Malfermi la ĉefan menuon

Marteno Bucero

(Alidirektita el Martin Bucer)

Martin BUCERBUTZER (naskiĝis la 11-an de novembro 1491 en Schlettstadt, latine Selestadium, nun Sélestat, mortis la 28-an de februaro 1551 en Kembriĝo, Cambridge) estis protestanta reformisto de Strasburgo. Li signife influis la doktrinojn kaj praktikojn de luteranismo, kalvinismo kaj anglikanismo. Li unue fariĝis membro de la dominikanoj, sed nuligis sian voton, post kiam li renkontis Martin Luther en 1518. Li tiam eklaboris por la Reformacio, helpe de Franz von Sickingen.

Marteno Bucero
Martin Buzer (Bucer).jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1491 (1491-11-11)
en Sélestat
Morto 28-an de februaro 1551 (1551-02-28) (59-jara)
en Kembriĝo
Religio luteranismo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Hajdelbergo [#]
Familio
Edz(in)o Wibrandis Rosenblatt [#]
Profesio
Profesio teologo • verkisto • universitata profesoro • Protestanta reformisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Martin Bucer. Portreto el la Icones quinquaginta vivorum de Jean-Jacques Boissard.

La klopodo de Bucer reformi la Eklezion de Wissembourg kaŭzis lian ekskomunikon el la Romkatolika Eklezio, tiel ke li devis fuĝi al Strasburgo. Li tie aniĝis al grupo da reformistoj, kiu interalie entenis Mateo Celo, Volfgango Kapito kaj Caspar Hedio. Bucer servis kiel utila peranto inter la du ĉefaj, rivalaj reformistoj, nome Martin Luther kaj Huldrych Zwingli, kiu interalie malkonsentis pri la doktrino de eŭkaristio.