Malfermi la ĉefan menuon
La kirko kun la Luther-monumento.
Detaloj de la altaro.
La ambono belega
La baptujo.
Epitafo el 1463.
La preĝejo fotita de nordoriente; bone videblas la duo da turoj.

La Preĝejo Sankta Gregorio, ankaŭ nomita Preĝejo de la komercistoj (germane: Kaufmannskirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.

Enhavo

HistorioRedakti

La komencoj de la mallarĝa baziliko sen transepto estas interfakulare iomete disputata. Eble ĝi estis fondo de frisaj komercistoj el la 8-a jc. Pli modernaj esploroj tamen ne plu kredas tiom longan historion. Ĝi estas la sola dutura paroĥa preĝejo en la urbo. La nuna konstruaĵo estis farita post la incendio de 1291 laŭ gotika stilo (ĝis 1368). La malfrurenesanca meblaro ene estas de 1584-1625.

  • Jam en 1522 predikis Martin Luther tie ĉi: pri tio ekzistas memoriga kruco survande (ekstere).
  • Dum la Tridekjara milito la preĝejo servis kiel garnizona kirko de la svedaj trupoj.
  • Johann Ambrosius Bach, patro de Johann Sebastian Bach estis baptita ĉi tie kaj edziĝis samloke.
  • De la Bach-klano ne malpli ol 73 infanoj baptitis tie ĉi, 19 paroj geedziĝis kaj 60 familianoj estis enterigitaj sur la preĝeja tombejo.
  • 1855-1865: Grandstilaj restaŭradlaboroj kun instalo de flankaj galerioj.
  • 1944: Damaĝoj pro bombardo; restaŭrado ĝis 1952 (altaro ĝis 1955; ambono inter 1987-92; suda turo en 1994; norda turo en 2001).
  • En 1965 malkonstruitis arthistorie altvalora, barokstila paroĥa domo el la 18-a jc pro trafikcirkulaj kaŭzoj norde de la preĝejo malgraŭ klopodoj de scienculoj savi ĝin[1][2].
  • En 1989 okazis diversaj aranĝoj, kiuj helpis konduki finfine al la disfalo de GDR.

Ekzistas planoj multfunkciigi la preĝejon: krome al liturgia uzo ĝi estu je dispono ankaŭ al kulturaĵoj kaj socialaĵoj. Forigu ene la galerioj kaj la sidbenkoj kaj ĉe la suda flanko en direkto al Anger-placo alikonstruitu moderna ortangula ejeto el diafana vitro[3].

 
Memorigilo de 1917 pri la prediko de Luther surloke.

EkipaĵoRedakti

ĈefaltaroRedakti

La 8.50 m alta kaj 3,60 m larĝa ĉefaltaro faritis el tilioligno fare de la gefratoj Friedemann en 1625. Pentrita kaj ornumita ĝi tamen estas nur en 1671 fare de Michael Kesweiß el Gotha, supoze pro la esplodo de la Tridekjara milito. La originala ĉefaltaro estis damaĝita en 1594 pro terenfalo de volbaĵo.

Ĝi estas poliptiko kun meza kesto, nemoveblaj flankaj aloj kaj arta surmetaĵo sur predelo. Meze oni vidas la Lastan Vespermanĝon, enkadrigitan de du kolonoj kaj flankaj aloj. Sur la maldekstra alo videblas sube la Anunciacio kaj malsube la naskiĝo de Jesuo. Dekstre oni vidas sube la Cirkumcidon de la Sinjoro kaj malsube la bapton. Ambaŭ flankaj aloj ekstere estas limigitaj per bildoj de evangelistoj. La supra parto montras centre la Krucumon de Jesuo, kiu flankatas maldekstre de la Resurekto de Jesuo kaj desktre de la Ĉieliro. Krome estas maldekstre supre la Lasta juĝo kaj dekstre la damniteco. Sur la plej supra parto estas Jesuo kiel lasta juĝisto sidanta sur ĉielarko kun Moseo kaj Johano kaj anĝelkapoj. La surmetaĵo konsistas el kvar starantaj anĝeloj kun la torturiloj. Sur la predelo estas skribita en la latina, la aramea, la hebrea kaj la greka lingvoj: "Ĉi tio estas mia korpo, ĉi tio estas mia sango." (Mt. 26, 26–28).

AmbonoRedakti

La gefratoj Friedemann faris en 1598 ankaŭ la ambonon, altan 7 metrojn, ĉe la suda pilastro de la triumfarko en la ĥorejo. Nur de post la restaŭrado en la 19-a jc datumas la pupitro de ĉe la norda flanko.

La ambono prezentas bilde la evangelian doktrinon. Adamo kaj Evo ĉe la piedo simboligas la homaron. Ili estas benataj de Abrahamo, kies beno sterniĝas ankaŭ super Isaakon, Jakobon kaj Jiŝajon (la trio troviĝas super Abrahamo). Sub la ambona korbo estas Davido kiel psalmisto (kun harpo), krome Maria kun Jesuo kaj la prapatroj de Jesuo. Supre rekte sur la korbo estas Jesuo kiel Dolorplenulo. Tie troviĝas ankaŭ Johano la Baptisto. Sur la ambona baldakeno ekstere estas la disĉiploj kun la escepto de Judaso Iskarioto, krome Ambrozio de Milano, Aŭgusteno de Hipono, Sankta Hieronimo, Gregorio la Granda kaj la simboloj de la Sankta Triunuo interne.

Sur la ŝtuparo al la predika pupitro bildiĝas sur ses reliefoj la kredokonfeso de Kreado tra la Savo ĝis la sanktigo. Krome oni vidas la Lastan Vespermanĝon kaj la Lastan juĝon. Sur la pordo de la ambono estas du aliaj reliefoj: pri ŝtelistoj perforte penetrintaj en ŝafostalon kaj pri la rekonduko de la gregoj. Latina enskribo tekstas: Ego sum ostium ovium - Mi estas la pordo de la ŝafoj. (Joh 10,7). Pordo estas simbolo por la Savanto; la predikanto nur tra ĝi pervenos al la aŭskultanta komunumo.

BaptujoRedakti

Laŭ anonima kroniknotico la baptopelvo staris dum pasko de 1608 en la ĥorejo. Ĝi estas el grejso, alta je 1,07 m, larĝa je 55 cm. Ĝia sepopla piedo montras profetojn el la Malnova Testamento, kiuj anoncas la venon de la Mesio. La plej malsuba pelvo enkadritas de puttoj flugilhavaj kun torturiloj. La puttoj signifu la Novan Testamenton. Pro la kompleta mergo de la baptontoj surakven dum pli fruaj jarcentoj, la ŝtona pelvo estas tre profunda. Hodiaŭ troviĝas plata pelveto el latuno sur ĝi, ĉar la baptorito ŝanĝiĝis.

OrgenoRedakti

La unua orgeno estis farita en 1511 fare de Barthel Herings kaj en 1686 anstataŭigita per nova modelo de Christoph Junge. Renovigis la instrumenton en 1911 Wilhelm Rühlmann. En 1957 la firmao Schuster & Sohn faris la ĝis nun videblan orgenon. Ĝi estas ĉe la okcidenta vando, alta ja 8 m, larĝa je 9 m[4].

PentraĵojRedakti

Ĉe la nordvando de la longa navo troviĝas sub la orgena galerio du pentraĵoj de la erfurtano Christian Richter. Unu montras la svedan prefekton Caspar Ermes (+ 1648) kun filo; la alia ties edzinon Anna (+1654) kun du mortintaj infanoj. Ambaŭ pentraĵoj estas altaj je 1,60 m kaj larĝaj je 1,05 m. Sur la Ermes-bildo videblas fone panoramo de la urbo Erfurto. Ĝi estas de 1650, la bildo de la edzino estas 5 jarojn pli maljuna. En la suda flanka navo (nordvande) estas alia bildo (2,32 x 1,17 m), de 1170. Oni vidas la ĉ. en 1680 forpasitan magistron Nikolaus Stenger. Tiu homo estis dum longa tempo pastoro surloke kaj krome profesoro ĉe la Universitato de Erfurto. Fone videblas la plej malnova aŭtentika bildo de la preĝejo.

EpitafojRedakti

La ĥorejaj muroj havas plurajn epitafojn. La terenfalo de la arkaĵo en 1594 verŝajne damaĝis la aliajn malnovajn. Restis la epitafo de Hans Ziegler (1584), de Wolfgang von Tettau (1585) kaj de la familio de Sigismund von der Sachsen (1592). La post 1594 faritaj epitafoj originas el la ateliero de la gefratoj Friedemann. Ĉie en la kirko troviĝas tombslaboj kaj epitafoj datumantaj de ĝis la 17-a jc.

SubnotojRedakti

  1. Dr. Wieber enThüringer Neueste Nachrichte, 10. März 1965
  2. "Erfurter Heimatbrief" Nr.11, de la 6-a de decembro 1965, p. 27
  3. Andreas Göbel: Kaufmannskirche neu sortiert, Thüringische Landeszeitung de la 28-a de majo 2010
  4. Pli detalaj informoj pri la orgeno.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Ernst Haetge: Die Kunstdenkmale der Provinz Sachsen. Die Stadt Erfurt. Kaufmannskirche Band 2, Teil 2. August Hopfer Verlag, Burg 1932.

Eksteraj ligilojRedakti