Hans Ziegler (1464-1550)

Hans Ziegler (1464-1550) estis svisa politikisto. Ekde pentekosto 1530 li estis la urbestro de Schaffhausen (Ŝafhaŭzo), en sume maltrankvila epoko. La urboŝtato ekde 1454 havis fortan aliancon kun la svisaj urboj Zuriko, Berno, Lucerno, Zugo, Glaruso kaj Ŝvico kaj helpate de la alianco rezistis kontraŭ politika premo de la habsburgaj regantoj en la tuj nordaj regnoj, kiuj volis firmigi kaj ekspansii sian potencon en la regiono. Ekde 1501 la urbo akceptiĝis kiel 12-a membro de la svisa konfederacio, en 1513 ankoraŭ akceptiĝis la kantono Apencelo kaj tiel la svisa konfederacio restos ĝis la napoleonaj militoj fine de la 18-a jarcento. En 1529 la urbo Schaffhausen akceptis subteni la reformacion. La urbo dum la regotempo de Hans Ziegler kaj ankaŭ poste restis limurbo de la svisa federacio, sed profitis de la relativa politika stabileco kiun provizis la konfederacio.

Hans Ziegler
(1464-1550)
Svisa politikisto kaj urbestro de Schaffhausen
Svisa politikisto kaj urbestro de Schaffhausen
Persona informo
Naskiĝo 1464
en Schaffhausen (  Svislando)
Morto 20-a de aprilo 1550
en Schaffhausen,   Svislando
vdr

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti