Kaspar HEDIO (1494-1552) estis germana historiisto, teologo kaj reformisto en Strasburgo[1]. Kune kun Volfgango Kapito (1478-1541), Mateo Celo (1477-1548) kaj Marteno Bucero (1491-1551)[2], li estis unu el la grandaj eksponentoj de la reformacio en Strasburgo. Li estis edukita en Frajburgo kaj Bazelo. Ĉar li absorbis la doktrinon de la reformistoj, li plej sukcese predikis en la Preĝejo de Majenco, ĝis kiam perforta persekuto lin devigis lasi la urbon.

Kasparo Hedio
(1494-1552)
germana historiisto, teologo kaj reformisto
germana historiisto, teologo kaj reformisto
Persona informo
Naskiĝo 1494
en Ettlingen,  Germanio
Morto 17-a de oktobro 1552
en Strasburgo,  Francio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo
Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo historiisto • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iris al Strasburgo[3], kie li sukcedis al Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510), edziĝis kaj kunhelpis kun Wolfgang Kapito kaj Bucero rilate al reformo. En 1543, Hermann von Wied (1477-1552)[4], Episkopo de Kolonjo, dezirante plenumi la reformacion en sia diocezo, invitis Buceron kaj Hedion, kiuj estis tre bonsukcesaj ĝis kiam ili estis forpelitaj de la imperiestro kaj la hispanoj.

Selektita verkaro redakti

 
Kolokvo de Marburgo (1529)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti