Ponto longa (Erfurt)

La Longa ponto estas konstruaĵo en la urbocentro de Erfurto. Ĝi estas en la samnoma strato kaj super du flankaj brakoj de la rivero Gera, nome la Walkstrom kaj la Bergstrom. Ĝi unuigas la Katedralplacon en la nordokcidento kun la urbokvartalo Löbervörstadt en la sudoriento.

Ponto longa

strato • vojponto
Situo
Koordinatoj 50° 58′ 29″ N, 11° 1′ 36″ O (mapo)50.974711.0267Koordinatoj: 50° 58′ 29″ N, 11° 1′ 36″ O (mapo)
Mapo
Map
Ponto longa
vdr
La domo kie loĝis Schiller en 1791; kun memorigtabulo maldekstre.
Komenco de la ŝilera Historio de la Tridekjara milito.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio pri ponto sur tiu ĉi loko estis en 1293. Unue ĝi estis konstruaĵo super ambaŭ Gera-brakoj. Tamen oni anstataŭigis ĝin baldaŭ per du disaj pontoj. Komence la nomo validis nur por la stratoparto kie estis la ponto.

Post 1817 la strato kondukis de Regierungsstraße ĝis Große Arche, en 1870 aldonitis al la ensemblo ankoraŭ Plänchen kaj Stunzenplatz. Ĉe la angulo Regierungsstraße/Lange Brücke estis pontokapa preĝejo, nome la Preĝejo Sankta Vito; ĝi malkonstruitis en 1809.

Tra, respektive sur, la Longa ponto veturis dum 40 jaroj tramoj de la verda linio (de Schützenhaus al Nordhäuser Straße). La sektoro inter Cerva ĝardeno kaj Katedralplaco inaŭguritis en 1899. Pro la mallarĝeco de la strato kaj neebleco fari paralelan trakon, la linio ĉesis funkcii en 1939. En la 1950-aj jaroj oni forigis la du relojn. La nova linio ekcirkulis kromvoje de Katedralplaco al Kaffeetrichter tra Anger-placo kaj la ĉefa stacidomo, ĝis hodiaŭ.

Walkstrom-ponto redakti

Antaŭ sia malkonstruo en 1908 la ponto estis duparcela arkita ponto el natura ŝtono. La Walkstrom fluas ankaŭ preter la kartuzian muelejon.

Bergstrom-ponto redakti

La pli norde situanta ponto super la Bergstrom (alfluanta el la urbokvartalo Brühl) estas naturŝtona ponto de 1830 kaj longa je 17,85 m. La meza piliero estas larĝa je 52 cm. Je cent metroj pli alvale oni boatus preter la Evangelian Konsilantargimnazion.

Schiller gastanta sur la Ponto longa redakti

Schiller kaj la meceno Karl Theodor von Dalberg ege simpatiis inter si, kaj Ŝilero esperis plibonigi per tio siajn vivokondiĉojn. Ĉar kiel honora profesoro en Jena li ne gajnis ion! Finfine Dalberg ja inspiris lin - sed li ne sukcesis dungi Ŝileron daŭre por forigi ties zorgojn financajn. Postenon salajritan Ŝilero baldaŭ poste havis en Weimar.

Antaŭe estis ankoraŭ kuraca restado de Ŝilero en Erfurto, kie oni kontinue surscenejigis la verkojn ŝilerajn post la grandioza sukceso de La Rabistoj en 1782. La respekto por Ŝilero manifestiĝis ankaŭ per lia membrigo al la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften. Dum kunsido li suferis de febro-atako; reveninte al Weimar, Ŝilero eĉ pli malsaniĝis. Ŝajne tiam la unuan fojon montriĝis tuberkulozo, pro kio Ŝilero mortis.

Intertempe li regajnis siajn fortojn post kuracrestado en Karlovaro kaj kune kun sia edzino Charlotte li loĝis en aŭgusto kaj septembro 1791 en la domo Zum Bürgerstreit sur la Ponto longa. Dum la sep semajnoj li reprenis la laboron por verki la Historion de la Tridekjara milito. Pri tio memorigas memorigtabulo ĉe la enirejo al la korto de la domo ĉe Lange Brücke nr. 36. Ŝilero tien ĉi ankoraŭ tri fojojn venis ĝis 1803 vizitante.

Interesrondo "Kvartalo Ponto Longa" redakti

Ekde julio 2012 ekzistas interesrondeto kiu provis pli bone reklami por la Ponto Longa kaj la stratetoj ĉirkaŭantaj kiel spaco de loĝado, butikumado, metio, kulturo, klerigado. Ili estas memstara sekcio de la societo City Management Erfurt e.V.. Prezentatas la ofertoj dividitaj en 6 kategoriojn.

  • Komerco kaj metio

Kettenstraße: Open Ohr (nr. 6), Pro Idea (nr. 9); Kunsthandlung Valdeig (nr. 10), Tischlein deck dich (nr. 11/12), Anhöck & Kellner (nr. 13); Lange Brücke: Seifenblasen und Meer (nr. 1), Elektro Hellmann (nr. 6), Echt Deli (nr. 12), Hamel-Nähmaschinen (nr. 17); Große Arche: I Decor - Exclusive Wohnaccessoires (nr. 3), Ehrke-Bach Softwareentwicklung (nr. 7); Predigerstraße: DieVino (nr. 8/9), Fräulein Marie (nr. 14)

  • Liberprofesiuloj

Hilpert Consulting (Paulstraße 1)

  • Restoracioj kaj trinkejoj

Lange Brücke: Kaffeeland - Rösterei und Café (nr. 31), Rassmann's in der Sackpfeifenmühle (nr. 53); Große Arche: Café Floh (nr. 2), P&W WeinArche (nr. 16)

  • Bankoj

Domplatz: Sparkasse Mittelthüringen (nr. 26/27); Meister-Eckehart-Straße: Erfurter Bank e.G. (nr. 3)

  • Magistratoj, lernejoj, kirkoj

Meister-Eckehart-Straße: Kirko de la predikantoj , Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt (nr. 1); Regierungsstraße: Turingia Ŝtatkancelario (nr. 73)

  • Kulturo, tempopasigado

Lange Brücke: DasDie (nr. 29); Domplatz: Theater Waidspeicher; Große Arche: Naturhistorisches Museum.

Literaturo redakti

  • Dietrich Baumbach, Hans-Jörg Vockrodt: Historische Bogen- und Gewölbebrücken der Stadt Erfurt. Habel, 2000, ISBN 3-00-006938-0.
  • Hans-Jörg Vockrodt, Dietrich Baumbach: Brücken und Stege im alten Erfurt. Landeshauptstadt Erfurt, Stadtverwaltung, 2004

Eksteraj ligiloj redakti