo de la bonkonata Programo de Erfurto.

Malkonkordaj socialdemokratiaj konceptoj redakti

La Socialdemokratia Partio de Germanio akceptis en Erfurto novan partiprogramon, la t.n. Programon de Erfurto. En sia unua, teoria parto (verkita de Karl Kautsky, ĝi estis senteble pli radikala ol la Programo de Gotha de 1875 kaj sendube tre marksismema.

Kiel centran punkton la programo difinis kiel antaŭkondiĉon de fundamentam socio-ŝanĝo la alifarigo de kapitalisma privata propraĵo je produktadoj rimedoj en publikan propraĵon"[1]. Por sukcesi, la laboristaro akiru ankaŭ la politikan potencon.

La dua, praktika parto (ĉefe verkita fare de Eduard Bernstein) kontraŭe estis multe pli modera: ĝi postulis tiel socialajn kiel politikajn riformojn kiom atingeblus demokratie kaj en la kadro de kapitalisma ŝtato.

Venko de moderaj pozicioj kaj sekva gvidrolo en Eŭropo redakti

Tiu fendo en du branĉojn de meze de socialdemokratoj ankoraŭ pliakriĝis dum la sekvontaj jaroj kaj estas historiscience konata sub la nomo reviziisma kverelo (germane: Revisionismusstreit). Krom Kautsky progagandis ekstreman maldekstrecon August Bebel, Rosa Luxemburg kaj Clara Zetkin. Finfine venkis la moderuloj.

Malgraŭ la nekongruenco enhava de la diversaj programeroj, la dum la partikongreso akceptitaj aferoj igis vojindikaj por pluraj socialdemokratiaj partioj en Eŭropo kiel ankaŭ por la politika kurso de la Dua Internacio de 1889. Post ĝia nova orientiĝo la SPD rapide kreskis ene de la Internacianoj kaj ekgvidadis la movadojn maldekstrajn.

Subnotoj redakti

  1. "Das Privateigentum an Produktionsmitteln, welches ehedem das Mittel war, dem Produzenten das Eigentum an seinem Produkt zu sichern, ist heute zum Mittel geworden, Bauern, Handwerker und Kleinhändler zu expropriieren und die Nichtarbeiter – Kapitalisten, Großgrundbesitzer – in den Besitz des Produkts der Arbeit zu setzen. Nur die Verwandlung des kapitalistischen Privateigentums an Produktionsmitteln – Grund und Boden, Gruben und Bergwerke, Rohstoffe, Werkzeuge, Maschinen, Verkehrsmittel – in gesellschaftliches Eigentum, und die Umwandlung der Warenproduktion in sozialistische, für und durch die Gesellschaft betriebene Produktion kann es bewirken, daß der Großbetrieb und die stets wachsende Ertragsfähigkeit der gesellschaftlichen Arbeit für die bisher ausgebeuteten Klassen aus einer Quelle des Elends und der Unterdrückung zu einer Quelle der höchsten Wohlfahrt und allseitiger, harmonischer Vervollkommnung werde." (citite laŭ: Johannes Hohlfeld (eld.): Dokumente der Deutschen Politik und Geschichte von 1848 bis zur Gegenwart. Band 2. Das Zeitalter Wilhelms II. 1890–1918, Berlino (sen jaro). p. 20.

Literaturo redakti

  • Axel Kuhn: Die deutsche Arbeiterbewegung, Reclam Stuttgart 2004, ISBN 3-15-017042-7
  • Sassoon, Donald: One Hundred Years of Socialism, The New Press, New York, 1996.

Eksteraj ligiloj redakti